< Daniel 8 >
1 En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
Il terzo anno del regno del re Baldassàr, io Daniele ebbi un'altra visione dopo quella che mi era apparsa prima.
2 Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
Quand'ebbi questa visione, mi trovavo nella cittadella di Susa, che è nella provincia dell'Elam, e mi sembrava, in visione, di essere presso il fiume Ulai.
3 Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
Alzai gli occhi e guardai; ecco un montone, in piedi, stava di fronte al fiume. Aveva due corna alte, ma un corno era più alto dell'altro, sebbene fosse spuntato dopo.
4 Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
Io vidi che quel montone cozzava verso l'occidente, il settentrione e il mezzogiorno e nessuna bestia gli poteva resistere, né alcuno era in grado di liberare dal suo potere: faceva quel che gli pareva e divenne grande.
5 Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
Io stavo attento ed ecco un capro venire da occidente, sulla terra, senza toccarne il suolo: aveva fra gli occhi un grosso corno.
6 Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
Si avvicinò al montone dalle due corna, che avevo visto in piedi di fronte al fiume, e gli si scagliò contro con tutta la forza.
7 kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
Dopo averlo assalito, lo vidi imbizzarrirsi e cozzare contro di lui e spezzargli le due corna, senza che il montone avesse la forza di resistergli; poi lo gettò a terra e lo calpestò e nessuno liberava il montone dal suo potere.
8 Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
Il capro divenne molto potente; ma quando fu diventato grande, quel suo gran corno si spezzò e al posto di quello sorsero altre quattro corna, verso i quattro venti del cielo.
9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
Da uno di quelli uscì un piccolo corno, che crebbe molto verso il mezzogiorno, l'oriente e verso la Palestina:
10 Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
s'innalzò fin contro la milizia celeste e gettò a terra una parte di quella schiera e delle stelle e le calpestò.
11 Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
S'innalzò fino al capo della milizia e gli tolse il sacrificio quotidiano e fu profanata la santa dimora.
12 Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
In luogo del sacrificio quotidiano fu posto il peccato e fu gettata a terra la verità; ciò esso fece e vi riuscì.
13 Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
Udii un santo parlare e un altro santo dire a quello che parlava: «Fino a quando durerà questa visione: il sacrificio quotidiano abolito, la desolazione dell'iniquità, il santuario e la milizia calpestati?».
14 Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
Gli rispose: «Fino a duemilatrecento sere e mattine: poi il santuario sarà rivendicato».
15 Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
Mentre io, Daniele, consideravo la visione e cercavo di comprenderla, ecco davanti a me uno in piedi, dall'aspetto d'uomo;
16 Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
intesi la voce di un uomo, in mezzo all'Ulai, che gridava e diceva: «Gabriele, spiega a lui la visione».
17 Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
Egli venne dove io ero e quando giunse, io ebbi paura e caddi con la faccia a terra. Egli mi disse: «Figlio dell'uomo, comprendi bene, questa visione riguarda il tempo della fine».
18 Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
Mentre egli parlava con me, caddi svenuto con la faccia a terra; ma egli mi toccò e mi fece alzare.
19 Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
Egli disse: «Ecco io ti rivelo ciò che avverrà al termine dell'ira, perché la visione riguarda il tempo della fine.
20 La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
Il montone con due corna, che tu hai visto, significa il re di Media e di Persia;
21 kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
il capro è il re della Grecia; il gran corno, che era in mezzo ai suoi occhi, è il primo re.
22 ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
Che quello sia stato spezzato e quattro ne siano sorti al posto di uno, significa che quattro regni sorgeranno dalla medesima nazione, ma non con la medesima potenza di lui.
23 En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
Alla fine del loro regno, quando l'empietà avrà raggiunto il colmo, sorgerà un re audace, sfacciato e intrigante.
24 Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
La sua potenza si rafforzerà, ma non per potenza propria; causerà inaudite rovine, avrà successo nelle imprese, distruggerà i potenti e il popolo dei santi.
25 Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
Per la sua astuzia, la frode prospererà nelle sue mani, si insuperbirà in cuor suo e con inganno farà perire molti: insorgerà contro il principe dei prìncipi, ma verrà spezzato senza intervento di mano d'uomo.
26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
La visione di sere e mattine, che è stata spiegata, è vera. Ora tu tieni segreta la visione, perché riguarda cose che avverranno fra molti giorni».
27 Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.
Io, Daniele, rimasi sfinito e mi sentii male per vari giorni: poi mi alzai e sbrigai gli affari del re: ma ero stupefatto della visione perché non la potevo comprendere.