< Agoj 28 >
1 Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita.
Natafiha shinza tamanya huje tili hushisiwa shashihwitwa Malta.
2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.
Akhaaya bha paala bhaali bhinza, bhatipiye ishalye, bhatipembiye nu mwoto tahotile umwoto maana isasa ne mvula ya hali nyinji.
3 Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano.
Lelo u Paulo aletile izigo lye nkwi nawabhiha mumwoto, inzuha yesumu yafuma munkwi yahwizinga mukhono gwa Paulo.
4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.
Akhaaya nabhalola inzoha ilembeela mukhono gwa Paulo bhaga umuntu unu alije nyambuda yeenu inzoha ifwatile.
5 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.
Umwene uPaulo waikunyuntila mumwoto siga apite abhabhwe paponti.
6 Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
Abheene bhagaga jibha abhavimbe au abhagwe nafwe nabhaakhala hahinji bhahwega sangunduha nantele sigaa vwaliye napamo pamande bhaga unu ngulubhi.
7 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.
Ugosi wi shisiwa shatahali watikaribisya akhaya yakwe, atipiye ishalye eshensiku zitatu.
8 Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.
Uise wa Pablio, u Pablio ugosi wishisiwa ahabhina. U Paulo wapuutila nabhiishe amakhono gakwe pitwe uise wa Pablio wapona.
9 Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;
Nalyafumila lila abhantu bhabhali na bhinu bhabhalete abhinu bhabho hwa Paulo bhonti bhapona.
10 ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.
Abhantu bhatitiniha entiniho ingosi natahanzaga asogole bhatibiye evyalye vya vinji.
11 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj.
Nagashila amezi gatatu taashulile ne meli ya Iskanda emeli eyo ihakhomwilwe ni sasa pashisiwa paala alongozi bhe meli eyo bhaali mapasa bhabhili.
12 Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.
Natafiha hu Sirakusa, tahakhiye ipo ensiku zitatu.
13 Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,
Afume ipo tafiha hu Regio. Nalyashila isiku limo ihaala iyahu kusini yahavugula, nazyafiha ensiku zibhili tafiha hu Putoli.
14 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo.
Uhwo tabhajile aholo bhetu, bhaatikaribisizye tikhale nabo ensiku saba, hwidala eli tafiha hu Rumi.
15 Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.
Afume uhwo bhaala aholo habhuumvwa ihabari zyetu bhahinzile atejelela uhwo husokoni ya Apias na hu Hoteli zitatu. U Paulo na wabhalola bhaala aholo asungwilwe tee agwizizye umwoyo.
16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
Natafiha hu Roma, uPaulo aluhusiwe akhala mwene nu sikali yalindaga.
17 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,
Nazyashile ensiku zitatu, uPaulo wabhakwizya, alume bhabhaali bhalongozi hwa Yahudi. Nabhinza ahaga pamoja huje siga entulile na hamo hwa bhantu ebha, na huje embombile shenje ne taratibu zyaise bhetu bhabhatitagaliye hu Yerusalemu hadi ohu humakhono ga Bharumi.
18 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton.
Nabhambuzya bhahaziliha andeshele wene, sigabhailolile esababu yehwanziwaje ane endongwe afwe.
19 Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.
Lelo Ayahudi nabhayanjile eshenje ane nalazimishe akate ulufaa hwa Kaisaria, lelo siyo nailetaga mashata ensi yaane, au itaifa lyane.
20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon.
Aje enkete elufaa, ndiyo maana embakwizizye aje injanje namwe, aje aIsraeli alinuujasiri zyabhanfunjila.
21 Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.
Abheene bhaga sigatiwahile aposhele ekalata yayonti yefumile hu Yudea yehuyanga awe nantele nuumo umuntu yayonti yatilitiye enongwa zyaho.
22 Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.
Eshi tihwanzaje tumvwe afume huliwe ahusu ikundi lya bhantu ebha bhabhayanga shenje shila mahali.
23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero.
Nabhalibhaguye isiku elyayanje nawo, abhantu bhinji tee bhahinzile pakhalaga. Ayanjile lila lyabhafunjiye na yanje ezye uumfumu uwa humwanya, alinjile abhabhuule zyazihusu uYesu humadala gonti gabhili hu sheria ya Musa, na hwakuwe, ahwande shampwiti paka andyabhela.
24 Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.
Bhamo bhahitiha bhamo bhahakhana.
25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
Nabhapotwa ahwitihane bheene, bhahasogola u Paulo nahayanga ijambo limo, Umpepo Ufinjile ayanjile ashilile wakuwe uIsaya hwaise bhetu.
26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
Ubhale hwa bhantu ebha uje, whwumvwe mubhahumvwe humakutu genyu, lelo sigamubhazimanyihanye nazimo; Na humaso genyu mubhahwenye lelo sigamubhahwelewe.
27 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertiĝu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
Hwa moyo gabhantu abha mamwamu, amakutu gabho segahumvwa shinza na masogolo gabho segahumvwa shinza na maso gabho; gazijile seegalola aje bhasahalole humaso gabho bhatambule, na hwumvwe humakutu gabho, bhelewa na hugalushile ungulubhi abhaponie.”'
28 Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos.
Eshi mumanyaje huje ou uwokovu wubhalile hwa bhantu abha Mataifa, ebho bhabhatejelezye na hwitishe.”
29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
30 Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li,
U Paulo akhiye munyumba yakwe ya panjile humaha gabhili, abhakaribizizye bhonti bhabhahinzaga hwamwene.
31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.
Alumbililaga uufumu wa Ngulubhi na manyizye amambo ga Yesu Kilisti Ugosi wetu hwikhone lyonti nantele nuumo umuntu uwahukhane.