< Ezra 10 >
1 Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
에스라가 하나님의 전 앞에 엎드려 울며 기도하여 죄를 자복할 때에 많은 백성이 심히 통곡하매 이스라엘 중에서 백성의 남녀와 어린 아이의 큰 무리가 그 앞에 모인지라
2 Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
엘람 자손 중 여히엘의 아들 스가냐가 에스라에게 이르되 우리가 우리 하나님께 범죄하여 이 땅 이방 여자를 취하여 아내를 삼았으나 이스라엘에게 오히려 소망이 있나니
3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
곧 내 주의 교훈을 좇으며 우리 하나님의 명령을 떨며 준행하는 자의 의논을 좇아 이 모든 아내와 그 소생을 다 내어 보내기로 우리 하나님과 언약을 세우고 율법대로 행할 것이라
4 Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
이는 당신의 주장할 일이니 일어나소서 우리가 도우리니 힘써 행하소서
5 Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
이에 에스라가 일어나 제사장들과 레위 사람들과 온 이스라엘에게 이 말대로 행하기를 맹세하게 하매 무리가 맹세하는지라
6 Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
이에 에스라가 하나님의 전 앞에서 일어나 엘리아십의 아들 여호하난의 방으로 들어가니라 저가 들어가서 사로잡혔던 자의 죄를 근심하여 떡도 먹지 아니하며 물도 마시지 아니하더니
7 Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem,
유다와 예루살렘의 사로잡혔던 자의 자손들에게 공포하기를 너희는 예루살렘으로 모이라
8 kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
누구든지 방백들과 장로들의 훈시를 좇아 삼 일 내에 오지 아니하면 그 재산을 적몰하고 사로잡혔던 자의 회에서 쫓아내리라 하매
9 Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
유다와 베냐민 모든 사람이 삼 일 내에 예루살렘에 모이니 때는 구월 이십일이라 무리가 하나님의 전 앞 광장에 앉아서 이 일과 비를 인하여 떨더니
10 Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
제사장 에스라가 일어서서 저희에게 이르되 너희가 범죄하여 이방 여자로 아내를 삼아 이스라엘의 죄를 더하게 하였으니
11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
이제 너희 열조의 하나님 앞에서 죄를 자복하고 그 뜻대로 행하여 이 땅 족속들과 이방 여인을 끊어 버리라
12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
회 무리가 큰 소리로 대답하여 가로되 당신의 말씀대로 우리가 마땅히 행할 것이니이다
13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
그러나 백성이 많고 또 큰 비가 내리는 때니 능히 밖에 서지 못할 것이요 우리가 이 일로 크게 범죄하였은즉 하루 이틀에 할 일이 아니오니
14 Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
이제 온 회중을 위하여 우리 방백들을 세우고 우리 모든 성읍에 이방 여자에게 장가든 자는 다 기한에 본성 장로들과 재판장과 함께 오게하여 우리 하나님의 이 일로 인하신 진노가 우리에게서 떠나게 하소서 하나
15 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin.
오직 아사헬의 아들 요나단과 디과의 아들 야스야가 일어나 그 일을 반대하고 므술람과 레위 사람 삽브대가 저희를 돕더라
16 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
사로잡혔던 자의 자손이 그대로 한지라 제사장 에스라가 그 종족을 따라 각기 지명된 족장 몇 사람을 위임하고 시월 초하루에 앉아 그 일을 조사하여
17 Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
정월 초하루에 이르러 이방 여인을 취한 자의 일 조사하기를 마치니라
18 Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
제사장의 무리 중에 이방 여인을 취한 자는 예수아 자손 중 요사닥의 아들과 그 형제 마아세야와 엘리에셀과 야립과 그달랴라
19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon.
저희가 다 손을 잡아 맹세하여 그 아내를 보내기로 하고 또 그 죄를 인하여 수양 하나를 속건제로 드렸으며
20 Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja;
또 임멜 자손 중에는 하나니와 스바댜요
21 el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija;
하림 자손 중에는 마아세야와 엘리야와 스마야와 여히엘과 웃시야요
22 el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
바스훌 자손 중에는 엘료에내와 마아세야와 이스마엘과 느다넬과 요사밧과 엘라사였더라
23 kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer;
레위 사람 중에는 요사밧과 시므이와 글라야라 하는 글리다와 브다히야와 유다와 엘리에셀이었더라
24 el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri;
노래하는 자 중에는 엘리아십이요 문지기 중에는 살룸과 델렘과 우리였더라
25 el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
이스라엘 중에는 바로스 자손 중 라먀와 잇시야와 말기야와 미야민과 엘르아살과 말기야와 브나야요
26 el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
엘람 자손 중 맛다냐와 스가랴와 여히엘과 압디와 여레못과 엘리야요
27 el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
삿두 자손 중 엘료에내와 엘리아십과 맛다냐와 여레못과 사밧과 아시사요
28 el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
베배 자손 중 여호하난과 하나냐와 삽배와 아들래요
29 el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot;
바니 자손 중 므술람과 말룩과 아다야와 야숩과 스알과 여레못이요
30 el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
바핫모압 자손 중 앗나와 글랄과 브나야와 마아세야와 맛다냐와 브사렐과 빈누이와 므낫세요
31 el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon,
하림 자손 중 엘리에셀과 잇시야와 말기야와 스마야와 시므온과
32 Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja;
베냐민과 말룩과 스마랴요
33 el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei;
하숨 자손 중 맛드내와 맛닷다와 사밧과 엘리벨렛과 여레매와 므낫세와 시므이요
34 el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel,
바니 자손 중 마아대와 아므람과 우엘과
35 Benaja, Bedja, Keluhu,
브나야와 베드야와 글루히와
36 Vanja, Meremot, Eljaŝib,
와냐와 므레못과 에랴십과
37 Matanja, Matnaj, Jaasaj,
맛다냐와 맛드내와 야아수와
39 Ŝelemja, Natan, Adaja,
셀레먀와 나단과 아다야와
40 Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj,
막나드배와 사새와 사래와
41 Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja,
아사렐과 셀레먀와 스마랴와
43 el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
느보 자손 중 여이엘과 맛디디야와 사밧과 스비내와 잇도와 요엘과 브나야였더라
44 Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
이상은 모두 이방 여인을 취한 자라 그 중에 자녀를 낳은 여인도 있었더라