< Eliro 7 >
1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
上主向梅瑟說:「看,我使你在法朗前像神一樣,你的哥哥亞郎將作你的代言人。
2 Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
凡我吩咐你的一切,你要告訴你的哥哥亞郎,要他對法朗講話,叫他放以色列子民離開他的國境。
3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
我卻要使法朗心硬,為此在埃及國要增多我的奇蹟和異事。
4 Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
因法朗布聽從你們,我要向埃及伸手,藉嚴厲的懲罰,將我的軍隊,我的百姓以色列子民,從埃及國領出來。
5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
當我向埃及人伸手,將以色列子民從埃及人中間領出來的時候,他們要承認我是上主。」
6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
梅瑟和亞郎就受命行事;上主怎樣吩咐他們,他們就怎樣行了。
7 Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
當他們去與法朗會談的時候,梅瑟八十歲,亞郎八十三歲。
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
上主對梅瑟和亞郎說:「
9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento.
如果法朗要求你們說:你們顯個奇蹟,給你們作證罷! 你就吩咐亞郎說:將你的棍杖扔在法朗的面前,棍杖就會變成一條蛇。」
10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
梅瑟和亞郎就去見法朗,照上主的吩咐做了:亞郎將棍杖扔在法朗和他的臣僕面前,棍杖就變成了一條蛇。
11 Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
法朗將他的智者和術士召來,這些埃及的巫士也用他們的巫術作了同樣的事:
12 Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
他們每人扔下自己的棍杖,也都變成了蛇,但亞郎的棍杖卻吞了他們的棍杖。
13 Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
法朗仍然心硬,不肯聽他們的話,正如上主所說。第一災、水變血
14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
上主對梅瑟說:「法朗硬了心,拒絕釋放百姓。
15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon.
明天早晨你去見法朗。他去水邊時候,你要站在尼羅河邊迎住他;手中拿著那根變過蛇的棍杖。
16 Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
你對他說:上主,希伯來人的天主打發我來見你說:你應放我的百姓到曠野中去崇拜我;彈道現在你仍沒有聽從。
17 Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon.
上主這樣說:看,我要用我手中拿的棍杖擊打河水,水就變成血,如此你必承認,我是上主。
18 Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
河中的魚都要死,河水都要腥臭,埃及人不能再喝河中的水。」
19 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
上主對梅瑟說:「你向亞郎說:拿起你的棍杖,將手伸在埃及的水上,即伸在河、溝渠、池沼和一切水塘之上,水都要變成血;如此埃及全國,連木器石器中的水野都要變成血。」
20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
梅瑟和亞郎就照了上主的吩咐作了:亞郎在法朗和他臣僕的面前,舉起棍杖一打河水,所有的河水變成了血;
21 Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
河中的魚都死了,河水都腥臭不堪,埃及人不能再喝河中的水;埃及遍地是血。
22 Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
埃及的巫士用他們的巫術也行了同樣的事,因此法朗仍舊心硬,不肯聽信梅瑟和亞郎,正像上主所說的。
23 Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion.
法朗轉身回到宮中,沒有把事放在心上。
24 Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
因為全埃及的人不能喝河中的水,便在河的附近掘水喝。第二災、蝦蟆
25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.
上主擊打河水後,滿了七天,