< Amos 9 >

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.
Видех Господа стояща на жертвеннице, и рече: порази очистилище, и поколеблются преддверия, и пресецы в главы всех: и оставшыя их оружием избию, не убежит от них бежай, и не уцелеет от них уцелеваяй:
2 Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. (Sheol h7585)
аще сокрыются во аде, то и оттуду рука Моя исторгнет я, и аще взыдут на небо, то и оттуду свергу я: (Sheol h7585)
3 Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin.
и аще скрыются на версе Кармила, то и оттуду взыщу и возму я, и аще погрузятся от очию Моею во глубинах морских, то и тамо повелю змиеви, и угрызет я:
4 Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.
и аще пойдут в плен пред лицем враг своих, и тамо повелю оружию, и избиет их: и утвержу очи Мои на них во злая, а не во благая.
5 La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo.
И Господь Бог Вседержитель прикасаяйся земли и колебля ею, и возрыдают вси живущии на ней, и взыдет яко река скончание ея, и снидет яко река Египетская:
6 Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
сотворяяй на небо восход Свой и обещание Свое на земли основаяй, призываяй воду морскую и проливаяй ю на лице земли: Господь Бог Вседержитель имя Ему.
7 Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?
Не якоже ли сынове Ефиопстии вы есте Мне, сынове Израилевы? Глаголет Господь. Не Израиля ли изведох из земли Египетския и иноплеменники из Каппадокии и Сиряны из Рова?
8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
Се, очи Господа Бога на царство грешных, и отвергу е от лица земли: обаче не в конец отвергу дом Израилев, глаголет Господь.
9 Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.
Понеже, се, Аз заповедаю и развею дом Израилев во вся языки, якоже веется на веяле, и не падет сотрение на землю.
10 De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.
Оружием скончаются вси грешнии людий Моих, глаголющии: не приближатся, ни приидут на нас злая.
11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,
В той день возставлю скинию Давидову падшую, и возгражду падшая ея, и раскопаная ея возставлю, и возгражду ю якоже дние века:
12 por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.
яко да взыщут мене оставшиися человецы и вси языцы, в нихже призвася имя Мое в них, глаголет Господь творяй сия вся.
13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
Се, дние грядут, глаголет Господь, и постигнет жатва оымание винограда, и созреет гроздие в сеятву, и искапают горы сладость, и вси холми насаждени будут:
14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
и возвращу плен людий Моих Израиля, и возградят грады разореныя, и населятся, и насадят винограды и испиют вино их, и сотворят вертограды и снедят плод их:
15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.
и насажду я на земли их, и не исторгнутся ктому от земли своея, юже дах им, глаголет Господь Бог Вседержитель.

< Amos 9 >