< Ester 6 >

1 En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo.
이 밤에 왕이 잠이 오지 아니하므로 명하여 역대 일기를 가져다가 자기 앞에서 읽히더니
2 Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
그 속에 기록하기를 문 지킨 왕의 두 내시 빅다나와, 데레스가 아하수에로왕을 모살하려 하는 것을 모르드개가 고발하였다 하였는지라
3 Tiam la reĝo diris: Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis: Nenio estas farita al li.
왕이 가로되 `이 일을 인하여 무슨 존귀와 관작을 모르드개에게 베풀었느냐?' 시신이 대답하되 `아무 것도 베풀지 아니하였나이다'
4 La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
왕이 가로되 `누가 뜰에 있느냐?' 마침 하만이 자기가 세운 나무에 모르드개 달기를 왕께 구하고자 하여 왕궁 바깥 뜰에 이른지라
5 La junuloj de la reĝo diris al li: Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris: Li eniru.
시신이 고하되 `하만이 뜰에 섰나이다' 왕이 가로되 `들어오게 하라' 하니
6 Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li: Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro: Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi?
하만이 들어오거늘 왕이 묻되 `왕이 존귀케 하기를 기뻐하는 사람에게 어떻게 하여야 하겠느뇨' 하만이 심중에 이르되 '왕이 존귀케 하기를 기뻐하시는 자는 나 외에 누구리요'하고
7 Kaj Haman diris al la reĝo: Se al iu la reĝo volas fari honoron,
왕께 아뢰되 `왕께서 사람을 존귀케 하시려면
8 oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono;
왕의 입으시는 왕복과 왕의 타시는 말과 머리에 쓰시는 왕관을 취하고
9 oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
그 왕복과 말을 왕의 방백 중 가장 존귀한 자의 손에 붙여서 왕이 존귀케 하시기를 기뻐하시는 사람에게 옷을 입히고 말을 태워서 성중 거리로 다니며 그 앞에서 반포하여 이르기를 왕이 존귀케 하기를 기뻐하시는 사람에게는 이같이 할 것이라 하게 하소서'
10 Tiam la reĝo diris al Haman: Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris.
이에 왕이 하만에게 이르되 `너는 네 말대로 속히 왕복과 말을 취하여 대궐 문에 앉은 유다 사람 모르드개에게 행하되 무릇 네가 말한 것에서 조금도 빠짐이 없이 하라'
11 Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
하만이 왕복과 말을 취하여 모르드개에게 옷을 입히고 말을 태워 성중 거리로 다니며 그 앞에서 반포하되 `왕이 존귀케 하시기를 기뻐하시는 사람에게는 이같이 할 것이라' 하니라
12 Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo.
모르드개는 다시 대궐 문으로 돌아오고 하만은 번뇌하여 머리를 싸고 급히 집으로 돌아와서
13 Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ: Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li.
자기의 당한 모든 일을 그 아내 세레스와 모든 친구에게 고하매 그 중 지혜로운 자와 그 아내 세레스가 가로되 `모르드개가 과연 유다 족속이면 당신이 그 앞에서 굴욕을 당하기 시작하였으니 능히 저를 이기지 못하고 분 명히 그 앞에 엎드러지리이다'
14 Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.
아직 말이 그치지 아니하여서 왕의 내시들이 이르러 하만을 데리고 에스더의 베푼 잔치에 빨리 나아가니라

< Ester 6 >