< Ester 7 >

1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester.
왕이 하만과 함께 또 왕후 에스더의 잔치에 나아가니라
2 Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
왕이 이 둘째 날 잔치에 술을 마실때에 다시 에스더에게 물어 가로되 왕후 에스더여! 그대의 소청이 무엇이뇨? 곧 허락하겠노라 그대의 요구가 무엇이뇨? 곧 나라의 절반이라 할지라도 시행하겠노라
3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;
왕후 에스더가 대답하여 가로되 `왕이여! 내가 만일 왕의 목전에서 은혜를 입었으며 왕이 선히 여기시거든 내 소청대로 내 생명을 내게 주시고 내 요구대로 내 민족을 내게 주소서
4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo.
나와 내 민족이 팔려서 죽임과 도륙함과 진멸함을 당하게 되었나이다 만일 우리가 노비로 팔렸더면 내가 잠잠하였으리이다 그래도 대적이 왕의 손해를 보충하지 못하였으리이다'
5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?
아하수에로 왕이 왕후 에스더에게 일러 가로되 `감히 이런 일을 심중에 품은 자가 누구며 그가 어디 있느뇨'
6 Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.
에스더가 가로되 `대적과 원수는 이 악한 하만이니이다!' 하니 하만이 왕과 왕후 앞에서 두려워하거늘
7 La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton.
왕이 노하여 일어나서 잔치 자리를 떠나 왕궁 후원으로 들어가니라 하만이 일어서서 왕후 에스더에게 생명을 구하니 이는 왕이 자기에게 화를 내리기로 결심한 줄 앎이더라
8 Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
왕이 후원으로부터 잔치 자리에 돌아오니 하만이 에스더의 앉은 걸상 위에 엎드렸거늘 왕이 가로되 `저가 궁중 내 앞에서 왕후를 강간까지 하고자 하는가' 이 말이 왕의 입에서 나오매 무리가 하만의 얼굴을 싸더라
9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
왕을 모신 내시 중에 하르보나가 왕에게 아뢰되 `왕을 위하여 충성된 말로 고발한 모르드개를 달고자 하여 하만이 고가 오십 규빗되는 나무를 준비하였는데 이제 그 나무가 하만의 집에 섰나이다' 왕이 가로되 '하만을 그 나무에 달라' 하매
10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.
모르드개를 달고자 한 나무에 하만을 다니 왕의 노가 그치니라

< Ester 7 >