< Predikanto 10 >

1 Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.
Muscæ morientes perdunt suavitatem unguenti. Pretiosior est sapientia et gloria, parva et ad tempus stultitia.
2 La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra.
Cor sapientis in dextera ejus, et cor stulti in sinistra illius.
3 Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo.
Sed et in via stultus ambulans, cum ipse insipiens sit, omnes stultos æstimat.
4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn.
Si spiritus potestatem habentis ascenderit super te, locum tuum ne demiseris, quia curatio faciet cessare peccata maxima.
5 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto:
Est malum quod vidi sub sole, quasi per errorem egrediens a facie principis:
6 senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte.
positum stultum in dignitate sublimi, et divites sedere deorsum.
7 Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
Vidi servos in equis, et principes ambulantes super terram quasi servos.
8 Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
Qui fodit foveam incidet in eam, et qui dissipat sepem mordebit eum coluber.
9 Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi.
Qui transfert lapides affligetur in eis, et qui scindit ligna vulnerabitur ab eis.
10 Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe.
Si retusum fuerit ferrum, et hoc non ut prius, sed hebetatum fuerit, multo labore exacuetur, et post industriam sequetur sapientia.
11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
Si mordeat serpens in silentio, nihil eo minus habet qui occulte detrahit.
12 Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
Verba oris sapientis gratia, et labia insipientis præcipitabunt eum;
13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
initium verborum ejus stultitia, et novissimum oris illius error pessimus.
14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
Stultus verba multiplicat. Ignorat homo quid ante se fuerit; et quid post se futurum sit, quis ei poterit indicare?
15 Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
Labor stultorum affliget eos, qui nesciunt in urbem pergere.
16 Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
Væ tibi, terra, cujus rex puer est, et cujus principes mane comedunt.
17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
Beata terra cujus rex nobilis est, et cujus principes vescuntur in tempore suo, ad reficiendum, et non ad luxuriam.
18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
In pigritiis humiliabitur contignatio, et in infirmitate manuum perstillabit domus.
19 Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.
In risum faciunt panem et vinum ut epulentur viventes; et pecuniæ obediunt omnia.
20 Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.
In cogitatione tua regi ne detrahas, et in secreto cubiculi tui ne maledixeris diviti: quia et aves cæli portabunt vocem tuam, et qui habet pennas annuntiabit sententiam.

< Predikanto 10 >