< Amos 8 >

1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.
[神視四:果籃]吾主上主叫我看見這事:看,有一籃熟果子。
2 Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin.
上主說:「亞毛斯,你看見了什麼﹖」我答說:「一籃熟果子。」上主又向我說:「我百姓以色列的結局已成熟,我不再放過她。
3 La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.
在那一天,王宮中的歌女必要哀號──吾主上主的斷語──屍體成堆,拋在各處,鴉雀無聲。」
4 Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,
壓榨窮人,使世上弱小絕跡的人哪! 你們應聽。
5 kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;
你們說:「月朔幾時才經過去,好讓我們賣五榖﹖安息日幾時才過去,好讓我們打開糧倉,縮小「厄法,」加重「協刻爾,」用假秤欺人﹖
6 ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno.
用銀錢購買窮人,以一雙鞋換取貧人,連麥糠也賣掉﹖」
7 La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi forgesos ĉiujn iliajn farojn.
上主指著雅各伯的誇耀說:「我永不會忘了你們的所作所為。
8 Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo.
難道不是因此大地才震動,地上 居民才悲號,全地氾濫有如尼羅,退落有如埃及大河﹖
9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.
在那一天──吾主上主的斷語──我必使太陽在中午落下,使大地白畫變為黑暗;
10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco.
使你們的喜慶變為喪事,使你們的一切樂曲變為哀歌,使你們都腰繫苦衣,頭都剃光;使你們哀悼,如哀悼獨生子,使那一天紿終是愁苦的日子。
11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo.
看,那日子一來臨──吾主上主的斷語──我必使飢餓臨於此地,汞是對食物的飢餓,也不是對水的飢渴,而是對聽上主的話的飢渴。
12 Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.
他們必由這海走到那海,由北至東,去尋求上主的話,卻尋不到。
13 En tiu tago senfortiĝos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,
那一天,美麗的處女和健壯的青年,必因饑渴而暈眩。
14 kiuj nun ĵuras per la peko de Samario, kaj diras: Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.
那些指著撒馬黎雅的罪過起誓,那些說:「丹,你的神永在,」或說:「貝爾舍巴,你的護守神永在」的人,必要跌倒,再不能起來。

< Amos 8 >