< Eliro 20 >
1 Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
天主訓示以下這一切話說:「
2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
我是上主你們的天主,是我領你出了埃及地、奴隸之所。
3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
除我之外,你不可有別的神。
4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
不可為你製造任何彷彿天上、或地上、或地下水中之物的雕像。
5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
不可叩拜這些像,也不可敬奉,因為我,上主,你的貪主是忌邪的天主;凡惱恨我的,我要追討他們的罪,從父親直到兒子,甚至三代四代的子孫。
6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
凡愛慕我和遵守我戒命的,我要對他們施仁慈,直到他們的千代子孫。
7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
不可妄呼上主你天主的名;因為凡妄呼他名的人,上主決不讓他們免受懲罰。
8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
應記住安息日,守為聖日。
9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
六天應該勞作,作你一切的事;
10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
但第七天是為恭敬上主你的天主當守的安息日;你自己、連你的兒女、你的僕婢、你的牲口,以及在你中間居住的外方人,都不可作任何工作。
11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
因為上主在六天內造了天地、海洋和其中一切,但第七天休息了,因此上主祝福了安息日,也定為聖日。
12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
應孝敬你的父親和你的母親,好使你在上主你的天主賜給你的地方,延年益壽。
16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
不可作假見證,害你的近人。
17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
不可貪你近人的房舍。不可貪戀你近人的妻子、僕人、婢女、牛驢及你近人的一切。
18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime.
眾百姓看見打雷、打閃、吹角、冒煙的山,都戰兢害怕,遠遠站著,
19 Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
對梅瑟說:「你同我們說話罷! 我們定要聽從,不要天主同我們說話,免得我們死亡。」
20 Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.
梅瑟回答百姓說:「不要害怕! 因為天主降臨是為試探你們,使你們在他面前常懷敬畏之情,不致犯罪。」
21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
百姓遠遠站著,梅瑟卻走近天主所在的濃雲中。指示修建祭壇
22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo.
上主向梅瑟說:「你這樣訓示以色列子民說:你們親自見過我從天上同你們說了話。
23 Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
為此,你們決不可製造金銀神像,同我放在一起;你們萬不可作。
24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
你應用土為我築一祭壇,在上面祭獻你的全燔祭與和平祭,以及你的牛羊;凡在我叫你稱頌我名的地方,我必到你那裏祝福你。
25 Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos.
你若用石頭為我築一祭壇,不可用打成方塊的石頭建築,因為在石頭上動用了你的刀鑿,就把石頭褻瀆了。
26 Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
你不可沿著台階登我的祭壇,免得暴露你的裸體。