< Ester 8 >

1 En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi.
その日アハシユエロス王ユダヤ人の敵ハマンの家を后エステルに賜ふ モダカイもまた王の前に來れり 是はエステル彼が己と何なる係りなるかを告たればなり
2 Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman.
王ハマンより取かへせし己の指環をはづしてモルデカイに與ふ 而してエステル、モルデカイをしてハマンの家をつかさどらしむ
3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj.
エステルふたたび王の前に奏してその足下にひれふしアガグ人ハマンがユダヤ人を害せんと謀りしその謀計を除かんことを涙ながらに乞求めたり
4 La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
王エステルにむかひて金圭を伸ければエステル起て王の前に立ち
5 Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo;
言けるは王もし之を善としたまひ我もし王の前に恩を得この事もし王に正と見え我もし御目にかなひたらば アガグ人ハンメダタの子ハマンが王の諸州にあるユダヤ人をほろぼさんと謀りて書おくりたる書をとりけすべき旨を書くだしたまへ
6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?
われ豈わが民に臨まんとする禍害を見るに忍びんや 豈わが宗族のほろぶるを見るにしのびんや
7 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;
アハシユエロス王后エステルとユダヤ人モルデカイにいひけるはハマン、ユダヤ人を殺さんとしたれば我すでにハマンの家をエステルに與へまたハマンを木にかけたり
8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki.
なんぢらも亦おのれの好むごとく王の名をもて書をつくり王の指環をもてこれに印してユダヤ人につたへよ王の名をもて書き王の指環をもて印したる書は誰もとりけすこと能はざればなり
9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.
ここをもてその時また王の書記官を召あつむ是三月すなはちシワンの月の二十三日なりきしかして印度よりエテオピアまでの百二十七州のユダヤ人州牧諸州の方伯牧伯等にモルデカイが命ぜんとするところを盡く書しるさしむ 即ちもろもろの州におくるものはその文字をもちひ諸の民におくるものはその言語をもちひて書おくりユダヤ人におくるものはその文字と言語をもちふ
10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio,
かれアハシユエロス王の名をもてこれをかき王の指環をもてこれに印し驛卒をして御厩にてそだてたる逸足の御用馬にのりてその書をおくりつたへしむ
11 ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon,
その中に云ふ王すべての邑にあるユダヤ人に許す彼らあひ集まり立ておのれの生命を保護しおのれを襲ふ諸國諸州の一切の兵民をその妻子もろともにほろぼし殺し絶し且その所有物を奪ふべし
12 en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;
アハシユエロス王の諸州において十二月すなはちアダルの月の十三日一日の内かくのごとくするを許さる
13 ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj.
この詔旨を諸州につたへんがためまたユダヤ人をしてかの日のために準備してその敵に仇をかへさしめんがためにその書る物の寫本を一切の民に開きて示せり
14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan.
驛卒逸足の御用馬にのり王の命によりて急がせられせきたてられて出ゆけりこの詔書はシユシヤンの城において出されたり
15 Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja.
かくてモルデカイは藍と白の朝服を着大なる金の冠を戴き紫色の細布の外衣をまとひて王の前よりいできたれり シユシヤンの邑中聲をあげて喜びぬ
16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo.
ユダヤ人には光輝あり喜悦あり快樂あり尊榮ありき
17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.
いづれの州にても何の邑にても凡て王の命令と詔書のいたるところにてはユダヤ人よろこぴ樂しみ酒宴をひらきて此日を吉日となせりしかして國の民おほくユダヤ人となれり是はユダヤ人を畏るる心おこりたればなり

< Ester 8 >