< Eliro 33 >
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos.
Rəbbee Mısayk'le eyhen: – Ğunar, ğu Misirğançe qığavhuyn milletıd ine cigeençe qığeepç'e. İbrahimıs, I'saq'ıs, Yaaq'ubus Zı k'ın g'assır «Zı şoke g'abıynbışis hevlesva» uvhuynne cigabışeeqa hudoora.
2 Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
Manbı nyakiy itv gyodatstsen cigabı vod. Zı maabın Kana'anbı, Emorbı, Q'etbı, Perizbı, Q'ivbı, Yevusbı mançe g'ee'epşesınbı. Şu geed hı't'iy millet ıxhal-alla, yəqqə şokun hidya'asva Zı şoka əlyhəəs deş. Zı vale ögiyl maqa malaaik g'axıles.
3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
4 Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn.
Man qəlıkan cuvab g'ayxhı millet geşşe giyğal. Neng'vecad uftanın karbı qa'a deş.
5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al la Izraelidoj: Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.
Rəbbee Mısayk'le uvhuynniy: – İzrailybışik'le inəxüd eyhe: «Şu hı't'iy milletıd. Zı şoka sık'ırraxheyir ark'ınnaxhiy, Zı şokun ha'asınniy. Həşdemee şu, şolyun uftanın karbı g'ayşe, Zak'led ats'axhxhes şok hucooyiy ha'asva».
6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.
Məxüd Xorev eyhene suvalqa ı'lqəəne cigee İzrailybışe colyun uftanın karbı g'eşşenbı.
7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.
Mısee çadır insanar vooxhene cigayle xılece şaqana güvxü vuxha. Mısee mane çadırın do «Rəbbika yuşanaa'ana çadır» giyxhe. Rəbb t'abala'ana insan mane çadırısqa arayle ıxha.
8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon.
Mısa Rəbbika yuşanaa'ane çadırısqa əlyhəəne gahıl, millet oza qıxha, cone çadırbışde ghalee ulyozzur, mana çadıreeqa ikkeç'esmee mang'uqa ilyakka ıxha.
9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
Mısa Rəbbika yuşanaa'ane çadıreeqa ikkeç'umee bulud dirak xhinne givç'u, Rəbb Mısayka yuşana'ane gahıl çadırne ghalee ulyoozar vuxha.
10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo.
Milletık'le buludna dirak çadırene ghalee g'avçumee, manbı oza qeepxha cone çadırbışde ghalee ı'bəədat niyxhe ha'an.
11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.
Mısayiy Rəbb sana-sang'uka hambazar xhinne yuşan ha'a vuxha. Mançile qiyğa Mısa çadırbı gı'xhı'yne cigeeqa siyk'al ıxha. Mang'una mek'vna kumagçiymee Nunna dix Yeşua mane çadırıke curexhe ıxha deş.
12 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Vidu, Vi diras al mi: Konduku ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris: Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
Mısee Rəbbik'le eyhen: – Ğu zak'le «in millet hot'leva» uvhu. Zaka vuşuyiy g'axilesvad uvhu deş. Ğu uvhuyn «Zak'le ğu doyuka ats'a, ğu Yizde ulesqa yugra qarı».
13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke ĉi tiu popolo estas Via popolo.
Hək'erar Yiğne ulen zı aqqıxheene, hucoone ixhes zak'le Yiğna yəq haagve. Məxür zak'le Ğu ats'axhxhes, Yiğne ulenır zı aqqasda. Hucoone ixhes, in insanaar Yiğın millet ıxhay yik'el hixan hıma'a.
14 Tiam Li diris: Mia vizaĝo iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon.
Rəbbee Mısayk'le eyhen: – Vas rəhətda ixhecenva, Zıcar vaka ı'qqəs.
15 Kaj li diris al Li: Se Via vizaĝo ne iros, tiam ne forkonduku nin de ĉi tie.
Mısee Rəbbik'le eyhen: – Ğu şaka ı'qdəəsxhe, şi inçe qığmaa'a.
16 Per kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero.
Ğu şaka hidyark'ınee, nişikene ats'axhxhes Yiğın milletıd, zınar Yiğne ulen avquvubva? Nişikane menne, zınar, Yiğın milletıd çiyeyne aq'valyne milletbışike cura'as əxəs?
17 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.
Rəbbee Mısayk'le eyhen: – Ğu Yizde ulesqa yugra qarıva, Zak'le ğu doyuka ats'ava, Zı ğu uvhuyn ha'asın.
18 Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron.
Mısee eyhen: – Hucoone ixhes, manke Yiğna gırgına xəbvalla zak'le haagve.
19 Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
Rəbbee eyhen: – Zı Yizda gırgına yugvalla vak'le haagvasda, Zı Yizın YAHVE doyud vak'le ats'axhya'asın. Zas ıkkanang'us Zı yugvalla, vukkanang'usub rəhı'm haa'as.
20 Kaj Li diris: Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.
Vak'le Yizın aq'va g'aces deş. Yizın aq'va g'acuna insan üç'ürra axvas deş.
21 Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko.
Qiyğa Rəbbee eyhen: – Haane Yizde k'anene ganzil ciga vobna, mançil ulyozre.
22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos.
Yizın Nur inençe ı'lğəəmee, Zı ğu ganzeene sacigeeqa gixhxhı, ooqad Zı ılğeç'esmee xıl aqqas.
23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.
Qiyğa Zı mançe xıl g'ayşumee, vak'le Yizın yı'q'cad g'aces, aq'va g'aces deş.