< Eliro 6 >
1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
И рече Господь к Моисею: се, узриши, что сотворю фараону: рукою бо крепкою отпустит их и мышцею высокою изженет их от земли своея.
2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO.
Глагола же Бог к Моисею и рече ему: Аз Господь,
3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
и явихся Аврааму, и Исааку, и Иакову, Бог Сый их, и имене Моего Господь не явих им:
4 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj.
и поставих завет Мой с ними, яко дати им землю Ханаанску, землю пришелствия их, на нейже и обитаху:
5 Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
Аз же услышах стенание сынов Израилевых, имже Египтяне поработиша их, и помянух завет Мой:
6 Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
иди, рцы сыном Израилевым глаголя: Аз Господь, и изведу вас от насилия Египетска, и избавлю вас от работы (их), и отиму вас мышцею высокою и судом великим,
7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
и прииму вы Себе в люди, и буду вам Бог: и уразумеете, яко Аз Господь Бог ваш, изведый вас от земли Египетския и от насилия Египетска:
8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.
и введу вас в землю, на нюже прострох руку Мою, дати ю Аврааму и Исааку и Иакову: и дам ю вам в наследие, Аз Господь.
9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
Глагола же Моисей тако сыном Израилевым, и не послушаша Моисеа от малодушия и от дел жестоких.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Рече же Господь к Моисею, глаголя:
11 Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
вниди, глаголи фараону царю Египетскому, да отпустит сыны Израилевы из земли своея.
12 Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
Рече же Моисей пред Господем глаголя: се, сынове Израилевы не послушаша мене, и како послушает мене фараон? Аз же несловесен есмь.
13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
Рече же Господь к Моисею и Аарону и завеща им внити к фараону царю Египетскому, да отпустит сыны Израилевы от земли Египетския.
14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
И сии старейшины домов отечеств их: сынове Рувима, первенца Израилева, Енох и Фаллос, Асрон и Харми: сие племя Рувимово.
15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
Сынове же Симеоновы: Иемуил и Иамин, и Аод и Ахин, и Саар и Саул, иже от Финиссины: сия рождения сынов Симеоновых.
16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
И сия имена сынов Левииных по сродством их: Гирсон, Кааф и Мерари: лет же жития Левиина сто тридесять седмь.
17 La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj.
Сии же сынове Гирсони: Ловени и Семей: домове рождения их.
18 Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.
Сынове же Каафовы: Амврам и Иссаар, Хеврон и Озиил: лет же жития Каафова сто тридесять три.
19 Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo.
Сынове же Мерарины: Мооли и Омуси: сии домове рождения Левиина по сродством их.
20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.
И поя Амврам Иохаведу, дщерь брата отца своего, себе в жену, и роди ему Аарона и Моисеа и Мариамь сестру их: лет же жития Амврамова сто тридесять седмь.
21 Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
Сынове же Иссааровы: Коре и Нафек и Зехри.
22 Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri.
Сынове же Озииловы: Мисаил и Елисафан и Сегри.
23 Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
Поя же Аарон Елисавету, дщерь Аминадавову, сестру Наассонову, себе в жену, и роди ему Надава и Авиуда, и Елеазара и Ифамара.
24 Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
Сынове же Кореовы: Асир и Елкана и Авиасар: сия рождения Кореова.
25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
И Елеазар, сын Ааронов, поя от дщерей Футииловых себе в жену, и роди ему Финееса: сия старейшинства отечества левитска по сродством их.
26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
Сей Аарон и Моисей, имже рече Бог извести сыны Израилевы из земли Египетския с силою их.
27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
Сии суть, иже глаголаста к фараону царю Египетскому, еже извести сыны Израилевы от земли Египетския: сей Аарон и Моисей,
28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
в оньже день глагола Господь к Моисею в земли Египетстей.
29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi.
И рече Господь к Моисею глаголя: Аз Господь: глаголи к фараону царю Египетскому, елика Аз глаголю к тебе.
30 Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
И рече Моисей пред Господем: се, аз худогласен есмь, и како послушает мене фараон?