< Eliro 1 >

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj:
以色列的兒子們,各帶了家眷,同雅各伯來到埃及;他們的名字記載如下:
2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;
勒烏本、西默盎、勒末和猶大,
3 Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen;
依撒加爾,則步隆和本雅明丹,
4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer.
和納裴塔里,加得和阿協爾。
5 Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.
他們全是雅各伯所生的,一共七十人;若瑟那時已經在埃及。
6 Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.
若瑟和他的眾兄弟,以及這一代的人死了以後,
7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.
以色列的子孫生育繁殖,數目增多,極其強盛,佈滿了那地。受壓迫
8 Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.
有位不認識若瑟的新王興起,統治了埃及。
9 Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;
他對自己的人民說:「看以色列子民,比我們又多又強。
10 ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando.
來,我們要用智謀對付他們,免得他們繁盛起來,一遇戰爭,就去與我們的敵人聯合,攻擊我們,然後離開此地。」
11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
於是派定督工管制他們,以苦役壓迫他們,叫他們給法朗建築丕通和辣默色斯兩做貯貨城。
12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo.
但是越壓迫他們,他們越增多,也越繁殖,以至埃及人都怕以色列子民。
13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.
於是埃及人更嚴厲地強迫以色列子民做苦工,
14 Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
強迫他們作和泥做磚的苦工,田間的一切勞工,以及種種苦工,使他們的生活十分痛苦。殘害男嬰
15 Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.
埃及王又吩咐為希伯來女人接生的收生婆,一個名叫史斐辣,一個名叫普亞的說
16 Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.
「你們為希伯來女人接生時,要看著她們臨盆! 若是男孩,就殺死;若是女孩,就讓她活著。」
17 Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.
但是收生婆敬畏天主,沒有照埃及王的吩咐去作,保留了男孩的性命。
18 Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?
埃及王將收生婆召來,問她們說:「你們為什麼這樣做,竟叫男孩活著呢﹖」
19 Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj.
‧收收婆回答法朗說:「希伯來女人和埃及女人不同,她們富有生機,收生婆還沒有來,她們已生產了。」
20 Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis.
天主遂恩待了收生婆。以色列的子民更加增多起來,更加強盛。
21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
因為收生婆敬畏天主,天主就使她們家門興旺。
22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.
法朗於是訓令他的全體人民說:「凡希伯來人所生的男孩,你們應把他丟在尼羅河裏;凡是女孩,留她活著! 」

< Eliro 1 >