< Readmono 9 >

1 Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,
¡Escucha, Israel! Hoy cruzas el Jordán para entrar a desposeer naciones más grandes y fuertes que tú, ciudades grandes y amuralladas hasta el cielo,
2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi aŭdis: Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak?
a un pueblo grande y alto, hijos de los anaceos, de quienes sabes y oíste decir: ¿Quién se enfrentará a los hijos de Anac?
3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
Por tanto, entiende hoy que Yavé tu ʼElohim es el que pasa delante de ti como Fuego Consumidor. Él los destruirá y los someterá delante de ti para que tú los eches y los extermines rápidamente, como dijo Yavé.
4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.
Cuando Yavé tu ʼElohim los eche de tu presencia, no pienses en tu corazón: Por mi justicia me trajo Yavé a esta tierra, pues por la perversidad de estas naciones Yavé las echa de delante de ti.
5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
No por tu justicia ni por la rectitud de tu corazón entras a poseer la tierra de ellos, sino por la perversidad de estas naciones Yavé tu ʼElohim las echa de delante de ti, y para confirmar la Palabra que Yavé juró a tus antepasados: a Abraham, Isaac y Jacob.
6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
Entiende, pues, que no por tu justicia Yavé tu ʼElohim te da esta buena tierra para que la heredes, pues eres un pueblo indómito.
7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.
Recuerda. No olvides que provocaste a ira a Yavé tu ʼElohim en el desierto. Desde el día cuando saliste de la tierra de Egipto hasta cuando entraste en este lugar, fueron rebeldes contra Yavé.
8 Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
En Horeb provocaron a ira a Yavé de manera que se airó contra ustedes para destruirlos.
9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis:
Cuando subí a la Montaña a recibir las tablas de piedra, las tablas del Pacto que Yavé estableció con ustedes, permanecí en la Montaña 40 días y 40 noches sin comer pan ni beber agua.
10 tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.
Yavé me dio las dos tablas de piedra escritas con el dedo de ʼElohim, y sobre ellas estaban todas las Palabras que Yavé les dio en la Montaña, desde en medio del fuego, el día de la asamblea.
11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.
Al final de los 40 días y 40 noches Yavé me dio las dos tablas de piedra, las tablas del Pacto.
12 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili: ili faris al si fanditan idolon.
Yavé me dijo: Levántate, baja pronto de aquí, porque tu pueblo que sacaste de Egipto se depravó. Pronto se desviaron del camino que les ordené e hicieron una imagen de fundición.
13 Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka;
Luego Yavé me habló: Miré a este pueblo, y ciertamente es un pueblo indómito.
14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.
¡Deja que los destruya y borre su nombre de debajo del cielo. Haré de ti una nación más fuerte y grande que ellos!
15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.
Di vuelta y bajé de la Montaña que ardía en fuego, con las tablas del Pacto en mis manos.
16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;
Miré, y ciertamente pecaron contra Yavé su ʼElohim. Se hicieron un becerro de fundición. ¡Pronto se apartaron del camino que Yavé les ordenó!
17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj.
Entonces tomé las dos tablas, las lancé con mis dos manos y las quebré delante de ustedes.
18 Kaj mi ĵetis min antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;
Luego caí postrado ante Yavé 40 días y 40 noches como la primera vez, sin comer pan ni beber agua, a causa del gran pecado que cometieron al hacer lo malo ante Yavé y provocarlo a ira,
19 ĉar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon.
porque tuve temor a causa de la ira y el furor por los cuales Yavé estaba tan enojado contra ustedes para destruirlos. Pero Yavé me escuchó también aquella vez.
20 Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo.
También Yavé se airó contra Aarón grandemente para destruirlo. Hablé con Yavé con respecto a Aarón en aquel tiempo.
21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.
Luego tomé el objeto de su pecado, el becerro que formaron, y lo quemé en el fuego. Lo desmenucé, lo molí muy bien hasta dejarlo fino como polvo y eché su polvo en el arroyo que descendía de la Montaña.
22 Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.
También en Taberá, en Masa y en Kibrot-atava siguieron la provocación a ira a Yavé.
23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante: Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon.
Cuando Yavé los envió desde Cades Barnea y les dijo: Suban y posean la tierra que les dí, se rebelaron contra la Palabra de Yavé su ʼElohim, y no le creyeron ni escucharon su voz.
24 Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
¡Han sido rebeldes a Yavé desde el día cuando los conocí!
25 Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin.
Caí postrado ante Yavé los 40 días y las 40 noches. Caí postrado porque Yavé dijo que los iba a destruir,
26 Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.
y hablé con Yavé: ¡Oh ʼAdonay Yavé! No destruyas a tu pueblo, tu heredad que rescataste con tu grandeza, a quienes sacaste de Egipto con mano fuerte.
27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn;
Acuérdate de tus esclavos, de Abraham, Isaac y Jacob. No mires la dureza de este pueblo, ni su perversidad, ni su pecado,
28 por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
no sea que los de la tierra de donde nos sacaste digan: Por cuanto Yavé no pudo introducirlos en la tierra que les prometió, o porque los aborrecía, los sacó para hacerlos morir en el desierto.
29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
Pues ellos son tu pueblo y tu heredad que sacaste con tu gran poder y con tu brazo extendido.

< Readmono 9 >