< Readmono 10 >
1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.
Wakati ule Bwana aliniambia, “Chonga vibao viwili vya mawe kama vile vya kwanza uje kwangu juu mlimani. Pia utengeneze Sanduku la mbao.
2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antaŭaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.
Nitaandika juu ya vibao maneno yaliyokuwa katika vile vibao vya kwanza, ambavyo ulivivunja. Kisha utaviweka ndani ya Sanduku.”
3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.
Hivyo nikatengeneza Sanduku kwa mti wa mshita, nikachonga pia vibao vya mawe kama vile vya kwanza, kisha nikakwea mlimani nikiwa na vibao viwili mikononi mwangu.
4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antaŭe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.
Bwana akaandika juu ya hivi vibao kile alichokuwa amekiandika kabla, Amri Kumi alizokuwa amewatangazia juu mlimani, kutoka kwenye moto siku ile ya kusanyiko. Bwana akanikabidhi.
5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.
Kisha nikashuka kutoka mlimani na kuweka vibao ndani ya Sanduku nililokuwa nimelitengeneza, kama Bwana alivyoniagiza, navyo viko huko sasa.
6 Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar fariĝis pastro anstataŭ li.
(Waisraeli walisafiri kutoka visima vya Yaakani hadi Mosera. Huko Aroni alifariki na kuzikwa, naye Eleazari mwanawe akachukua nafasi yake kama kuhani.
7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu troviĝas torentoj da akvoj.
Kutoka pale, walisafiri hadi Gudgoda wakaendelea mpaka Yotbatha, nchi yenye vijito vya maji.
8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago.
Wakati huo Bwana aliteua kabila la Lawi kulibeba Sanduku la Agano la Bwana, kusimama mbele za Bwana ili kutoa huduma, na kutangaza baraka kwa Jina lake, kama wanavyofanya mpaka leo.
9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj: la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)
Hiyo ndiyo sababu ya Walawi kutokuwa na sehemu wala urithi miongoni mwa ndugu zao; Bwana ndiye urithi wao, kama Bwana Mungu wao alivyowaambia.)
10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antaŭa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin.
Basi nilikaa mlimani kwa siku arobaini usiku na mchana, kama nilivyofanya mara ya kwanza, pia Bwana alinisikiliza hata wakati huu. Haikuwa nia yake kuwaangamiza.
11 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, ekvojiru antaŭ la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
Bwana akaniambia, “Nenda, ukawaongoze watu katika njia yao ili kwamba waweze kuingia na kuimiliki nchi ile niliyowaapia baba zao kuwapa.”
12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
Na sasa, ee Israeli, Bwana Mungu wako anataka nini kwako ila kumcha Bwana Mungu wako, kwenda katika njia zake, kumpenda na kumtumikia Bwana Mungu wako kwa moyo wako wote na kwa roho yako yote,
13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi.
na kuyashika maagizo ya Bwana na amri zake ninazokupa leo kwa mafanikio yako mwenyewe?
14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
Mbingu, hata mbingu za juu sana, dunia na kila kitu kilichomo ndani yake, ni mali ya Bwana Mungu wako.
15 tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
Hata hivyo Bwana alikuwa na shauku na baba zako, akawapenda na akawachagua ninyi, wazao wao, kuliko mataifa yote, kama ilivyo leo.
16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
Kwa hiyo tahirini mioyo yenu, na msiwe na shingo ngumu tena.
17 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton,
Kwa kuwa Bwana Mungu wenu ni Mungu wa miungu na Bwana wa mabwana, Mungu mkuu, mwenye uweza na wa kutisha, ambaye hana upendeleo na hapokei rushwa.
18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
Huwapigania yatima na wajane, humpenda mgeni, akimpa chakula na mavazi.
19 Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
Nanyi wapendeni wageni, kwa kuwa ninyi wenyewe mlikuwa wageni huko Misri.
20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru.
Mche Bwana Mungu wako na umtumikie yeye. Shikamana naye kwa uthabiti na kuapa kwa jina lake.
21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj.
Yeye ni sifa yako; yeye ni Mungu wako, ambaye alikutendea yale maajabu makubwa na ya kutisha uliyoyaona kwa macho yako mwenyewe.
22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.
Baba zako walioshuka kwenda Misri jumla yao walikuwa sabini, na sasa Bwana Mungu wako amekufanya wengi kama nyota za angani.