< Readmono 22 >
1 Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aŭ lia ŝafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
你如果看見你兄弟的牛羊迷了路,你不可不顧,應牽回交給你的兄弟。
2 Se via frato ne estas proksime de vi aŭ se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu ĉe vi, ĝis via frato ilin serĉos, kaj tiam redonu ilin al li.
如果你的兄弟離你遠,或者你不認識他,你該牽到你家中,留在你處,直到你的兄弟來尋找,你就還給他。
3 Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun ĉia perditaĵo de via frato, kun ĉio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos: vi ne devas forturni vin.
對他的驢你應這樣做,對他的衣服也應這樣做;對你兄弟所失,而由你找到的一切物件,都應這樣做;決不可不管不顧。
4 Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aŭ lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.
你若看見你兄弟的驢牛在路上跌到了,你不可不顧,務要幫助他將驢牛扶起。
5 Ne devas esti apartenaĵo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion.
女人不可穿男人的服裝,男人亦不可穿女人的衣服;上主你的天主厭惡做這種事的人。
6 Se vi trovos neston de birdo antaŭ vi sur la vojo, sur iu arbo aŭ sur la tero, kun birdidoj aŭ kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aŭ sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj;
你在路上,如果發現樹上或地上有鳥窩,裏面有雛或有蛋,母鳥在伏雛或孵卵,你不可連母鳥帶幼雛一併拿去;
7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
應讓母鳥飛去,只拿去幼雛:好使你獲得幸福,而享長壽。
8 Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon ĉirkaŭ via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de ĝi.
當你建築新屋時,應在屋頂上做上欄杆,免得有人由上跌下,而使流血的罪歸於你家。
9 Ne prisemu vian vinberĝardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbeniĝu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinberĝardeno.
在你的葡萄園內,不可撒上兩樣種子,免得你撒種子的收穫和葡萄園的出產,都成了禁物。
10 Ne plugu per bovo kaj azeno kune.
不可使牛驢一同耕作;
11 Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.
不可穿羊毛和麻混合織成的布料。
12 Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.
你所披的外衣,四邊應做上繸頭。
13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin,
若有人娶妻,與她結合後就憎惡她,
14 kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros: Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon:
捏造可恥的事,敗壞她的名譽說:「我娶了這個女人,當我與她結合時,我發現她不是處女。」
15 tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego;
那少女的父母應把少女的處女證,帶到城門,見本城長老。
16 kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj: Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin;
少女的父親應對長老說:「我將我的女兒嫁給這人為妻,他卻憎惡她,
17 kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante: Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo.
捏造可恥的事說:我發現你的女兒不是個處女。然而,請看我女兒的處女證! 」然後就將被單舖在本城的長老前。
18 Tiam la plejaĝuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin;
本城的長老應拿住這人,加以處罰,
19 kaj ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj ŝi restu lia edzino, li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
並罰他一百銀子,交給少女的父親,因為他壞了一個以色列處女的名譽,這少女仍是他的妻子,他一生不能休她。
20 Sed se tiu afero estos vera kaj ne troviĝos signoj de virgeco ĉe la junulino:
但這事若是真的,發現少女真不是處女,
21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de ŝia patro, kaj la loĝantoj de ŝia urbo priĵetu ŝin per ŝtonoj, ke ŝi mortu; ĉar ŝi faris malhonoraĵon en Izrael, malĉastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
就應將少女領到她父親家門口,本城的人應用石頭砸死她,因為她在以色列中做出了可恥的事,在她父家行了邪淫:這樣你由你中間剷除了這邪惡。
22 Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
若發現一人與一個有夫之婦同寢,與婦人同寢的男人和那婦人,二人都應處以死刑:這樣你由以色列中剷除了這邪惡。
23 Se juna virgulino estos fianĉigita kun viro, kaj iu renkontos ŝin en la urbo kaj kuŝos kun ŝi:
若一年輕處女已許配與人,有人在城中遇見她,而與她同寢;
24 tiam konduku ilin ambaŭ al la pordego de tiu urbo, kaj priĵetu ilin per ŝtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke ŝi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
你們應將他們二人領到當地城門口,用石頭砸死他們:那少女該死,因為她雖在城裏,卻沒有呼救;那男人該死,因為他強姦了人家的妻子:這樣你由你中間剷除了邪惡。
25 Sed se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron, kiu kuŝis kun ŝi;
但若有人在郊野遇見了一個許配與人的少女,強姦了她,與她同寢,只有這與她同寢的人該死,
26 sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, ĉar tiu afero estas tia, kiel se iu leviĝas kontraŭ sian proksimulon kaj mortigas lin;
對那少女,不可行刑,因為她並沒有犯死罪,因為這件事就如一個人狙擊自己的鄰人,將他殺死一樣;
27 li renkontis ja ŝin sur kampo, la fianĉigita junulino eble kriis, sed neniu ŝin savis.
因為那男人在郊野裏遇見了她,縱使許配與人的少女呼救,也沒有人來救她。
28 Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fianĉigitan kaj kaptos ŝin kaj kuŝos kun ŝi, kaj oni ilin trovos:
若有人遇見一個尚未許配與人的年輕處女,抓住她而與她同寢,並被人發見。
29 tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
這與她同寢的人應給少女的父親五十「協刻耳」銀子外,還該娶她為妻,因為他強姦了她,一生不能休她。
30 Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.
人不可娶父親的妻子,也不可揭開父親的衣襟。