< Eliro 14 >
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Awurade ka kyerɛɛ Mose se,
2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro.
“Ka kyerɛ nnipa no na wɔmman mfa Pihahirot a ɛwɔ Migdol ne po no ntam a ɛne Baal-Sefon di nhwɛanim no. Sɛ wodu hɔ a, wonsi wɔn ntamadan wɔ mpoano hɔ.
3 Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis.
Sɛ wɔyɛ saa a, Farao besusuw sɛ, ‘Saa Israelfo no aka sare no ne po no ntam.’
4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.
Na mɛsan apirim Farao koma bio ama wataa mo. Mayɛ saa nhyehyɛe yi, sɛnea ɛbɛma manya anuonyam ne nidi wɔ Farao ne nʼasraafo mu na ama Misraimfo no nso ahu sɛ, mene Awurade no.” Enti wosii ntamadan wɔ faako a wɔkyerɛɛ wɔn hɔ no.
5 Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?
Nnansa akyi a Misraimhene no tee sɛ Israelfo no abɔ wɔn tirim sɛ wɔrensan mma Misraim bio na mmom kɔ ara na wɔrekɔ no, Farao ne ne dɔm koma sɔree bio. Wobisae se, “Dɛn na yɛayɛ yi? Yɛama Israelfo no kwan ma wɔkɔ ama yɛahwere wɔn som!”
6 Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon.
Enti Farao faa ne teaseɛnam dii nʼasraafo no anim taa wɔn.
7 Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro.
Ɔmaa Misraim apɔnkɔsotefo dɔm a wɔn dodow yɛ ahansia ne apɔnkɔ foforo bi a asraafo tete wɔn so ka wɔn.
8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.
Farao taa Israelfo no, efisɛ na wɔde Misraimfo agyapade bebree kɔ.
9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon.
Farao de nʼapɔnkɔdɔm nyinaa taa Israelfo no bɛtoo wɔn sɛ wɔasisi wɔn ntamadan wɔ Pihahirot mpoano wɔ Baal-Sefon anim.
10 Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
Bere a Farao asraafo no rebɛn no, Israelfo no huu wɔn sɛ wɔde mmirika reba enti wɔn koma tui, na wosu frɛɛ Awurade sɛ ɔmmoa wɔn.
11 Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
Ɛmaa wɔn ani beree Mose so bisaa no se, “Wode yɛn aba sare yi so sɛ yemmewuwu wɔ ha, efisɛ nna nni Misraim a sɛ yewuwu a wobesie yɛn wɔ mu ana? Adɛn nti na woma yetu fii Misraim?
12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
Bere a yɛwɔ nkoasom mu no, yɛanka ankyerɛ wo se ma yɛmpɛ yɛn baabi ntena? Yɛkae se yɛpɛ sɛ yɛbɛhyɛ nkoasom ase wɔ Misraim sen sɛ yebewu agu sare so ha.”
13 Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
Nanso Mose ka kyerɛɛ nnipa no se, “Munnsuro. Munnyina pintinn na mubehu anwonwakwan a Awurade nam so begye mo nnɛ. Misraimfo a muhu wɔn nnɛ yi, morenhu wɔn bio.
14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
Awurade bɛko ama mo; montɛm dinn kɛkɛ!”
15 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
Na Awurade ka kyerɛɛ Mose se, “Adɛn nti na wusu frɛ me? Ka kyerɛ Israelfo no na wɔnkɔ wɔn anim.
16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
Fa wo pema no. Fa kyerɛ nsu no so na po no mu bɛpae ama ɔkwan ada mu ma Israelfo no afa asase wosee so.
17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
Mepirim Misraimfo no koma ama wɔataa mo na di a medi Farao ne ne dɔm so no bɛma moahu mʼanuonyam.
18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
Na Misraimfo nyinaa behu sɛ, mene Awurade.”
19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;
Onyankopɔn bɔfo a odi Israelfo anim no twee ne ho bedii Israelfo no akyi. Na omununkum dum no nso bedii Israelfo no akyi.
20 kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.
Ebetwaa Israelfo no ne Misraimfo no ntam. Na anadwo no, ɛdan ogya maa sum tɔɔ Misraimfo no so maa ne hann no kyerɛɛ Israelfo no kwan. Enti Misraimfo no anhu Israelfo no akyi kwan.
21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis.
Mose teɛɛ ne nsa wɔ po no so, na anadwo no nyinaa Awurade de apuei mframa dennen maa po no san nʼakyi maa asase no yɛɛ wosee.
22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
Enti Israelfo no faa po kwan a mu wosee no so. Na nsu no yɛɛ afasu wɔ benkum ne nifa maa wɔn.
23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
Misraimfo no nso ne Farao apɔnkɔ, nteaseɛnam ne apɔnkɔsotefo no tiw wɔn koduu po no mfimfini.
24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
Na anɔpahema no, Awurade de ogya ne omununkum dum no too Misraimdɔm no so maa wɔn ho yeraw wɔn.
25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
Wɔn nteaseɛnam no nan tutui, enti na wontumi nkɔ bio. Enti Misraimfo no kae se, “Momma yenguan mfi Israelfo anim, efisɛ Awurade reko ama wɔn na yɛn de, ɔreko atia yɛn.”
26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn.
Awurade ka kyerɛɛ Mose se, “Teɛ wo nsa wɔ po no so, na nsu no nsan mmra Misraimfo ne wɔn nteaseɛnam ne apɔnkɔsotefo no so.”
27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro.
Mose yɛɛ saa, na ade kyee anɔpa no, po no san nʼakyi bɛsen sɛnea na ɛte. Misraimfo no pɛɛ sɛ woguan, nanso Awurade maa nsu no faa wɔn.
28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
Nsu no kataa kwan no ne nteaseɛnam ne apɔnkɔsotefo no nyinaa so. Farao asraafo dodow a wɔfaa po no mu taa Israelfo no nso, anka ɔbaako koraa.
29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
Israelfo no nantew faa asase wosee a nsu yɛ ɔfasu wɔ benkum ne nifa no so.
30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.
Saa da no Awurade gyee Israelfo fii Misraimfo nsam. Na Israelfo no huu Misraimfo no sɛ wɔawuwu deda mpoano.
31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.
Bere a Israelfo huu tumi a Awurade ada no adi de atia Misraimfo no, wosuroo Awurade, na wogyee Awurade ne nʼakoa Mose dii.