< Jeĥezkel 43 >
1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
१फिर वह पुरुष मुझ को उस फाटक के पास ले गया जो पूर्वमुखी था।
2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
२तब इस्राएल के परमेश्वर का तेज पूर्व दिशा से आया; और उसकी वाणी बहुत से जल की घरघराहट सी हुई; और उसके तेज से पृथ्वी प्रकाशित हुई।
3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
३यह दर्शन उस दर्शन के तुल्य था, जो मैंने उसे नगर के नाश करने को आते समय देखा था; और उस दर्शन के समान, जो मैंने कबार नदी के तट पर देखा था; और मैं मुँह के बल गिर पड़ा।
4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
४तब यहोवा का तेज उस फाटक से होकर जो पूर्वमुखी था, भवन में आ गया।
5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
५तब परमेश्वर के आत्मा ने मुझे उठाकर भीतरी आँगन में पहुँचाया; और यहोवा का तेज भवन में भरा था।
6 Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.
६तब मैंने एक जन का शब्द सुना, जो भवन में से मुझसे बोल रहा था, और वह पुरुष मेरे पास खड़ा था।
7 Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.
७उसने मुझसे कहा, “हे मनुष्य के सन्तान, यहोवा की यह वाणी है, यह तो मेरे सिंहासन का स्थान और मेरे पाँव रखने की जगह है, जहाँ मैं इस्राएल के बीच सदा वास किए रहूँगा। और न तो इस्राएल का घराना, और न उसके राजा अपने व्यभिचार से, या अपने ऊँचे स्थानों में अपने राजाओं के शवों के द्वारा मेरा पवित्र नाम फिर अशुद्ध ठहराएँगे।
8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.
८वे अपनी डेवढ़ी मेरी डेवढ़ी के पास, और अपने द्वार के खम्भे मेरे द्वार के खम्भों के निकट बनाते थे, और मेरे और उनके बीच केवल दीवार ही थी, और उन्होंने अपने घिनौने कामों से मेरा पवित्र नाम अशुद्ध ठहराया था; इसलिए मैंने कोप करके उन्हें नाश किया।
9 Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.
९अब वे अपना व्यभिचार और अपने राजाओं के शव मेरे सम्मुख से दूर कर दें, तब मैं उनके बीच सदा वास किए रहूँगा।
10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo.
१०“हे मनुष्य के सन्तान, तू इस्राएल के घराने को इस भवन का नमूना दिखा कि वे अपने अधर्म के कामों से लज्जित होकर उस नमूने को मापें।
11 Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin.
११यदि वे अपने सारे कामों से लज्जित हों, तो उन्हें इस भवन का आकार और स्वरूप, और इसके बाहर भीतर आने-जाने के मार्ग, और इसके सब आकार और विधियाँ, और नियम बतलाना, और उनके सामने लिख रखना; जिससे वे इसका सब आकार और इसकी सब विधियाँ स्मरण करके उनके अनुसार करें।
12 Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.
१२भवन का नियम यह है कि पहाड़ की चोटी के चारों ओर का सम्पूर्ण भाग परमपवित्र है। देख भवन का नियम यही है।
13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro.
१३“ऐसे हाथ के माप से जो साधारण हाथ से चौवा भर अधिक हो, वेदी की माप यह है, अर्थात् उसका आधार एक हाथ का, और उसकी चौड़ाई एक हाथ की, और उसके चारों ओर की छोर पर की पटरी एक चौवे की। और वेदी की ऊँचाई यह है:
14 Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno.
१४भूमि पर धरे हुए आधार से लेकर निचली कुर्सी तक दो हाथ की ऊँचाई रहे, और उसकी चौड़ाई हाथ भर की हो; और छोटी कुर्सी से लेकर बड़ी कुर्सी तक चार हाथ हों और उसकी चौड़ाई हाथ भर की हो;
15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj.
१५और ऊपरी भाग चार हाथ ऊँचा हो; और वेदी पर जलाने के स्थान के चार सींग ऊपर की ओर निकले हों।
16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
१६वेदी पर जलाने का स्थान चौकोर अर्थात् बारह हाथ लम्बा और बारह हाथ चौड़ा हो।
17 Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.
१७निचली कुर्सी चौदह हाथ लम्बी और चौदह हाथ चौड़ी, और उसके चारों ओर की पटरी आधे हाथ की हो, और उसका आधार चारों ओर हाथ भर का हो। उसकी सीढ़ी उसके पूर्व ओर हो।”
18 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango.
१८फिर उसने मुझसे कहा, “हे मनुष्य के सन्तान, परमेश्वर यहोवा यह कहता है, जिस दिन होमबलि चढ़ाने और लहू छिड़कने के लिये वेदी बनाई जाए, उस दिन की विधियाँ ये ठहरें।
19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.
१९“अर्थात् लेवीय याजक लोग, जो सादोक की सन्तान हैं, और मेरी सेवा टहल करने को मेरे समीप रहते हैं, उन्हें तू पापबलि के लिये एक बछड़ा देना, परमेश्वर यहोवा की यही वाणी है।
20 Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos.
२०तब तू उसके लहू में से कुछ लेकर वेदी के चारों सींगों और कुर्सी के चारों कोनों और चारों ओर की पटरी पर लगाना; इस प्रकार से उसके लिये प्रायश्चित करने के द्वारा उसको पवित्र करना।
21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.
२१तब पापबलि के बछड़े को लेकर, भवन के पवित्रस्थान के बाहर ठहराए हुए स्थान में जला देना।
22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.
२२दूसरे दिन एक निर्दोष बकरा पापबलि करके चढ़ाना; और जैसे बछड़े के द्वारा वेदी पवित्र की जाए, वैसे ही वह इस बकरे के द्वारा भी पवित्र की जाएगी।
23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj;
२३जब तू उसे पवित्र कर चुके, तब एक निर्दोष बछड़ा और एक निर्दोष मेढ़ा चढ़ाना।
24 kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.
२४तू उन्हें यहोवा के सामने ले आना, और याजक लोग उन पर नमक डालकर उन्हें यहोवा को होमबलि करके चढ़ाएँ।
25 Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn.
२५सात दिन तक तू प्रतिदिन पापबलि के लिये एक बकरा तैयार करना, और निर्दोष बछड़ा और भेड़ों में से निर्दोष मेढ़ा भी तैयार किया जाए।
26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin.
२६सात दिन तक याजक लोग वेदी के लिये प्रायश्चित करके उसे शुद्ध करते रहें; इसी भाँति उसका संस्कार हो।
27 Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
२७जब वे दिन समाप्त हों, तब आठवें दिन के बाद से याजक लोग तुम्हारे होमबलि और मेलबलि वेदी पर चढ़ाया करें; तब मैं तुम से प्रसन्न होऊँगा, परमेश्वर यहोवा की यही वाणी है।”