< Readmono 2 >

1 Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la monton Seir dum longa tempo.
Poi tornammo indietro e partimmo per il deserto in direzione del mar Rosso, come l’Eterno m’avea detto, e girammo attorno al monte Seir per lungo tempo.
2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:
E l’Eterno mi parlò dicendo:
3 Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden;
“Avete girato abbastanza attorno a questo monte; volgetevi verso settentrione.
4 kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
E da’ quest’ordine al popolo: Voi state per passare i confini de’ figliuoli d’Esaù, vostri fratelli, che dimorano in Seir; ed essi avranno paura di voi; state quindi bene in guardia;
5 Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi donis, kiel heredaĵon, la monton Seir.
non movete lor guerra, poiché del loro paese io non vi darò neppur quanto ne può calcare un piede; giacché ho dato il monte di Seir a Esaù, come sua proprietà.
6 Manĝaĵon aĉetu de ili pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj trinku;
Comprerete da loro a danaro contante le vettovaglie che mangerete, e comprerete pure da loro con tanto danaro l’acqua che berrete.
7 ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
Poiché l’Eterno, il tuo Dio, ti ha benedetto in tutta l’opera delle tue mani, t’ha seguito nel tuo viaggio attraverso questo gran deserto; l’Eterno, il tuo Dio, è stato teco durante questi quarant’anni, e non t’è mancato nulla”.
8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab.
Così passammo, lasciando a distanza i figliuoli di Esaù, nostri fratelli, che abitano in Seir, ed evitando la via della pianura, come pure Elath ed Etsion-Gheber. Poi ci voltammo, e c’incamminammo verso il deserto di Moab.
9 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedaĵon.
E l’Eterno mi disse: “Non attaccare Moab e non gli muover guerra, poiché io non ti darò nulla da possedere nel suo paese, giacché ho dato Ar ai figliuoli di Lot, come loro proprietà.
10 La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
(Prima vi abitavano gli Emim: popolo grande, numeroso, alto di statura come gli Anakim.
11 Ankaŭ ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
Erano anch’essi tenuti in conto di Refaim, come gli Anakim; ma i Moabiti li chiamavano Emim.
12 Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.)
Anche Seir era prima abitata dagli Horei; ma i figliuoli di Esaù li cacciarono, li distrussero e si stabilirono in luogo loro, come ha fatto Israele nel paese che possiede e che l’Eterno gli ha dato).
13 Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
Ora levatevi, e passate il torrente di Zered”. E noi passammo il torrente di Zered.
14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
Or il tempo che durarono le nostre marce, da Kades-Barnea al passaggio del torrente di Zered, fu di trentotto anni, finché tutta quella generazione degli uomini di guerra scomparve interamente dal campo, come l’Eterno l’avea loro giurato.
15 Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.
E infatti la mano dell’Eterno fu contro a loro per sterminarli dal campo, finché fossero del tutto scomparsi.
16 Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo,
E quando la morte ebbe finito di consumare tutti quegli uomini di guerra,
17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
l’Eterno mi parlò dicendo:
18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
“Oggi tu stai per passare i confini di Moab, ad Ar, e ti avvicinerai ai figliuoli di Ammon.
19 kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon.
Non li attaccare e non muover loro guerra, perché io non ti darò nulla da possedere nel paese de’ figliuoli di Ammon, giacché l’ho dato ai figliuoli di Lot, come loro proprietà.
20 Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
(Anche questo paese era reputato paese di Refaim: prima vi abitavano dei Refaim, e gli Ammoniti li chiamavano Zamzummim:
21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur ilia loko;
popolo grande, numeroso, alto di statura come gli Anakim; ma l’Eterno li distrusse davanti agli Ammoniti, che li cacciarono e si stabilirono nel luogo loro.
22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago.
Così l’Eterno avea fatto per i figliuoli d’Esaù che abitano in Seir, quando distrusse gli Horei davanti a loro; essi li cacciarono e si stabilirono nel luogo loro, e vi son rimasti fino al dì d’oggi.
23 Kaj la Avidojn, kiuj loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.)
E anche gli Avvei, che dimoravano in villaggi fino a Gaza, furon distrutti dai Caftorei, usciti da Caftor, i quali si stabilirono nel luogo loro).
24 Leviĝu, elmoviĝu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li.
Levatevi, partite, e passate la valle dell’Arnon; ecco, io do in tuo potere Sihon, l’Amoreo, re di Heshbon, e il suo paese; comincia a prenderne possesso, e muovigli guerra.
25 De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.
Oggi comincerò a ispirare paura e terrore di te ai popoli che sono sotto il cielo intero, sì che, all’udire la tua fama, tremeranno e saranno presi d’angoscia dinanzi a te”.
26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante:
Allora mandai ambasciatori dal deserto di Kedemoth a Sihon, re di Heshbon, con parole di pace, e gli feci dire:
27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos dekstren nek maldekstren;
“Lasciami passare per il tuo paese; io camminerò per la strada maestra, senza volgermi né a destra né a sinistra.
28 manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos —
Tu mi venderai a danaro contante le vettovaglie che mangerò, e mi darai per danaro contante l’acqua che berrò; permettimi semplicemente il transito
29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
(come m’han fatto i figliuoli d’Esaù che abitano in Seir e i Moabiti che abitano in Ar), finché io abbia passato il Giordano per entrare nel paese che l’Eterno, il nostro Dio, ci dà”.
30 Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
Ma Sihon, re di Heshbon, non ci volle lasciar passare per il suo paese, perché l’Eterno, il tuo Dio, gli aveva indurato lo spirito e reso ostinato il cuore, per dartelo nelle mani, come difatti oggi si vede.
31 Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
E l’Eterno mi disse: “Vedi, ho principiato a dare in tuo potere Sihon e il suo paese; comincia la conquista, impadronendoti dei suo paese”.
32 Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
Allora Sihon uscì contro a noi con tutta la sua gente, per darci battaglia a Iahats.
33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
E l’Eterno, l’Iddio nostro, ce lo diè nelle mani, e noi ponemmo in rotta lui, i suoi figliuoli e tutta la sua gente.
34 Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
E in quel tempo prendemmo tutte le sue città e votammo allo sterminio ogni città, uomini, donne, bambini; non vi lasciammo anima viva.
35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris.
Ma riserbammo come nostra preda il bestiame e le spoglie delle città che avevamo prese.
36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
Da Aroer, che è sull’orlo della valle dell’Arnon e dalla città che è nella valle, fino a Galaad, non ci fu città che fosse troppo forte per noi: l’Eterno, l’Iddio nostro, le diè tutte in nostro potere.
37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.
Ma non ti avvicinasti al paese de’ figliuoli di Ammon, ad alcun posto toccato dal torrente di Iabbok, alle città del paese montuoso, a tutti i luoghi che l’Eterno, il nostro Dio, ci avea proibito d’attaccare.

< Readmono 2 >