< Eliro 26 >

1 La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.
너는 성막을 만들되 앙장 열 폭을 가늘게 꼰 베실과, 청색, 자색, 홍색실로 그룹을 공교히 수 놓아 만들지니
2 La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj tapiŝoj.
매 폭의 장은 이십 팔 규빗, 광은 사 규빗으로 각 폭의 장단을 같게 하고
3 Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia.
그 앙장 다섯 폭을 서로 연하며, 다른 다섯 폭도 서로 연하고
4 Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
그 앙장의 연락할 말폭 가에 청색 고를 만들며, 다른 연락할 말폭가에도 그와 같이 하고
5 Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
앙장 말폭 가에 고 오십을 달며, 다른 앙장 말폭 가에도 고 오십을 달고 그 고들을 서로 대하게 하고
6 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo.
금 갈고리 오십을 만들고, 그 갈고리로 앙장을 연합하여 한 성막을 이룰지며
7 Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn faru.
그 성막을 덮는 막 곧 앙장을 염소털로 만들되 열 한폭을 만들지며
8 La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapiŝoj.
각 폭의 장은 삼십 규빗, 광은 사 규빗으로 열 한폭의 장단을 같게 하고
9 Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo.
그 앙장 다섯 폭을 서로 연하며, 또 여섯 폭을 서로 연하고, 그 여섯째 폭 절반은 성막 전면에 접어 드리우고
10 Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.
앙장을 연락할 말폭 가에 고 오십을 달며, 다른 연락할 말폭 가에도 고 오십을 달고
11 Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon kaj ĝi estu unu tutaĵo.
놋 갈고리 오십을 만들고, 그 갈고리로 그 고를 꿰어 연합하여 한 막이 되게 하고
12 Kaj el la superflua pendanta parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo.
그 막 곧 앙장의 나머지 그 반폭은 성막 뒤에 드리우고
13 Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin.
막 곧 앙장의 길이의 남은 것은 이편에 한 규빗, 저편에 한 규빗씩 성막 좌우 양편에 덮어 드리우고
14 Kaj faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.
붉은 물 들인 수양의 가죽으로 막의 덮개를 만들고, 해달의 가죽으로 그 웃덮개를 만들지니라!
15 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.
너는 조각목으로 성막을 위하여 널판을 만들어 세우되
16 Dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.
각 판의 장은 십 규빗, 광은 일 규빗 반으로 하고
17 Du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo, alĝustigitaj unu al la alia; tiel faru ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.
각 판에 두 촉씩 내어 서로 연하게 하되 너는 성막 널판을 다 그와 같이 하라
18 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo: dudek tabuloj staru sur la flanko suda.
너는 성막을 위하여 널판을 만들되, 남편을 위하여 널판 스물을 만들고
19 Kaj kvardek arĝentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.
스무 널판 아래 은받침 마흔을 만들지니 이 널판 아래에도 그 두촉을 위하여 두 받침을 만들고 저 널판 아래에도 그 두 촉을 위하여 두 받침을 만들지라
20 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,
성막 다른 편 곧 그 북편을 위하여도 널판 스물로 하고
21 kaj kvardek arĝentaj bazoj por ili, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
은받침 마흔을 이 널판 아래에도 두 받침, 저 널판 아래에도 두 받침으로 하며
22 Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.
성막 뒤 곧 그 서편을 위하여는 널판 여섯을 만들고
23 Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.
성막 뒤 두 모퉁이 편을 위하여는 널판 둘을 만들되
24 Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel ĝi estu kun ili ambaŭ; por ambaŭ anguloj ili estu.
아래에서부터 위까지 각기 두겹 두께로 하여 윗고리에 이르게 하고 두 모퉁이 편을 다 그리하며
25 Tiel estu ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
그 여덟 널판에는 은받침이 열 여섯이니 이 판 아래에도 두 받침이요, 저 판 아래에도 두 받침이니라
26 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
너는 조각목으로 띠를 만들지니 성막 이편 널판을 위하여 다섯이요
27 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
성막 저편 널판을 위하여 다섯이요, 성막 뒤 곧 서편 널판을 위하여 다섯이요,
28 Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj ŝoviĝu de unu fino ĝis la alia.
널판 가운데 있는 중간 띠는 이 끝에서 저 끝에 미치게 하고
29 Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.
그 널판들을 금으로 싸고 그 널판들의 띠를 꿸 금고리를 만들고 그 띠를 금으로 싸라
30 Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
너는 산에서 보인 식양대로 성막을 세울지니라!
31 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi.
너는 청색 자색 홍색실과 가늘게 꼰 베실로 짜서 장을 만들고 그 위에 그룹들을 공교히 수 놓아서
32 Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn.
금 갈고리로 네 기둥 위에 드리우되 그 네 기둥을 조각목으로 만들고 금으로 싸서 네 은받침 위에 둘지며
33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
그 장을 갈고리 아래 드리운 후에 증거궤를 그 장안에 들여 놓으라 그 장이 너희를 위하여 성소와 지성소를 구별하리라
34 Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
너는 지성소에 있는 증거궤 위에 속죄소를 두고
35 Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
그 장 바깥 북편에 상을 놓고 남편에 등대를 놓아 상과 대하게 할지며
36 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
청색, 자색, 홍색실과, 가늘게 꼰 베실로 수 놓아 짜서 성막 문을 위하여 장을 만들고
37 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.
그 문장을 위하여 기둥 다섯을 조각목으로 만들어 금으로 싸고 그 갈고리도 금으로 만들찌며 또 그 기둥을 위하여 받침 다섯을 놋으로 부어 만들지니라!

< Eliro 26 >