< 2 Timoteo 2 >
1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.
わが子よ、汝キリスト・イエスにある恩惠によりて強かれ。
2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn.
且おほくの證人の前にて、我より聽きし所のことを他の者に教へ得る忠實なる人々に委ねよ。
3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
汝キリスト・イエスのよき兵卒として我とともに苦難を忍べ。
4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.
兵卒を務むる者は生活のために纏はるる事なし、これ募れる者を喜ばせんとすればなり。
5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris.
技を競ふ者、もし法に隨ひて競はずば冠冕を得ず。
6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
勞する農夫まづ實の分配を得べきなり。
7 Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio.
汝わが言ふ所をおもへ、主なんぢに凡ての事に就きて悟を賜はん。
8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio;
わが福音に云へる如く、ダビデの裔にして死人の中より甦へり給へるイエス・キリストを憶えよ。
9 en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
我はこの福音のために苦難を受けて惡人のごとく繋がるるに至れり、されど神の言は繋がれたるにあらず。
10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. (aiōnios )
この故に我えらばれたる者のために凡ての事を忍ぶ。これ彼 等をして永遠の光榮と共にキリスト・イエスによる救を得しめんとてなり。 (aiōnios )
11 Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li;
ここに信ずべき言あり『我等もし彼と共に死にたる者ならば、彼と共に生くべし。
12 se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;
もし耐へ忍ばば、彼と共に王となるべし。若し彼を否まば、彼も我らを否み給はん。
13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.
我らは眞實ならずとも、彼は絶えず眞實にましませり、彼は己を否み給ふこと能はざればなり』
14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.
汝かれらに此 等のことを思ひ出さしめ、かつ言爭する事なきやう神の前にて嚴かに命ぜよ、言爭は益なくして聞く者を滅亡に至らしむ。
15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.
なんぢ眞理の言を正しく教へ、恥づる所なき勞動人となりて、神の前に錬達せる者とならんことを勵め。
16 Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,
また妄なる虚しき物語を避けよ。かかる者はますます不 敬虔に進み、
17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,
その言は脱疽のごとく腐れひろがるべし、ヒメナオとピレトとは斯くのごとき者の中にあり。
18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.
彼らは眞理より外れ、復活ははや過ぎたりと云ひて、或 人々の信仰を覆へすなり。
19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
されど神の据ゑ給へる堅き基は立てり、之に印あり、記して曰ふ『主おのれの者を知り給ふ』また『凡て主の名を稱ふる者は不義を離るべし』と。
20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.
大なる家の中には金 銀の器あるのみならず、木また土の器もあり、貴きに用ふるものあり、また賤しきに用ふるものあり。
21 Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro.
人もし賤しきものを離れて自己を潔よくせば貴きに用ひらるる器となり、淨められて主の用に適ひ、凡ての善き業に備へらるべし。
22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.
汝わかき時の慾を避け、主を清き心にて呼び求むる者とともに、義と信仰と愛と平和とを追ひ求めよ。
23 Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
愚なる無學の議論を棄てよ、これより分爭の起るを知ればなり。
24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema,
主の僕は爭ふべからず、凡ての人に優しく能く教へ忍ぶことをなし、
25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
逆ふ者をば柔和をもて戒むべし、神あるひは彼らに悔改むる心を賜ひて眞理を悟らせ給はん。
26 kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
彼ら一度は惡魔に囚はれたれど、醒めてその羂をのがれ、神の御心を行ふに至らん。