< Agoj 24 >
1 Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo.
Post quinque autem dies descendit princeps sacerdotum, Ananias, cum senioribus quibusdam, et Tertullo quodam oratore, qui adierunt praesidem adversus Paulum.
2 Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco,
Et citato Paulo coepit accusare Tertullus, dicens: Cum in multa pace agamus per te, et multa corrigantur per tuam providentiam;
3 ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
semper et ubique suscipimus, optime Felix, cum omni gratiarum actione.
4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco.
Ne diutius autem te protraham, oro, breviter ut audias nos pro tua clementia.
5 Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto;
Invenimus hunc hominem pestiferum, et concitantem seditiones omnibus Iudaeis in universo orbe, et auctorem seditionis sectae Nazarenorum:
6 li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo.
qui etiam templum violare conatus est, quem et apprehensum voluimus secundum legem nostram iudicare.
7 Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
Superveniens autem tribunus Lysias, cum vi magna eripuit eum de manibus nostris,
8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas.
iubens accusatores eius ad te venire: a quo poteris ipse iudicans, de omnibus istis cognoscere, de quibus nos accusamus eum.
9 Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.
Adiecerunt autem et Iudaei, dicentes haec ita se habere.
10 Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
Respondit autem Paulus, (annuente sibi Praeside dicere) Ex multis annis te esse iudicem genti huic sciens, bono animo pro me satisfaciam.
11 ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi;
Potes enim cognoscere quia non plus sunt mihi dies quam duodecim, ex quo ascendi adorare in Ierusalem:
12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
et neque in templo invenerunt me cum aliquo disputantem, aut concursum facientem turbae, neque in synagogis, neque in civitate:
13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
neque probare possunt tibi de quibus nunc me accusant.
14 Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj;
Confiteor autem hoc tibi, quod secundum sectam, quam dicunt haeresim, sic deservio Patri, et Deo meo, credens omnibus, quae in Lege, et Prophetis scripta sunt:
15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
spem habens in Deum, quam et hi ipsi expectant, resurrectionem futuram iustorum, et iniquorum.
16 En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj.
In hoc et ipse studeo sine offendiculo conscientiam habere ad Deum, et ad homines semper.
17 Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;
Post annos autem plures eleemosynas facturus in gentem meam, veni, et oblationes, et vota,
18 ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio,
in quibus invenerunt me purificatum in templo: non cum turba, neque cum tumultu et apprehenderunt me clamantes, et dicentes: Tolle inimicum nostrum.
19 kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi.
Quidam autem ex Asia Iudaei, quos oportebat apud te praesto esse, et accusare siquid haberent adversum me:
20 Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio,
aut hi ipsi dicant siquid invenerunt in me iniquitatis cum stem in concilio,
21 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.
nisi de una hac solummodo voce, qua clamavi inter eos stans: Quoniam de resurrectione mortuorum ego iudicor hodie a vobis.
22 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.
Distulit autem illos Felix, certissime sciens de via hac, dicens: Cum Tribunus Lysias descenderit, audiam vos.
23 Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.
Iussitque Centurioni custodire eum, et habere requiem, nec quemquam de suis prohibere ministrare ei.
24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.
Post aliquot autem dies veniens Felix cum Drusilla uxore sua, quae erat Iudaea, vocavit Paulum, et audivit ab eo fidem, quae est in Christum Iesum.
25 Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi.
Disputante autem illo de iustitia, et castitate, et de iudicio futuro, tremefactus Felix respondit: Quod nunc attinet, vade: tempore autem opportuno accersiam te:
26 Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li.
simul et sperans, quod pecunia ei daretur a Paulo, propter quod et frequenter accersiens eum, loquebatur cum eo.
27 Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.
Biennio autem expleto, accepit successorem Felix Portium Festum. Volens autem gratiam praestare Iudaeis Felix, reliquit Paulum vinctum.