< Eliro 27 >

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj.
應用皂莢木做一祭壇:長五肘,寬五肘,祭壇為方形,高三肘。
2 Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro.
在祭壇四角上做四翹角,四翹角應由祭壇突出,祭壇要包上銅。
3 Kaj faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro.
再做收灰的盆、、盤、肉叉和火盆:這一切用具都應是銅做的。
4 Kaj faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj.
為祭壇要做一架銅格子,好像網的製法,在網的四角上安上四個銅環,
5 Kaj metu ĝin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la mezo de la altaro.
將網安在壇下方的圍腰下,直到祭壇半腰。
6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
再為祭壇做兩根扛桿,杠桿是皂莢木的,包上銅。
7 Kaj metu ĝiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro, kiam oni ĝin portos.
杠桿應穿在環子內;抬祭壇時,杠桿常在祭壇兩邊。
8 Interne malplena faru ĝin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
祭應用木板做成,中心是空的。在山上怎樣指示了給你,就怎樣去做。庭院式樣
9 Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;
應做帳棚的庭院:為向陽的一面,即南面,用捻的細麻做庭院的帷幔;這一面長一百肘。
10 kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
柱子二十根,銅卯座二十個,柱鉤和橫棍是銀的。
11 Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
為北面也是一樣:帳幔長一百肘,柱子二十根,銅卯座二十個,柱鉤和橫棍是銀的。
12 Sed laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.
庭院的西面,帷幔寬五十肘,柱子十根,卯座十個。
13 Kaj laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.
庭院的前面即東面,寬五十肘;
14 Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
這一邊帷幔十五肘,柱子三根,卯座三個;
15 Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
另一邊帷幔也十五肘,柱子三根,卯座三個。
16 Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.
庭院的大門:門簾寬二十肘,是用紫色、紅色、朱紅色的毛線和捻的細麻織成的:柱子四根,卯座四個。
17 Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro.
庭院所有的柱子,周圍用銀橫棍連貫起來;所有的鉤子是銀的,卯座是銅的。
18 La longo de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.
庭院長一百肘,寬五十肘,高五肘;幃幔是細麻捻的,卯座是銅的。
19 Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.
帳棚內凡是敬禮用的一切器物,帳棚和庭院的一切橛子,都是銅的。燃登規定
20 Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.
你應吩咐以色列子民,叫他們把榨得的橄欖清油給你送來,為點燈用,好使燈時常點著。
21 En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
在會幕內,在約櫃前的帳幔外,亞郎和他的子孫應使這燈,由晚上到早晨,常在上主前點燃:這是以色列子民世世代代當守的常例。

< Eliro 27 >