< Readmono 19 >
1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
Lapho iNkosi uNkulunkulu wakho isiqumile izizwe, olizwe lazo iNkosi uNkulunkulu wakho ekunike lona, osusidla ilifa lazo, osuhlala emizini yazo lezindlini zazo,
2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
imizi emithathu uzazehlukanisela yona phakathi kwelizwe iNkosi uNkulunkulu wakho ekunika lona ukudla ilifa lalo.
3 Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto.
Uzazilungisela indlela, wehlukanise umngcele welizwe lakho iNkosi uNkulunkulu wakho ekunika lona ukudla ilifa lalo, ube lezigaba ezintathu, ukuze wonke umbulali abalekele khona.
4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe;
Lalolu ludaba lombulali ongabalekela khona ukuze aphile: Lowo otshaya umakhelwane wakhe kungeyisikho ngabomo, obengamzondi mandulo,
5 aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;
njengongena egangeni lomakhelwane wakhe ukuyagamula izihlahla, lesandla sakhe sitshaya ngehloka ukugamula isihlahla, lensimbi ikhumuke emphinini, imtshaye umakhelwane wakhe aze afe, yena uzabalekela komunye waleyomizi ukuze aphile.
6 por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe.
Hlezi umphindiseli wegazi axotshane lombulali, inhliziyo yakhe isatshisa, amfice ngoba indlela inde, amtshaye ambulale, lanxa bekungelasigwebo sokufa kuye, ngoba ebengamzondi mandulo.
7 Tial mi ordonas al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi.
Ngalokhu ngiyalilaya ngisithi: Uzazehlukanisela imizi emithathu.
8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
Uba-ke iNkosi uNkulunkulu wakho iqhelisa umngcele wakho, njengokufunga kwayo kuboyihlo, ikunika ilizwe lonke eyakhuluma ngalo ukubanika oyihlo,
9 se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo: tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri;
uba ugcina yonke limithetho ukuyenza engikulaya yona lamuhla, ukuthanda iNkosi uNkulunkulu wakho, lokuhamba endleleni zayo izinsuku zonke, khona uzazengezelelela eminye imizi emithathu ngaphandle kwaleyo emithathu.
10 por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.
Ukuze kungachithwa igazi elingelacala phakathi kwelizwe lakho iNkosi uNkulunkulu wakho ekunika lona ukuba yilifa, ube lecala legazi phezu kwakho.
11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
Kodwa uba umuntu elenzondo kumakhelwane wakhe, amcathamele, amvukele, amtshaye okokufa aze afe, abalekele komunye walimizi,
12 tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu.
khona abadala bomuzi wakhe bazathumela bamthathe lapho, bamnikele esandleni somphindiseli wegazi ukuthi afe.
13 Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
Ilihlo lakho lingamhawukeli, kodwa uzakhupha igazi elingelacala koIsrayeli, ukuze kukulungele.
14 Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
Ungatshedisi isikhonkwane somngcele womakhelwane wakho abendulo abasibethelayo elifeni lakho, ozakudla ilifa lalo elizweni iNkosi uNkulunkulu wakho ekunika lona ukudla ilifa lalo.
15 Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
Umfakazi oyedwa kayikusukumela umuntu loba ngabuphi ububi loba ngasiphi isono, loba kusiphi isono one ngaso. Ngomlomo wabafakazi ababili kumbe ngomlomo wabafakazi abathathu udaba lungaqiniswa.
16 Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
Uba kusukuma umfakazi wamanga amelane lomuntu emfakazela ngokubi,
17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo;
khona abantu bobabili, abalokuxabana, bazakuma phambi kweNkosi, phambi kwabapristi labahluleli abazakuba bekhona ngalezonsuku.
18 kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
Labahluleli bazachwayisisa; khangela-ke umfakazi ngumfakazi wamanga, ufakaze amanga ngomfowabo,
19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
khona lizakwenza kuye lokho abehlose ukukwenza kumfowabo; ngalokhu uzakhupha ububi phakathi kwakho.
20 Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
Lalabo abaseleyo bazakuzwa, besabe, kusukela lapho bangabe besenza ububi obunjengalobu phakathi kwakho.
21 Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
Lelihlo lakho lingabi lesihawu; impilo ngempilo, ilihlo ngelihlo, izinyo ngezinyo, isandla ngesandla, unyawo ngonyawo.