< Eliro 8 >

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi.
И рече Господь к Моисею: вниди к фараону и речеши к нему: сия глаголет Господь: отпусти люди Моя, да Ми послужат:
2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;
аще же не хощеши ты отпустити, се, Аз побиваю вся пределы твоя жабами:
3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;
и изрыгнет река жабы, и излезшя внидут в домы твоя и в клети ложниц твоих, и на постели твоя и в домы рабов твоих и людий твоих, и в теста твоя и в пещы твоя,
4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj.
и на тя и на рабы твоя и на люди твоя возлезут жабы.
5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.
Рече же Господь к Моисею: рцы Аарону брату твоему: простри рукою твоею жезл твой на реки и на кладязи и на езера, и изведи жабы на землю Египетскую.
6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
И простре Аарон руку на воды Египетския и изведе жабы: и излезоша жабы и покрыша землю Египетскую.
7 Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
Сотвориша же и волсви Египетстии волхвованиями своими такожде и изведоша жабы на землю Египетскую.
8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo.
Призва же фараон Моисеа и Аарона и рече: помолитеся о мне ко Господу, да отженет от мене жабы и от людий моих: и отпущу люди, и пожрут Господви.
9 Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.
Рече же Моисей к фараону: определи мне, когда помолюся о тебе и о рабех твоих и о людех твоих, да погибнут жабы от тебе и от людий твоих и от домов ваших, точию в реце да останутся.
10 Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.
Он же рече: заутра. Рече убо: якоже рекл еси, да увеси, яко несть иного разве Господа:
11 Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.
и отженутся жабы от тебе и от домов ваших и от сел, и от рабов твоих и от людий твоих, точию в реце останутся.
12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.
Изыде же Моисей и Аарон от фараона, и возопи Моисей ко Господу о определении жаб, якоже совеща с фараоном.
13 Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.
Сотвори же Господь, якоже рече Моисей: и изомроша жабы от домов и от сел и от нив их:
14 Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis.
и собраша я в стоги стоги, и возсмердеся земля.
15 Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
Видев же фараон, яко бысть отрада, отяготися сердце его, и не послуша их, якоже рече Господь.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
И рече Господь к Моисею: рцы Аарону: простри рукою жезл твой и удари в персть земную, и будут скнипы в человецех и в скотех, и на фараоне и на доме его и рабех его, и весь песок земный станет скнипами во всей земли Египетстей.
17 Ili faris tiel: Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
Простре убо Аарон рукою жезл и удари в персть земную: и быша скнипы в человецех и в скотех, и во всякой персти земной быша скнипы во всей земли Египетстей.
18 Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.
Твориша же и волсви волхвованми своими такожде извести скнипы, и не возмогоша: и быша скнипы в человецех и скотех.
19 Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
Реша убо волсви фараону: перст Божий есть сие. И ожесточися сердце фараоново, и не послуша их, якоже рече Господь.
20 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi.
Рече же Господь к Моисею: востани заутра и стани пред фараоном, и се, он изыдет на воду, и речеши ему: сия глаголет Господь: отпусти люди Моя, да Ми послужат в пустыни:
21 Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
аще же не хощеши отпустити людий Моих, се, Аз посылаю на тя и на рабы твоя, и на люди твоя и на домы вашя песия мухи: и наполнятся домове Египетстии песиих мух и в земли, на нейже суть:
22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
и прославлю в той день землю Гесемску, на нейже людие Мои сташа, на нейже не будет тамо песиих мух, да увеси, яко Аз есмь Господь, Бог всея земли:
23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo.
и положу разлучение между людьми Моими и людьми твоими: во утрии же будет знамение сие на земли.
24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj.
Сотвори же Господь тако: и прииде песиих мух множество в домы фараоновы и в домы рабов его и во всю землю Египетску, и погибе земля от песиих мух.
25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
Воззва же фараон Моисеа и Аарона, глаголя: шедше пожрите жертву Господу Богу вашему в земли сей.
26 Sed Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos?
И рече Моисей: не может се тако быти, хулно бо се Египтяном: не положим требу Господу Богу нашему: аще бо положим требу по хулению Египетску пред ними, камением побиют ны:
27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
путем триех дний пойдем в пустыню и пожрем Господу Богу нашему, якоже рече Господь нам.
28 Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi.
И рече фараон: аз отпущаю вы, и пожрите Господу Богу вашему в пустыни: но не далече простирайтеся ити: помолитеся убо и о мне ко Господу.
29 Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.
Рече же Моисей: се, аз изыду от тебе и помолюся ко Господу Богу, и отидут песия мухи от тебе и от рабов твоих и от людий твоих заутра: да не приложиши еще, фараоне, прельстити, еже не отпустити людий пожрети Господу.
30 Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
Изыде же Моисей от фараона и помолися Богу.
31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu.
Сотвори же Господь, якоже рече Моисей, и отя песия мухи от фараона и от рабов его и от людий его, и не остася ни едина.
32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
И отяготи фараон сердце свое и во время сие, и не восхоте отпустити людий.

< Eliro 8 >