< Efesanoj 2 >
1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,
καὶ ὑμᾶς ὄντας νεκροὺς τοῖς παραπτώμασιν καὶ ταῖς ἁμαρτίαις ὑμῶν,
2 en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; (aiōn )
ἐν αἷς ποτε περιεπατήσατε κατὰ τὸν αἰῶνα τοῦ κόσμου τούτου, κατὰ τὸν ἄρχοντα τῆς ἐξουσίας τοῦ ἀέρος, τοῦ πνεύματος τοῦ νῦν ἐνεργοῦντος ἐν τοῖς υἱοῖς τῆς ἀπειθείας, (aiōn )
3 inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.
ἐν οἷς καὶ ἡμεῖς πάντες ἀνεστράφημέν ποτε ἐν ταῖς ἐπιθυμίαις τῆς σαρκὸς ἡμῶν, ποιοῦντες τὰ θελήματα τῆς σαρκὸς καὶ τῶν διανοιῶν, καὶ ἤμεθα τέκνα φύσει ὀργῆς ὡς καὶ οἱ λοιποί·
4 Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
ὁ δὲ θεός, πλούσιος ὢν ἐν ἐλέει, διὰ τὴν πολλὴν ἀγάπην αὐτοῦ ἣν ἠγάπησεν ἡμᾶς,
5 eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),
καὶ ὄντας ἡμᾶς νεκροὺς τοῖς παραπτώμασιν συνεζωοποίησεν τῷ χριστῷ, (χάριτί ἐστε σεσωσμένοι),
6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;
καὶ συνήγειρεν καὶ συνεκάθισεν ἐν τοῖς ἐπουρανίοις ἐν χριστῷ Ἰησοῦ,
7 por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: (aiōn )
ἵνα ἐνδείξηται ἐν τοῖς αἰῶσιν τοῖς ἐπερχομένοις τὸ ὑπερβάλλον πλοῦτος τῆς χάριτος αὐτοῦ ἐν χρηστότητι ἐφ᾽ ἡμᾶς ἐν χριστῷ Ἰησοῦ. (aiōn )
8 ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio;
Τῇ γὰρ χάριτί ἐστε σεσωσμένοι διὰ πίστεως, καὶ τοῦτο οὐκ ἐξ ὑμῶν, θεοῦ τὸ δῶρον,
9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
οὐκ ἐξ ἔργων, ἵνα μή τις καυχήσηται·
10 Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.
αὐτοῦ γάρ ἐσμεν ποίημα, κτισθέντες ἐν χριστῷ Ἰησοῦ ἐπὶ ἔργοις ἀγαθοῖς, οἷς προητοίμασεν ὁ θεός, ἵνα ἐν αὐτοῖς περιπατήσωμεν.
11 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno —
Διὸ μνημονεύετε ὅτι ποτὲ ὑμεῖς τὰ ἔθνη ἐν σαρκί, οἱ λεγόμενοι ἀκροβυστία ὑπὸ τῆς λεγομένης περιτομῆς ἐν σαρκὶ χειροποιήτου,
12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
ὅτι ἦτε τῷ καιρῷ ἐκείνῳ χωρὶς χριστοῦ ἀπηλλοτριωμένοι τῆς πολιτείας τοῦ Ἰσραήλ, καὶ ξένοι τῶν διαθηκῶν τῆς ἐπαγγελίας, ἐλπίδα μὴ ἔχοντες καὶ ἄθεοι, ἐν τῷ κόσμῳ·
13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.
νυνὶ δὲ ἐν χριστῷ Ἰησοῦ ὑμεῖς οἵ ποτε ὄντες μακρὰν ἐγενήθητε ἐγγὺς ἐν τῷ αἵματι τοῦ χριστοῦ.
14 Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,
αὐτὸς γάρ ἐστιν ἡ εἰρήνη ἡμῶν, ὁ ποιήσας τὰ ἀμφότερα ἕν, καὶ τὸ μεσότοιχον τοῦ φραγμοῦ λύσας, τὴν ἔχθραν, ἐν τῇ σαρκὶ αὐτοῦ,
15 en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
τὸν νόμον τῶν ἐντολῶν ἐν δόγμασιν καταργήσας, ἵνα τοὺς δύο κτίσῃ ἐν αὐτῷ εἰς ἕνα καινὸν ἄνθρωπον, ποιῶν εἰρήνην,
16 kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;
καὶ ἀποκαταλλάξῃ τοὺς ἀμφοτέρους ἐν ἑνὶ σώματι τῷ θεῷ διὰ τοῦ σταυροῦ, ἀποκτείνας τὴν ἔχθραν ἐν αὐτῷ·
17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
καὶ ἐλθὼν εὐηγγελίσατο εἰρήνην ὑμῖν τοῖς μακρὰν καὶ εἰρήνην τοῖς ἐγγύς,
18 ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.
ὅτι δι᾽ αὐτοῦ ἔχομεν τὴν προσαγωγὴν οἱ ἀμφότεροι ἐν ἑνὶ πνεύματι πρὸς τὸν πατέρα.
19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
ἄρα οὖν οὐκέτι ἐστὲ ξένοι καὶ πάροικοι, ἀλλὰ ἐστὲ συμπολῖται τῶν ἁγίων καὶ οἰκεῖοι τοῦ θεοῦ,
20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;
ἐποικοδομηθέντες ἐπὶ τῷ θεμελίῳ τῶν ἀποστόλων καὶ προφητῶν, ὄντος ἀκρογωνιαίου αὐτοῦ χριστοῦ Ἰησοῦ,
21 en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;
ἐν ᾧ πᾶσα οἰκοδομὴ συναρμο λογουμένη αὔξει εἰς ναὸν ἅγιον ἐν κυρίῳ,
22 en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.
ἐν ᾧ καὶ ὑμεῖς συνοικοδομεῖσθε εἰς κατοικητήριον τοῦ θεοῦ ἐν πνεύματι.