< Readmono 13 >
1 Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon,
Cuando se levantare en medio de ti profeta o soñador de sueño, y te diere señal, o milagro,
2 kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
Y la señal, o milagro, que él te dijo, viniere, diciendo: Vamos en pos de dioses ajenos, que no conociste, y sirvámosles:
3 tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
No oirás las palabras del tal profeta, ni al tal soñador de sueño: porque Jehová vuestro Dios os tienta por saber si amáis a Jehová vuestro Dios con todo vuestro corazón, y con toda vuestra alma.
4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
En pos de Jehová vuestro Dios andaréis, y a él temeréis, y sus mandamientos guardaréis, y su voz oiréis, y a él serviréis, y a él os llegaréis.
5 Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
Y el tal profeta, o soñador de sueño, morirá porque habló rebelión contra Jehová vuestro Dios, que te sacó de tierra de Egipto, y te rescató de casa de siervos para echarte del camino, que Jehová tu Dios te mandó que anduvieses por él, y escombrarás el mal de en medio de ti.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
Cuando te incitare tu hermano, hijo de tu madre, o tu hijo, o tu hija, o la mujer de tu seno, o tu amigo que sea como tu alma, diciendo en secreto: Vamos, y sirvamos a dioses ajenos, que ni tú, ni tus padres conocistes,
7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia:
De los dioses de los pueblos que están en vuestros al derredores, cercanos a ti, o lejos de ti desde el un cabo de la tierra hasta el otro cabo de ella,
8 tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin,
No consentirás con él, ni lo oirás, ni tu ojo le perdonará, ni habrás compasión, ni lo encubrirás.
9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
Mas matando le matarás: tu mano será primero sobre él para matarle, y después la mano de todo el pueblo.
10 Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
Y apedrearle has con piedras, y morirá: por cuanto procuró echarte de Jehová tu Dios, que te sacó de tierra de Egipto, de casa de siervos;
11 Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
Para que todo Israel oiga, y tema, y no tornen a hacer cosa semejante a esta mala cosa en medio de ti.
12 Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras:
Cuando oyeres de alguna de tus ciudades, que Jehová tu Dios te da para que mores en ellas, que se dice:
13 Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
Hombres, hijos de impiedad, han salido de en medio de ti, que impelieron a los moradores de su ciudad, diciendo: Vamos y sirvamos a dioses ajenos, que vosotros no conocisteis;
14 kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi:
Tú inquirirás y buscarás, y preguntarás con diligencia: y si pareciere verdad, cosa cierta, que tal abominación se hizo en medio de ti;
15 tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo.
Hiriendo herirás a filo de espada los moradores de aquella ciudad, destruyéndola a filo de espada con todo lo que en ella hubiere y sus bestias:
16 Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
Y todo el despojo de ella juntarás en medio de su plaza, y quemarás a fuego la ciudad y todo su despojo, todo ello, a Jehová tu Dios: y será montón perpetuo: nunca más se edificará.
17 Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
Y no se pegará algo a tu mano del anatema; porque Jehová se aparte de la ira de su furor, y te dé mercedes, y haya misericordia de ti, y te multiplique, como lo juró a tus padres,
18 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
Cuando obedecieres a la voz de Jehová tu Dios guardando todos sus mandamientos que yo te mando hoy, para hacer lo que es recto en ojos de Jehová tu Dios.