< Daniel 5 >

1 La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
Konung Belsazar gjorde ett härligit gästabåd till sina väldiga och höfvitsmän, och drack sig drucken med dem.
2 Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
Och då han drucken var, böd han bära fram de gyldene och silfverkärile, som hans fader, NebucadNezar, utu templet i Jerusalem borttagit hade, att Konungen, med sina väldiga, med sina hustrur, och med sina frillor, skulle dricka deraf.
3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
Alltså vordo framburne de gyldene kärile, som utu templet, utu Guds huse, i Jerusalem tagne voro; och Konungen, hans väldige, hans hustrur och frillor, drucko deraf.
4 Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
Och då de så drucko, lofvade de de gyldene, silfver, koppar, jern, trä och stengudar.
5 En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis.
På samma stund syntes finger, såsom ene menniskos hand, de skrefvo tvärsöfver ifrå ljusastakan, på den hvitmenade väggene i Konungssalenom; och Konungen vardt varse handena som skref.
6 Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis.
Då förvandlades Konungens ansigte, och hans tankar förskräckte honom, så att hans länder bäfvade, och hans ben darrade.
7 La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
Och Konungen ropade öfverljudt, att man skulle låta komma visa, Chaldeer och spåmän, och lät säga till de visa i Babel: Den menniska, som denna skriftena läs, och kan säga hvad hon betyder, han skall varda klädd i purpur, och bära en gyldene kedjo om halsen, och vara den tredje herren i mitt rike.
8 Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon.
Så vordo alle Konungens vise upphafde; men de kunde hvarken läsa skriftena, eller undervisa Konungenom uttydningen.
9 La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.
Deraf förfärades Konungen Belsazar ännu fastare, och tappade platt sin hy; och hans väldige vordo illa tillfrids.
10 Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto.
Då gick Drottningen, för sådana Konungens och hans väldigas ärendes skull, upp i salen, och sade: Herre Konung, Gud unne dig länge lefva; låt dina tankar icke så förskräcka dig, och omskift icke så din hy.
11 En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
Det är en man i ditt rike, som hafver de helga gudars anda; ty uti dins faders tid vardt i honom funnen upplysning, klokhet och vishet, sådana, som de gudars vishet är; och din fader, Konung NebucadNezar, satte honom öfver de stjernokikare, visa, Chaldeer och spåmän;
12 ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
Derföre, att en hög ande vardt funnen i honom; dertill förstånd och klokhet till att uttyda drömmar, råda uppå mörkt tal, och uppenbara hemlig ting, nämliga Daniel, den Konungen lät Beltesazar kalla. Så låt nu kalla Daniel; han varder väl sägandes uttydningen.
13 Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo?
Då hade man Daniel upp för Konungen; och Konungen sade till Daniel: Äst du Daniel, en af de fångar utaf Juda, hvilka Konungen, min fader, utu Juda fört hafver?
14 Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi.
Jag hafver hört sägas om dig, att du hafver de helga gudars anda, och att upplysning, förstånd och hög vishet i dig funnen är.
15 Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj.
Nu hafver jag låtit komma för mig kloka och visa, att de skola läsa mig denna skriftena, och undervisa mig hvad hon betyder, och de kunna intet säga mig hvad sådant betyder;
16 Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
Men om dig hörer jag att du kan gifva uttydning, och uppenbara det hemligit är, kan du nu läsa denna skriftena, och undervisa mig hvad hon betyder, så skall du med purpur klädd varda, och bära en gyldene kedjo om din hals, och vara den tredje herren i mitt rike.
17 Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
Då svarade Daniel, och sade inför Konungen: Behåll dina gåfvor sjelf, och gif din skänk enom androm; jag vill dock väl läsa Konungenom skriftena, och undervisa hvad hon betyder.
18 Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
Herre Konung, Gud den Högste gaf dinom fader, NebucadNezar, rike, magt, äro och härlighet.
19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
Och för sådana magts skull, som honom gifven var, fruktade och räddes för honom all land, och folk, och tungomål; han drap hvem han ville, han upphöjde hvem han ville, han nedertryckte hvem han ville.
20 Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
Men då hans hjerta upphof sig, att han vardt stolt och högmodig, vardt han kastad ifrå sin Konungsliga stol, och miste sina härlighet;
21 kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
Och vardt drifven ifrå menniskor; och hans hjerta vardt likt vid vilddjur, och han måste löpa ibland vildåsnar, och åt gräs såsom oxar, och hans kropp låg under himmelens dagg, och vardt våt, tilldess han lärde veta, att den Högste hafver våld öfver menniskors rike, och gifver dem hvem han vill.
22 Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
Och du Belsazar, hans son, hafver icke ödmjukat ditt hjerta, ändock du allt sådant vetst;
23 sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
Utan hafver upphäfvit dig emot himmelens Herra, och man hafver måst bära hans hus kärile fram för dig, och du, dine väldige, dina hustrur och dina frillor, hafva druckit vin deraf; dertill lofvat de silfver, gyldene, koppar, jern, trä och stengudar, hvilke hvarken se, eller höra, eller känna; men den Guden, som hafver din anda och alla dina vägar i sine hand, hafver du intet ärat.
24 Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo.
Derföre är denna handen sänd ifrå honom, och den skrift, som der upptecknad står.
25 Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
Och detta är skriften, som der upptecknad är: Mene Mene, Thekel Upharsin.
26 Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon;
Och hon betyder detta: Mene, det är: Gud hafver räknat ditt rike, och ändat det.
27 TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
Thekel, det är: Man hafver vägit dig på ene våg, och funnit dig allt för lättan.
28 PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
Peres, det är: Ditt rike är åtskildt, och gifvit de Meder och Perser.
29 Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
Då befallde Belsazar, att man skulle kläda Daniel uti purpurkläde, och gifva honom ena gyldene kedjo om hans hals; och lät förkunna om honom, att han var den tredje herren i rikena.
30 En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita.
I den samma nattene vardt de Chaldeers Konung Belsazar ihjälslagen.
31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.
Och Darios utaf Meden tog riket in, då han tu och sextio år gammal var.

< Daniel 5 >