< Readmono 31 >
1 Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
梅瑟又繼續用以下的話向全以色列人說:「
2 Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
我今天已經一百二十歲,再不能出入;而且上主曾對我說:『你不能過這約但河。』
3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
上主你的天主親自要領你過去,親自要由你面前將這些民族消滅,使你佔領他們的土地;按上主所許過的,若蘇厄將領你們過去。
4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
上主對待那些民族,必像以前對待阿摩黎人王息紅和敖格,以及他們的國一樣,將他們完全消滅。
5 Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
上主必將他們交於你們,你們應依照我吩咐你們的一切命令,對待他們。
6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
你們應勇敢堅決,不要害怕,在他們面前也不要畏懼,因為上主你的天主親自與你同行,決不拋棄你,也決不離開你。」
7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
然後梅瑟召若蘇厄來,當著全以色列的面對他說:「你要勇敢堅決,因為你應領這人民,進入上主向他們祖先誓許要賜予他們的土地;你應將那地分給他們作為基業。
8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
上主必親自領導你,與你同在,決不拋棄你,也決不離開你;你不要害怕,也不要膽怯。」
9 Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
梅瑟寫好這法律,交給抬上主約櫃的肋未子孫司祭,和以色列所有的長老;
10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj,
然後梅瑟吩咐他們說:「每逢七年,即在豁免年間的帳棚節期內,
11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj.
當全以色列人來到上主你的天主所選的地方朝拜上主時,你應在全以色列人前,大聲宣讀這法律。
12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
你應召集人民,男女幼小,和你城鎮中的外方人,叫他們都聽到,好學習敬畏上主你們的天主,謹守遵行這法律上的一切話。
13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
尚不認識這法律的子女,也應叫他們聽到,好使他們在你們渡過約但河去佔領的土地上生活的時候,日日學習敬畏上主你們的天主。」
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno.
上主對梅瑟說:「看,你的死期已近,你召若蘇厄來,你們一起站在會幕那裏,我好吩咐他。」梅瑟於是和若蘇厄前去,一起站在會幕那裏。
15 Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.
上主出現在會幕上,在雲柱中,這雲柱停在會幕門口上面。
16 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.
上主對梅瑟說:「看,你快與你的祖先同眠;這人民要起來,在要去的地方內,同異邦之神行淫,而離棄我,破壞我與他們所訂立的盟約。
17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?
那時,我必要對他們大發忿怒,拋棄他們,掩面不顧他們,讓他們被人吞併,使他們遭遇許多災禍和艱難;到那日他們必說:『我遭遇了這些災禍,豈不是因為我的天主已不在我中間了麼﹖』
18 Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
因了他們歸向其他的神所作的一切邪惡,那天我必掩面不顧他們。
19 Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
所以,現在你應寫下這篇詩歌,教給以色列子民的證據。
20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
因我領他們進了我對他們的祖先所誓許的流奶流蜜的土地,他們吃飽了,吃肥了,卻歸向了其他的神,事奉他們,而蔑視我,破壞我的盟約。
21 Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.
當他們遭遇到許多災禍和艱難時,這詩歌就成為反對他們的證據,因為這詩歌總不會由他們後裔的口中失傳。的確,在我領他們進入我誓許的地方以前,我早已知道他們今天所懷的企圖。」
22 Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj.
梅瑟遂在那一天寫下了這篇詩歌,教給了以色列子民。
23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
此後,上主吩咐農的兒子若蘇厄說:「你要勇敢堅決,因為你要領以色列子民進入我給他們誓許的土地,我必與你同在。」
24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron,
梅瑟將這法律的話在書上寫完以後,
25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
便吩咐抬上主約櫃的肋未人說:「
26 Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi;
你們將這法律書拿去,放在上主你們天主的約櫃旁,留在那裏作為反對你的證據。
27 ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?
因為我知道你是如何頑固執拗。看,我還同你們生活在一起的今天,你們就這樣反抗了上主;何況在我死後!
28 Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.
你們給我將你們支派所有的長老和官員召來,我要將這些話說給他們聽,指著天地對他們作證。
29 Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
因為我知道在我死後,你們必定完全敗壞,離棄我吩咐你們的道;最後,你們必要遭受災禍,因為作了上主視為邪惡的事,以你們的作為,使他發怒。」
30 Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:
梅瑟遂在以色列全體會眾前,由頭至尾,大聲朗誦了這篇詩歌的話。