< Eliro 10 >
1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili;
Sai Ubangiji ya ce wa Musa, “Je wurin Fir’auna, gama na riga na taurare zuciyarsa da kuma zukatan fadawansa domin in aikata waɗannan mu’ujizai nawa a tsakiyarsu,
2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
don kuma ku gaya wa’ya’yanku da jikokinku yadda na tsananta wa Masarawa, da kuma yadda na aikata mu’ujizai a cikinsu, don ku sani ni ne Ubangiji.”
3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Sai Musa da Haruna suka tafi wurin Fir’auna suka ce masa, “Ga abin da Ubangiji, Allah na Ibraniyawa ya ce, ‘Har yaushe za ka ƙi ƙasƙantar da kanka a gabana? Ka bar mutanena su tafi domin su yi mini sujada.
4 Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon;
In ka ƙi ka bari su tafi, gobe zan aiko da fāra a ƙasarka.
5 kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo;
Za su rufe fuskar ƙasar, har da ba za a iya ganin ƙasa ba. Za su cinye ɗan sauran abin da ya rage muku daga ɓarnar ƙanƙara, za su cinye dukan itatuwan da suke girma a gonakinku.
6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono.
Za su cika gidajenka, da na fadawanka, da na dukan Masarawa, abin da iyayenka da kakanninka ba su taɓa gani ba, tun daga ranar da suka sami kansu a duniya, har yă zuwa yau.’” Sa’an nan Musa ya juya, ya rabu da Fir’auna.
7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li: Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas?
Fadawan Fir’auna suka ce masa, “Har yaushe mutumin nan zai zama mana tarko? Ka bar mutanen su tafi domin su yi wa Ubangiji Allahnsu sujada. Har yanzu ba ka san cewa Masar ta lalace ba?”
8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?
Sa’an nan aka dawo da Musa da Haruna wurin Fir’auna. Sai ya ce, “Ku tafi, ku yi wa Ubangiji Allahnku sujada. Amma wa da wa za su tafi?”
9 Tiam Moseo diris: Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo.
Musa ya amsa, “Za mu tafi tare da ƙanananmu, da tsofaffinmu, da’ya’yanmu maza da mata, da kuma garkunanmu na shanu da tumaki, gama dole ne mu yi bikin ga Ubangiji.”
10 Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon?
Fir’auna ya ce, “Ubangiji ya taimaka bisa ga niyyarku, amma matanku da ƙanananku ba za su tafi ba! A fili yake kuna da niyyar mugunta.
11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
Sam! Wannan ba zai taɓa yiwu ba, sai ko maza kaɗai su tafi su yi wa Ubangiji sujada, gama abin da kuke so ke nan.” Sa’an nan aka kori Musa da Haruna daga gaban Fir’auna.
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
Sai Ubangiji ya ce wa Musa, “Miƙa hannunka a bisa Masar domin fāra su sauko bisa ƙasar, su ci duk abin da yake girma a gonaki, duk abin da ƙanƙara ta rage.”
13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
Saboda haka Musa ya miƙa sandansa bisa Masar, Ubangiji kuwa ya sa iskar gabas ta hura a kan ƙasar dukan dare da kuma dukan yini. Da safe kuwa iskar ta kawo fāra;
14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
suka mamaye ƙasar duka, suka sauka a ko’ina a ƙasar. Ba a taɓa ganin annobar fāra haka ba, ba kuwa za a ƙara ganin fāra kamar haka ba.
15 Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
Suka rufe ƙasar har ta zama baƙi. Suka cinye abin da ƙanƙara ta rage, kowane tsiron da yake girma a gonaki, da dukan’ya’yan itatuwa. Babu ɗanyen abin da ya ragu a kan itatuwa ko tsire-tsire a dukan ƙasar Masar.
16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi.
Fir’auna ya kira Musa da Haruna da gaggawa ya ce, “Na yi wa Ubangiji Allahnku zunubi, na kuma yi muku.
17 Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton.
Yanzu ku gafarta mini zunubina a wannan karo, ku kuma yi addu’a ga Ubangiji Allahnku yă ɗauke wannan muguwar annoba daga gare ni.”
18 Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
Sai Musa ya bar Fir’auna ya kuma yi addu’a ga Ubangiji.
19 Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono.
Sai Ubangiji ya canja iska zuwa iska mai ƙarfi ta yamma wadda ta ɗibi fārar zuwa Jan Teku. Babu fāran da suka rage a wani wuri a Masar.
20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
Amma Ubangiji ya taurare zuciyar Fir’auna, bai kuwa bar Isra’ilawa suka tafi ba.
21 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
Sa’an nan Ubangiji ya ce wa Musa, “Miƙa hannunka sama domin a yi duhu a bisa Masar, duhun da za a iya taɓawa.”
22 Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
Sai Musa ya miƙa hannunsa sama, aka kuma yi duhu baƙi ƙirin bisa dukan ƙasar Masar na kwana uku.
23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
Ba wanda ya iya gani wani ko yă bar wurinsa na kwana uku. Amma dukan Isra’ilawa sun kasance da haske a inda suke zama.
24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi.
Sai Fir’auna ya aika aka kira Musa, ya kuma ce, “Ku tafi, ku yi wa Ubangiji sujada. Matanku da yaranku ma za su iya tafiya tare da ku; sai dai ku bar garkunanku na shanu da tumaki.”
25 Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
Amma Musa ya ce, “Dole ka bari mu kasance da hadayu, da kuma hadayu na ƙonawa waɗanda za mu miƙa wa Ubangiji Allahnmu.
26 Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien.
Dole dabbobinmu ma su tafi tare da mu; ko kofato ma, ba za a bari a baya ba. A cikinsu ne za mu ɗibi abin da za mu yi wa Ubangiji Allahnmu sujada. Ba mu kuma san irin abin da za mu miƙa wa Ubangiji ba, sai mun kai can.”
27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
Amma Ubangiji ya taurare zuciyar Fir’auna, har bai yarda yă sake su ba.
28 Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos.
Fir’auna ya ce wa Musa, “Fita, ka ba ni wuri! Ka mai da hankali, kada ka ƙara bayyana a gabana, gama ran da ka sāke ganin fuskata, a ran nan za ka mutu.”
29 Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.
Musa ya amsa, “Madalla, kamar yadda ka faɗa, ba zan ƙara bayyana a gabanka ba.”