< Readmono 3 >

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
Afei, yɛde yɛn ani kyerɛɛ Basan kwan so. Basanhene Og ne nʼasrafo nyinaa fi behyiaa yɛn wɔ Edrei ne yɛn koe.
2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
Nanso Awurade ka kyerɛɛ me se, “Nsuro no, efisɛ mede ɔno ne nʼakofo ne nʼasase nyinaa ahyɛ wo nsa. Sɛnea woyɛɛ Amorihene Sihon a odii ade wɔ Hesbon dii no, yɛ no saa ara.”
3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
Enti Awurade, yɛn Nyankopɔn, san de Basanhene Og ne nʼakofo nyinaa hyɛɛ yɛn nsa. Yɛbɔɔ wɔn gui a anka wɔn mu baako koraa.
4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana.
Saa bere no, yɛfaa ne nkuropɔn nyinaa. Nkuropɔn aduosia no mu baako koraa nni hɔ a yɛannye amfi wɔn nsam. Argob mantam a ɛyɛ Og ahemman wɔ Basan nyinaa.
5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
Na wɔato afasu atenten afa saa nkuropɔn yi nyinaa ho de nnade apon atoto ano. Saa bere koro no ara mu, yɛfaa nkuraa a na wɔntoo afasu mfaa ho no bebree.
6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
Yɛsɛee Basan kuropɔn no pasaa sɛnea yɛsɛee Hesbonhene Sihon no. Yɛsɛee nkurow no ne mu mmarima, mmea ne mmofra nyinaa pasapasa.
7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon.
Nanso nkuropɔn no mu nyɛmmoa ne asade ahorow no de, yɛsoa kɔe.
8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
Saa bere no, yɛfaa Amorifo ahemfo baanu no nsase a na ɛdeda Asubɔnten Yordan apuei fam no nyinaa; nsase a efi Arnon subon mu de kosi bepɔw Hermon so nyinaa.
9 la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir),
Sidonfo frɛ no Hermon Sirion na Amorifo frɛ no Senir.
10 ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana.
Yɛfaa nkuropɔn a ɛwɔ bepɔw no atifi no nyinaa so a Gilead ne Basan ka ho de kosi nkurow a ɛwɔ Saleka ne Edrei a na ɛyɛ Og ahemman wɔ Basan no nso ka ho bi.
11 Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.)
Abran no de, Basanhene Og nko na na waka. Ne dade mpa tenten boro anammɔn dumiɛnsa na ne trɛw yɛ anammɔn asia. Ɛda so wɔ Amonfo kuropɔn Raba mu mprempren ara.
12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
Nsase a yɛfaa no saa bere no, mede ne fa a ɛda fi Aroer Arnon subon mu ne ɔman a ɛda Gilead bepɔw no fa ne ne nkurow no maa Rubenfo ne Gadfo.
13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj.
Afei, mede asase no nkae a ɛyɛ Gilead ne Basan nyinaa a na anka ɛyɛ Og ahemman no maa Manase abusua fa no. Na wɔfrɛ Argob mantam a ɛwɔ Basan no nyinaa se Abran asase.
14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.)
Manase aseni bi a wɔfrɛ no Yair faa Argob mantam no nyinaa de kosii Gesurfo ne Maakatfo hye so. Ɔde ne din too asase no frɛɛ hɔ Hawot-Yair de besi nnɛ.
15 Kaj al Maĥir mi donis Gileadon.
Mede Gilead maa Makir,
16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
Rubenfo ne Gadfo no, memaa wɔn asase bi a efi Gilead fa bi, kosi Arnon subon ho, de kosii Asubɔnten Yabok a ɛyɛ Amonfo hye no so.
17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.
Atɔe hye no fi Asubɔnten Yordan a ɛda Araba a efi Kineret kosi Araba Po (a ɛne Nkyene Po no) wɔ Pisga bepɔw no ase.
18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
Na mehyɛɛ mo saa bere no se, “Awurade, mo Nyankopɔn, de asase yi ama mo sɛ momfa. Nanso mo mmarima akofo nyinaa nhyɛ akode nni mo nuanom Israelfo no anim ntwa Yordan.
19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
Mo yerenom, mo mma ne mo nyɛmmoa bebrebe a minim sɛ mowɔ no de, mubetumi agyaw wɔ nkurow a mede ama mo no so.
20 ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi.
Sɛ Awurade bɔ Israelfo a wɔaka no ho ban na wɔtena asase a Awurade de rema wɔn wɔ Asubɔnten Yordan agya no so a, ansa na mo mu biara betumi asan akɔ asase a mede ama mo no so.”
21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos.
Saa bere no, meka kyerɛɛ Yosua se, “Wode wʼani ahu nea Awurade, wo Nyankopɔn, ayɛ saa ahemfo baanu yi nyinaa. Saa ara na ɔbɛyɛ ahemman a ɛwɔ faako a morekɔ no nso.
22 Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
Nsuro wɔn, na Awurade, wo Nyankopɔn, bɛko ama wo.”
23 Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
Saa bere no, mesrɛɛ Awurade se,
24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
“Otumfo Awurade, woafi ase reda wo kɛseyɛ ne wo nsa a ɛyɛ den no adi akyerɛ wʼakoa. Na onyame bɛn na ɔwɔ ɔsoro anaa asase so a obetumi ayɛ mmaninne te sɛ wo?
25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
Mesrɛ wo, ma mintwa Yordan nkɔhwɛ asase pa a ɛda hɔ no, Lebanon mmepɔw asase fɛfɛ no.”
26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
Nanso esiane mo nti, Awurade bo fuw me. Na wantie me. Na Awurade ka kyerɛɛ me se, “Nka saa asɛm yi ho hwee bio nkyerɛ me.
27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
Foro kɔ Pisga na hwɛ atɔe, atifi, anafo ne apuei. Esiane sɛ, worentwa Yordan no nti, wʼankasa fa wʼani hwɛ asase no.
28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
Nanso soma Yosua, hyɛ no nkuran na hyɛ no den, efisɛ ɔno na obedi saa nnipa yi anim atwa na wama wɔadi asase a wʼani tua yi.”
29 Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.
Ɛno nti, yɛtenaa subon a ɛbɛn Bet-Peor no mu.

< Readmono 3 >