< Readmono 21 >
1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:
Ka ngʼato onegi moyud ka oriere piny e pap kama Jehova Nyasaye ma Nyasachu miyou mondo ukaw kendo ok ongʼere malongʼo ngʼama onege,
2 tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito.
to jodongu gi jongʼad bura nodhi mondo opim gi tol chakre kama ringre ngʼatno nitie nyaka e mier machiegni kode.
3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;
Eka jodongo manie dala machiegni kod ringre ngʼatno nokaw nyaroya mapok otiyo, kata mapok otwe e jok,
4 kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;
kendo gilor kode e holo kama pok opur kata pidhoe cham, kochomo aora ma pi molie, kendo kanyo ema mondo giture ngʼute.
5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto);
Jodolo, ma yawuot joka Lawi nochungʼ nyime, nimar Jehova Nyasaye ma Nyasachu oseyierogi mondo gitine kendo mondo gichiw gweth e nying Jehova Nyasaye kendo mondo gingʼad buche mar larruok kod mag nek.
6 kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
Eka jodongo duto manie dala machiegni gi kama ringruokno nitie noluok lwetgi e nyaroyano ma ngʼute otur e holo,
7 kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;
kendo giniwach niya, “Lwetwa ne ok osechwero remoni kata wangʼwa ne ok oneno ka otimore.
8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
Yie iwinj pwodhruok ma jogi Israel ma isereso yaye Jehova Nyasaye kendo kik ikaw jogi kaka joketho mochwero remo maonge ketho.” Kamano ginipwodhre kuom richo mar chwero remono.
9 Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo.
Mano e kaka ubiro golo kuomu tim marach mar chwero remo maonge ketho, nikech usetimo gima kare e wangʼ Jehova Nyasaye.
10 Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,
Ka udhi kedo gi wasigu kendo Jehova Nyasaye ma Nyasachu ochiwogi e lwetu ma umakogi ka wasumbini magu,
11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon:
kendo ka ineno dhako moro ma jaber e kind mon momaki, ma idwaro kendo to inyalo kawe obed chiegi.
12 tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn,
Kel dhakono e odi, bangʼe liel wiye kendo ingʼad kokene,
13 kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino.
bende igol lepe mane omakego. Bangʼ ka osedak e odi kuom dwe achiel koywago wuon gi min, eka idhi ire mondo ibed chwore kendo en bende obed chiegi.
14 Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin.
Ka ok imor kode, to iweye odhi kamoro amora ma ohero. Ok onego iuse kata kete jatichni, nimar isemiye wichkuot.
15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:
Ka ngʼato nigi mon ariyo, kendo ohero moro maloyo machielo mi giduto ginywolone yawuowi, to wuowi mokwong nywol en wuod dhako ma ok ohero,
16 tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito;
ka ondiko mwandune ne yawuote kik okaw ratiro mar wuowi makayo omi wuod dhako moherono.
17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
Nyaka one ni ochiwone wuowi maduongʼ ma wuod dhako ma ok oherocha pok nyadiriyo mar gige duto. Wuowino en e ranyisi mokwongo mar tekre wuon. Ratiro mar wuowi makayo en mare.
18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin:
Ka ngʼato nigi wuowi ma jendeke ma ok winj wuon kod min kendo ok owinjgi ka okume,
19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko;
wuon gi min nyaka kawe mitere ir jodongo e ranga dalagi.
20 kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo: Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo.
Giniwach ne jodongo niya, “Wuodwani wiye tek kendo ja-jendeke, ok owinjwa, en janjore kendo jakongʼo.”
21 Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos.
Eka ji duto modak e gwengʼno nogoye gi kite motho. Nyaka ugol tim marachni e dieru kendo jo-Israel duto kowinjo wachno nobed maluor.
22 Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:
Ka ngʼato motimo tim mamono onegi mi ringre ongʼaw e yien,
23 tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
to kik uwe ringre dongʼ koliero ma piny ru. Une ni uike mana chiengʼno nikech ngʼato angʼata ma olier e yath en ngʼama Nyasaye okwongʼo. Kik udwany piny ma Jehova Nyasaye ma Nyasachu miyou kaka girkeni.