< Daniel 2 >

1 En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis dormi.
And in the second year of the reign of Nebuchadnezzar, Nebuchadnezzar dreamed dreams, on account of which his spirit was troubled, and his sleep went from him.
2 Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
Then the king commanded to call the scribes, and the magicians, and the sorcerers, and the Chaldaeans, that they might show the king his dreams; and they came and stood before the king.
3 Kaj la reĝo diris al ili: Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis, dezirante scii, kio estis tiu sonĝo.
And the king said to them, I have dreamed a dream, and my spirit is troubled to know the dream.
4 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.
And the Chaldaeans said to the king in Aramaean, O king, live forever! Tell thy servants the dream, and we will show the interpretation.
5 Sed la reĝo respondis kaj diris al la Ĥaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.
The king answered and said to the Chaldaeans: The word has gone from me. If ye will not make known to me the dream and the interpretation thereof, ye shall be cut in pieces, and your houses shall be made a dunghill.
6 Sed se vi rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la sonĝon kaj ĝian signifon.
But if ye show the dream and the interpretation thereof, ye shall receive from me gifts, and rewards, and great honor. Therefore show me the dream, and its interpretation!
7 Ili denove respondis: La reĝo diru sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.
They answered again and said, Let the king tell his servants the dream, and we will show the interpretation of it.
8 La reĝo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.
The king answered and said, I know of a certain, that ye seek to gain time, because ye see that the word hath gone forth from me.
9 Se vi ne diros al mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos, ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon.
For if ye do not make known to me the dream, this alone is your purpose, and ye have prepared lying and deceitful words to speak before me till the time be changed. Tell me therefore the dream, and I shall know that ye can show me the interpretation thereof.
10 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo kaj diris: Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo;
The Chaldaeans answered before the king, and said: There is not a man upon the earth who can show what the king requireth; on which account no king, however great and powerful, hath asked such things of any scribe, or magician, or Chaldaean.
11 la afero, kiun la reĝo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.
It is a hard thing which the king requireth, and there is none other that can show it before the king, except the gods, whose dwelling is not with men.
12 Tiam la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn saĝulojn de Babel.
For this cause the king was angry and very furious, and commanded to destroy all the wise men of Babylon.
13 Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn.
And the decree went forth that the wise men should be slain; and they sought Daniel and his fellows, to slay them.
14 Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel;
Then Daniel answered with understanding and wisdom to Arioch, the captain of the king's guard, who was gone forth to slay the wise men of Babylon.
15 li demandis Arjoĥon, la potenculon de la reĝo, dirante: Pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon.
He answered and said to Arioch, the king's captain, Why is the decree so hasty from the king? Then Arioch made the thing known to Daniel.
16 Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la reĝo la klarigon.
Then Daniel went in, and desired of the king that he would give him time, and that he would show the king the interpretation.
17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja,
Then Daniel went to his house, and made the thing known to Hananiah, Mishael, and Azariah, his companions;
18 por ke ili petegu la kompateman Dion de la ĉielo malkaŝi tiun kaŝitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj saĝuloj de Babel.
that they would desire mercies of the God of heaven, concerning this secret; that Daniel and his fellows should not perish, with the rest of the wise men of Babylon.
19 Kaj tiam la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo.
Then was the secret revealed to Daniel in a night vision. Then Daniel blessed the God of heaven.
20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto;
Daniel spake and said: Blessed be the name of God for ever and ever! for wisdom and might are his.
21 Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj;
And he changeth times and seasons; he removeth kings, and setteth up kings; he giveth wisdom to the wise, and knowledge to them that have understanding.
22 Li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.
He revealeth deep and secret things; he knoweth what is in darkness, and light dwelleth with him.
23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj malkaŝis al mi tion, pri kio ni Vin petis; ĉar Vi malkaŝis al ni la aferon de la reĝo.
I thank thee and praise thee, O thou God of my fathers, who hast given me wisdom and might, and hast made known to me now what we desired of thee; for thou hast now made known to us the king's matter.
24 Poste Daniel iris al Arjoĥ, al kiu la reĝo komisiis mortigi la saĝulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel: Ne mortigu la saĝulojn de Babel, konduku min al la reĝo, kaj mi diros al la reĝo la klarigon.
Therefore Daniel went in to Arioch, whom the king had appointed to destroy the wise men of Babylon; he went and said thus to him: Destroy not the wise men of Babylon; bring me in before the king, and I will show to the king the interpretation.
