< Eliro 17 >
1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.
І рушила вся громада Ізраїлевих синів із пустині Сін на похо́ди свої з нака́зу Господнього, і ота́борилася в Рефідімі. І не було води пити наро́дові.
2 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon?
І сварився наро́д із Мойсеєм, і казали вони: „Дайте нам води, і ми бу́демо пити!“А Мойсей їм сказав: „Чого ви сваритеся зо мною? Нащо випробо́вуєте Господа?“
3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
І наро́д був там спраглий води. І ре́мствував наро́д на Мойсея й говорив: „На́що це ти ви́провадив нас із Єгипту? Щоб повбивати спраглого мене та синів моїх, та ота́ри мої?“
4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos.
І кли́кав Мойсей до Господа, кажучи: „Що я вчиню́ цьому наро́дові? Ще трохи, — і вони вкамену́ють мене!“
5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.
І сказав Господь до Мойсея: „Перейдися перед наро́дом, і візьми з собою декого з старши́х Ізраїлевих, а па́лицю, що нею ти вдарив був Річку, візьми в свою руку, та й іди!
6 Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael.
Ось Я стану перед лицем твоїм там, на скелі в Хориві, а ти вдариш у скелю, — і вийде із неї вода, і буде пити наро́д!“І зробив Мойсей так на оча́х старши́х Ізраїлевих.
7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?
І назвав він ім'я́ того місця: Масса́ та Мери́ва через колотнечу Ізраїлевих синів і через ви́пробування ними Господа, коли казали: „Чи є Господь серед нас, чи нема?“
8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim.
І прибув Амали́к, і воював з Ізра́їлем у Рефідімі.
9 Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.
І сказав Мойсей до Ісуса: „Вибери нам людей, і вийди, воюй з Амали́ком. Узавтра я стану на верхі́в'ї гори, а Божа па́лиця буде в моїй руці“.
10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto.
І зробив Ісус, як сказав йому́ Мойсей, щоб воювати з Амали́ком. А Мойсей, Аарон та Хур вийшли на верхі́в'я гори.
11 Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.
І сталося, коли Мойсей підіймав свої руки, то перемага́в Ізра́їль, а коли руки його опускались, то перемагав Амали́к.
12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno.
А ру́ки Мойсеєві стали тяжкі. І взяли́ вони ка́меня, і поклали під ним. І сів він на ньому, а Аарон та Хур підтримували ру́ки йому, один із цього боку, а один із того. І були його руки ста́лі аж до за́ходу сонця.
13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.
І переміг Ісус Амали́ка й народ його ві́стрям меча́.
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
І сказав Господь до Мойсея: „Напиши це на пам'ятку в книзі, і поклади до вух Ісусових, що докра́ю зітру Я па́м'ять Амали́кову з-під неба.“
15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo.
І збудував Мойсей же́ртівника, і назвав ім'я́ йому: Єгова-Ніссі.
16 Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.
І проказав він: „Бо рука на Господньому пра́порі: Господе́ві війна з Амали́ком із роду в рід!“