< Eliro 24 >

1 Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
И рече Мојсију: Изађи горе ка Господу ти и Арон и Надав и Авијуд и седамдесет старешина Израиљевих, и поклоните се издалека.
2 Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li.
И Мојсије сам нека приступи ка Господу, а они нека не приступе; и народ нека не иде на горе с њим.
3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
И дође Мојсије, и каза народу све речи Господње и све законе. И одговори народ једним гласом и рекоше: Чинићемо све што је рекао Господ.
4 Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.
И написа Мојсије све речи Господње, и уставши рано начини олтар под гором и дванаест ступова за дванаест племена Израиљевих.
5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
И посла младиће између синова Израиљевих, који принесоше жртве паљенице и принесоше теоце на жртве захвалне Господу.
6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron.
И узевши Мојсије половину крви, метну у зделе, а половину крви изли на олтар.
7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
И узе књигу заветну и прочита народу. А они рекоше: Шта је год рекао Господ чинићемо и слушаћемо.
8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris: Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj.
А Мојсије узе крв, и покропи њом народ, и рече: Ево крв завета, који учини Господ с вама за све речи ове.
9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
Потом отиде горе Мојсије и Арон, Надав и Авијуд, и седамдесет старешина Израиљевих.
10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
И видеше Бога Израиљевог, и под ногама Његовим као дело од камена сафира и као небо кад је ведро.
11 Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.
И не пружи руке своје на изабране између синова Израиљевих, него видеше Бога, па једоше и пише.
12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.
И рече Господ Мојсију: Попни се к мени на гору, и остани овде, и даћу ти плоче од камена, закон и заповести, које сам написао да их учиш.
13 Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.
Тада уста Мојсије с Исусом, који га служаше, и изађе Мојсије на гору Божију.
14 Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.
А старешинама рече: Седите ту док се вратимо к вама; а ето Арон и Ор с вама; ко би имао шта, нека иде к њима.
15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.
И отиде Мојсије на гору, а облак покри гору.
16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
И беше слава Господња на гори Синајској, и облак је покриваше шест дана; а у седми дан викну Мојсија испред облака.
17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj.
И слава Господња беше по виђењу као огањ који сажиже на врх горе пред синовима Израиљевим.
18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
И Мојсије уђе усред облака, и попе се на гору; и оста Мојсије на гори четрдесет дана и четрдесет ноћи.

< Eliro 24 >