< Jeĥezkel 14 >
1 Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi.
有些以色列的長老來見我,坐在我面前。
2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
那時上主的話傳給我說:「
3 Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
人子,這些人心中供著他們自己的邪神,在自己面前放著犯罪的絆腳石,我豈能讓他們來求問﹖
4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
為此,你要告訴他們,對他們說:吾主上主這樣說:以色列家族中的任何人,或心中仍供著自己的神,在自己面前仍放著犯罪的絆腳石,而來求見先知,我上主必按照他偶像的數目親自答覆他,
5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj.
為能打動以色列家族的心,因為他們為了所有的偶像疏遠了我。
6 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon.
為此,你應對以色列家族說:吾主上主這樣說:回頭罷! 離開你們的偶像,放棄你們所有的醜惡!
7 Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
以色列家族中任何人,甚或在以色列中僑居的外國人,如果疏遠了我,把自己的邪神供在心中,把犯罪的絆腳石放在自己面前,而敢來見先知求問我,我上主必親自答覆他。
8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
我必正面打擊這樣的人,使他成為一種警戒和笑柄,把他由人民中剷除:如此,你們必承認我是上主。
9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.
若一個先知受騙而發言,這是我上主哄騙了那先知;我要伸手打擊他,從我人民以色列中間把他消滅。
10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;
求問者與先知的罪一樣,都應負咎。
11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
如此,以色列家族不再遠離我而走入迷途,不再受任何罪惡的玷污;他們要作我的人民,我要作他們的天主:這是吾主上主的斷語。」
12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
上主的話傳給我說:「
13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn.
人子,若某地背信違約,犯罪得罪我,我必伸手打擊她,斷絕她的糧源,使饑荒降到那地,把人和獸從那地剷除。
14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
縱然在那裏有諾厄、達尼爾和約伯三個人,這三個人也只能為了自己的義德救自己──吾主上主的斷語──
15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj —
或者我使猛獸橫行那地,滅絕人跡,使那地變為荒野,由於猛獸而沒人敢經過。
16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta.
縱然在那裏有這三個人,我指著我的生命起誓──吾主上主的斷語──他們也不能救自己的子女,只能救自己,那地方必變為荒蕪。
17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn —
或者我使刀兵來到那地,且吩咐說:刀兵應橫行那地,剷除那裏的人和獸類!
18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus.
縱然在那裏有這三個人,我指著我的生命起誓──吾主上主的斷語──他們也不能救自己的子女,而只能救自己。
19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn,
或者使那地發生瘟疫,以屠殺發洩我的憤怒,好從那裏滅絕人和獸類,
20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi — kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.
縱然諾厄、達尼爾和約伯也在那裏,我指著我的生命起誓──吾主上主的斷語──他們連一子一女也救不出,只能因自己的義德救自己。
21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn —
因為吾主上主這樣說:我雖然使刀兵、饑荒、猛獸、瘟疫四大災難降在耶路撒冷,為滅絕那裏的人和獸類;
22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin.
但是那裏還有幸免的人,領著子女逃出。看,他們要到你們這裏來,使你們看見他們的行為和動作,而對我加於耶路撒冷的災難和我對她所行的一切,獲得寬慰。
23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
當你們看見他們的行為和動作時,你們必能獲得安慰:這樣你們必然知道:我在耶路撒冷行了所行的一切,並非無因──吾主上主的斷語。」