25 Tiam Arjoĥ tuj enkondukis Danielon al la reĝo, kaj diris al ĉi tiu tiele: Inter la transloĝigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la reĝo klarigon.
Then Arioch brought in Daniel before the king in haste, and said thus to him: I have found a man of the captives of Judah that will make known to the king the interpretation.
26 Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar: Ĉu vi povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon?
The king answered and said to Daniel, whose name was Belteshazzar, Art thou able to make known to me the dream which I have seen, and the interpretation thereof?
27 Daniel respondis al la reĝo kaj diris: La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj;
Daniel answered in the presence of the king, and said, The secret which the king hath demanded, the wise men, the scribes, the magicians, the astrologers cannot show to the king;
28 sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:
but there is a God in heaven that revealeth secrets, and maketh known to King Nebuchadnezzar what shall be in the days to come. Thy dream and the visions of thy head upon thy bed were these.
29 vi, ho reĝo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos.
Thy thoughts, O king, came into thy mind, what should come to pass hereafter; and he that revealeth secrets maketh known to thee what shall come to pass.
30 Kaj al mi tiu kaŝitaĵo malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.
But as for me, this secret is not revealed to me through any wisdom which I have more than all the living, but to the end that the interpretation might be made known to the king, and that thou mightest know the thoughts of thy heart.
31 Vi, ho reĝo, havis vizion: jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis terura.
Thou, O king, sawest, and behold, a great image. This image, which was high and of surpassing brightness, stood before thee; and its form was terrible.
32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro;
The head of this image was of fine gold; his breast and his arms of silver; his belly and his thighs of brass;
33 ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.
his legs of iron; his feet, part of iron and part of clay.
34 Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.
Thou sawest till a stone was cut out without hands, which smote the image upon his feet, that were of iron and clay, and broke them to pieces.
35 Tiam ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda monto kaj plenigis la tutan teron.
Then was the iron, the clay, the brass, the silver, and the gold broken to pieces together, and became like chaff from the summer threshing-floors, and the wind carried them away, so that no place was found for them; and the stone that smote the image became a great mountain, and filled the whole earth.
36 Tio estas la sonĝo. Nun ni diros al la reĝo la signifon.
This is the dream, and now we will tell the interpretation of it before the king.
37 Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;
Thou, O king, art a king of kings; for the God of heaven hath given thee a kingdom, power and strength and glory.
38 kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo.
And wheresoever the children of men dwell, the beasts of the field and the birds of heaven hath he given into thy hand, and hath made thee ruler over them all. Thou art the head of gold.
39 Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.
And after thee shall arise another kingdom, inferior to thee; and another third kingdom of brass, which shall bear rule over all the earth.
40 La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.
And a fourth kingdom shall be strong as iron; forasmuch as iron breaketh in pieces and subdueth all things; even as iron, that breaketh all these, shall it break in pieces and bruise.
41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero — tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo.
And whereas thou sawest the feet and toes part of potter's clay and part of iron, it shall be a divided kingdom; but there shall be in it of the strength of the iron, forasmuch as thou sawest the iron mixed with miry clay.
42 Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla.
And as the toes of the feet were part of iron and part of clay, so the kingdom shall be partly strong and partly broken.
43 Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo.
And whereas thou sawest iron mixed with miry clay, they shall mingle themselves by marriage, but they shall not cleave to each other, even as iron is not mixed with clay.
44 Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.
But in the days of these kings shall the God of heaven set up a kingdom which shall never be destroyed; and the kingdom shall be left to no other people but it shall break in pieces and consume all these kingdoms, and it shall stand forever;
45 Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo.
even as thou sawest that the stone was cut out of the mountain without hands, and that it broke in pieces the iron, the brass, the clay, the silver, and the gold. The great God hath made known to the king what shall come to pass hereafter; and the dream is certain, and the interpretation thereof sure.
46 Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.
Then King Nebuchadnezzar fell upon his face and worshipped Daniel, and commanded that they should offer an oblation and sweet odors to him.
47 La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon.
The king answered Daniel and said, Of a truth, your God is the God of gods, and the Lord of kings, and the revealer of secrets, since thou couldst reveal this secret.
48 Tiam la reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super ĉiuj saĝuloj de Babel.
Then the king made Daniel a great man, and gave him many great gifts, and made him ruler over the whole province of Babylon, and chief of the governors over all the wise men of Babylon.
49 Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.
Then Daniel requested of the king, and he set Shadrach, Meshach, and Abednego over the affairs of the province of Babylon; but Daniel was in the gate of the king.

< Daniel 2 >