< Jeĥezkel 31 >

1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
И бысть во единонадесятое лето, в третий месяц, во един день месяца, бысть слово Господне ко мне глаголя:
2 Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
сыне человечь, рцы фараону царю Египетску и множеству его: кому уподобил еси себе в высоте твоей?
3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj.
Се, Ассур кипарис в Ливане, добр отрасльми и высок величеством и част покровом, и среде облак бысть власть его:
4 Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.
вода воспита его, бездна вознесе его, реки своя приведе окрест садов своих, и составы своя испусти во вся древеса полевая.
5 Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi.
Сего ради вознесеся величество его паче всех древес польных, разширишася ветвие его, и вознесошася отрасли его от воды многи, егда протяжеся.
6 Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.
Во отраслех его возгнездишася вся птицы небесныя, и под ветвьми его раждахуся вси зверие польнии, под сению его вселися все множество языков.
7 Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo.
И бысть добр в высоте своей множества ради ветвий своих, яко беша корение его в воде мнозе.
8 La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.
И кипариси не таковы в раи Божии, и сосны неподобны отраслем его, и елие не бысть подобно ветвиям его: всякое древо, еже в раи Божии, не бысть подобно ему в доброте его, множества ради ветвий его.
9 Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.
Добра сотворих его во множестве ветвий его, и возревноваша ему древеса райская Сладости Божия.
10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco —
Того ради сия глаголет Адонаи Господь: понеже был еси велик величеством и дал еси власть свою во средину облак, и вознесеся сердце его в высоте его, и видех, егда вознесеся:
11 pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin.
и предах его в руце князя языческа, и сотвори пагубу его, по нечестию его.
12 Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin.
И изгнах его Аз, и потребиша его чуждии губителие от язык, и повергоша его на горах: и во всех дебрех падоша ветви его, и сотрошася отрасли его на всяцем поли земнем, и снидоша от покрова его вси людие языков и разориша его.
13 Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo,
Во падении его почиша вся птицы небесныя, и на стеблиех его быша вси зверие селнии,
14 por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
яко да не возносятся величеством своим вся древеса, яже в воде, и не дадят власти своея среде облак, и не станут в высоте их к нему вси пиющии воду, вси отдани быша во смерть во глубину земли, среде сынов человеческих к низходящым в пропасть.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj. (Sheol h7585)
Сия глаголет Адонаи Господь: в оньже день сведеся во ад, плакася о нем бездна: и удержах реки ея и возбраних множеству вод, и померче о нем Ливан, и вся древеса полевая о нем разслабишася: (Sheol h7585)
16 Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. (Sheol h7585)
от гласа падения его потрясошася языцы, егда свождах его во ад со снизходящими в ров, и утешаху его в земли долнейшей вся древеса Сладости, и избранная и добрая Ливанова, вся пиющая воду: (Sheol h7585)
17 Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj. (Sheol h7585)
и та бо сведошася с ним во ад со язвеными от меча, и семя его, и живущии под покровом его среде жизни своея погибоша. (Sheol h7585)
18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Кому уподобился еси силою и славою и величеством во древесех Сладости? Слези и сниди со древесами Сладости во глубину земную: среде необрезаных успнеши со язвеными мечем: тако фараон и все множество крепости его, глаголет Адонаи Господь.

< Jeĥezkel 31 >