< Daniel 7 >

1 En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
巴比倫王貝爾沙匝元年,達尼爾睡在床上,作了一夢,在腦海裏見了一些異象;他遂寫下那夢,記述了這事的始末。
2 Daniel komencis sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro.
達尼爾說道:我夜間見了一個異象:看見天上忽然起了四股巨風,震盪了大海,
3 Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
遂有四種巨獸從海中出來,各有不同的形狀:
4 La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.
第一個相似獅子,具有鷹的翅膀;我觀看,直至看見牠的翅膀被拔去,由地上被舉起來,兩腳直立像一個人,且給了牠一顆人心。
5 Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
又看見另一個獸,就是第二個,相似熊,半身側立,口內牙齒間銜著三根肋骨;有人吩咐牠說:「起來,大量吞食肉罷! 」
6 Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al ĝi.
後來我又觀看,看見另有一獸,相似豹子,有四個頭,背上有四隻鳥的翅膀,且賜給了牠統治權。
7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn.
此後,我在夜間的神視中觀看,看見第四個獸,非常可怕,極其兇猛,有巨大的鐵牙,吞噬咬碎,又把剩餘的用腳踐踏;牠與以前各獸不同,尚有十隻角。
8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
我定睛注視這些角時,看見在那些角中又生出另一隻小角,在這小角前面,以前的角中有三隻角竟被連根拔除;看,小角上還有眼睛,相似人的眼睛,有一個誇大的口。
9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
我觀望直到安置了寶座,上面坐著一位萬古常存者,他的衣服潔白如雪,他的頭髮潔白如羊毛,他的寶座好似火燄,寶座的輪子如同烈火。
10 Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
一道火河湧出,從他面前流下,有千萬服事他的,有億兆侍立在他面前的,審判者已坐堂,案卷已展開。
11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita en fajron, por forbruli.
那時,我因那隻角說出大話而注意觀望,一直觀望到那獸被殺,牠的屍體被撕毀,被投入火內。
12 Ankaŭ de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo.
至於其餘的獸,他們的統治權被剝奪;至於牠們的壽命,也被注定直到某一個時候和期限。
13 Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
我仍在夜間的神視中觀望;看見一位相似人子者,乘著天上的雲彩而來,走向萬古常存者,遂即被引到他面前。
14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.
他便賜給似人子者統治權、尊榮和國度,各民族、各邦國及各異語人民都要侍奉他;他的王權是永遠的王權,永存不替,他的國度永不滅亡。
15 Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
我達尼爾,因此心中憂愁,我所見的異象使我煩亂,
16 Mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritaĵo.
我遂走近一位侍者,問他關於這一切事的實情;他便告訴了我,使我知道這些事的意義說:「
17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero.
這四個巨獸就是將在世界上興起的四個君王;
18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
但至高者的聖民要承受王國,永遠佔有,直至萬世萬代。」
19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
當時我又想知道有關那第四個獸的實情,因為牠與眾不同,非常可怕,牠的牙是鐵的,爪是銅的,吞噬咬碎,又把剩餘的用腳踐踏。
20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
我又願意知道牠頭上的那十隻角及生於其中的那另一隻角,即那隻使三隻角墮於牠前的角,這角還有眼睛,有誇大的口,並且它的形狀比其餘的角都大。
21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
我觀看,看見這隻角正在與聖民交戰,竟戰勝了他們,
22 ĝis venis la Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
直到萬古常存者降來,為至高者的聖民伸冤,於是期限到了,而眾聖民取得了國權。
23 Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin.
侍者告訴我說:「這第四個獸就是將在世界上興起的地四個國,她與其他各國不同,她要併吞、蹂躪且粉碎天下。
24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.
至於那十隻角,即指將由此國而興起的十個君王;他們以後,將興起另一位君王,他與以前者不同,他要制勝三個君王,
25 Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
他要說褻瀆至高者的話,企圖消滅至高者的聖民,擅自改變節慶和法律;聖民將被交在他手中,直到一段時期,另兩段時期和半段時期;
26 Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.
然後審判者要坐堂,奪去他的統治權,將他永遠消滅,
27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
將王國的統治權和天下萬邦的尊威,賜給至高者的聖民:他的國是永遠的國,一切邦國都要服事他,順從他。
28 Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
此事敘述至此結束,我達尼爾心中十分煩亂,面色都改變了,但我仍將此事存在心中。

< Daniel 7 >