< Jeĥezkel 31 >
1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
十一年の三月の一日にヱホバの言我に臨みて云ふ
2 Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
人の子よエジプトの王パロとその群衆に言へ汝はその大なること誰に似たるや
3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj.
アツスリヤはレバノンの香柏のごとし其枝美しくして生茂りその丈高くして其巓雲に至る
4 Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.
水これを大ならしめ大水これを高からしむ其川々その植れる處を環りその流を野の諸の樹に及ぼせり
5 Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi.
是によりてその長野の諸の樹よりも高くなりその生長にあたりて多の水のために枝葉茂りその枝長く伸たり
6 Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.
その枝葉に空の諸の鳥巢をくひ其枝の下に野の諸の獸子を生みその蔭に諸の國民住ふ
7 Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo.
是はその大なるとその枝の長きとに由て美しかりき其根多くの水の傍にありたればなり
8 La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.
神の園の香柏これを蔽ふことあたはず樅もその枝葉に及ばず槻もその枝に如ず神の園の樹の中その美しき事これに如ものあらざりき
9 Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.
我これが枝を多してこれを美しくなせりエデンの樹の神の園にある者皆これを羨めり
10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco —
是故に主ヱホバかく言ふ汝その長高くなれり是は其巓雲に至りその心高く驕れば
11 pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin.
我これを萬國の君たる者の手に付さん彼これを處置せん其惡のために我これを打棄たり
12 Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin.
他國人國々の暴き者これを截倒して棄つ其枝葉は山々に谷々に墮ち其枝は碎けて地の諸の谷川にあり地の萬民その蔭を離れてこれを遺つ
13 Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo,
その倒れたる上に空の諸の鳥止まり其枝の上に野の諸の獸居る
14 por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
是水の邊の樹その高のために誇ることなくその巓を雲に至らしむることなからんためまた水に濕ふ者の高らかに自ら立ことなからんためなり夫是等は皆死に付されて下の國に入り他の人々の中にあり墓に下る者等と偕なるべし
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj. (Sheol )
主ヱホバかく言たまふ彼が下の國に下れる日に我哀哭あらしめ之がために大水を蓋ひその川々をせきとめたれば大水止まれり我レバノンをして彼のために哭かしめ野の諸の樹をして彼のために痩衰へしむ (Sheol )
16 Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. (Sheol )
我かれを陰府に投くだして墓に下る者と共ならしむる時に國々をしてその墮る響に震動しめたり又エデンの諸の樹レバノンの勝れたる最美しき者凡て水に濕ふ者皆下の國に於て慰を得たり (Sheol )
17 Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj. (Sheol )
彼等も彼とともに陰府に下り劍に刺れたる者の處にいたる是すなはちその助者となりてその蔭に坐し萬國民の中にをりし者なり (Sheol )
18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
エデンの樹の中にありて汝は其榮とその大なること孰に似たるや汝は斯エデンの樹とともに下の國に投下され劍に刺透されたる者とともに割禮を受ざる者の中にあるべしパロとその群衆は是のごとし主ヱホバこれを言ふ