< Amos 6 >
1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
Ak vai, tiem, kas droši dzīvo Ciānā un bez bēdām uz Samarijas kalna, tiem vareniem pirmajā tautā, pie kuriem nāk tie no Israēla nama.
2 Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
Ejat uz Kalni un skatāties, un no turienes ejat uz Hamatu, to lielo pilsētu, tad noejat uz Gadu Fīlistos, vai tās ir labākas nekā šīs valstis, jeb vai viņu robežas lielākas nekā jūsu robežas.
3 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco;
Jūs, kam šķiet nelaimes dienu tālu esam un kas tuvu ceļat varasdarba krēslu,
4 kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
Kas guļat uz ziloņkaulu gultām un staipāties savās guļās un ēdat jērus no ganāmā pulka un barotos teļus no laidaru vidus,
5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
Kas pūšat somastabules un izdomājat mūzikas rīkus kā Dāvids,
6 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
Kas vīnu dzerat no kausiem un svaidāties ar visdārgāko eļļu, bet nebēdājaties par Jāzepa vainu!
7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos.
Tādēļ tie nu ies cietumā paši pirmie starp cietumniekiem, un plītnieku kliegšana mitēsies.
8 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas.
Tas Kungs Dievs ir zvērējis pie savas dvēseles, saka Tas Kungs, tas Dievs Cebaot: Man riebj Jēkaba lepnība un Es ienīstu viņa skaistos namus, tādēļ Es to pilsētu nodošu ar visu, kas tur iekšā.
9 Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
Un notiks, ja tur desmit vīri būs atlikuši vienā namā, tie mirs.
10 Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
Un kad ko ņems viņa svainis vai viņa dedzinātājs, un iznesīs tos kaulus no nama un sacīs uz to, kas nama kambarī: vai tur vēl kāds pie tevis? Un tas sacīs: nav neviena. Tad viņš sacīs: ciet klusu! Jo Tā Kunga vārdu nebūs pieminēt.
11 Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj.
Jo redzi, Tas Kungs dod pavēli, un sitīs to lielo namu, ka sagrūs, un to mazo namu, ka sadrups.
12 Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
Vai zirgi var skriet pa klintīm? Vai tur virsū var art ar vēršiem? Jo jūs esat pārvērtuši tiesu par žulti un taisnības augļus par vērmelēm?
13 Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
Jūs, kas priecājaties par nieku un sakāt: Vai mēs caur savu stiprumu sev neesam varu dabūjuši?
14 Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.
Jo redzi, pret jums, jūs Israēla nams, saka Tas Kungs, tas Dievs Cebaot, Es celšu vienu tautu, - un tā jūs nospaidīs no Hamatas ceļa līdz tuksneša upei.