< 2 Samuel 1 >
1 Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj,
A po smrti Saulovoj, kad se David vrati pobivši Amalike i osta u Siklagu dva dana,
2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis.
Treæega dana, gle, doðe jedan iz vojske Saulove razdrtijeh haljina i glave posute prahom; i došav k Davidu pade na zemlju i pokloni se.
3 Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min.
I reèe mu David: otkuda ideš? A on mu reèe: iz okola Izrailjskoga utekoh.
4 Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis.
A David mu reèe: šta bi? kaži mi. A on reèe: narod pobježe iz boja; i mnogo naroda pade i izgibe, pogibe i Saul i sin mu Jonatan.
5 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan?
A David reèe momku koji mu donese glas: kako znaš da je poginuo Saul i sin mu Jonatan?
6 Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin.
A momak koji mu donese glas reèe: sluèajno doðoh na goru Gelvuju, a to se Saul naslonio na koplje svoje, kola i konjici približavahu se k njemu.
7 Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas.
A on obazrevši se natrag ugleda me, pa me viknu, a ja mu rekoh: evo me.
8 Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido.
A on mi reèe: ko si? A ja mu rekoh: Amalik sam.
9 Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi.
A on mi reèe: pristupi k meni i ubij me; jer me obuzeše muke, a još je sasvijem duša u meni.
10 Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien.
I pristupih k njemu i ubih ga, jer sam znao da neæe ostati živ pošto pade; i uzeh vijenac carski koji mu bješe na glavi i grivnu koja mu bješe na ruci, i evo donesoh gospodaru svojemu.
11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.
Tada David zgrabi haljine na sebi i razdrije ih; tako i svi ljudi koji bijahu s njim.
12 Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
I ridaše i plakaše, i postiše do veèera za Saulom i za Jonatanom sinom njegovijem i za narodom Gospodnjim i za domom Izrailjevijem što izgiboše od maèa.
13 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido.
I reèe David momku koji mu donese glas: odakle si? A on reèe: ja sam sin jednoga došljaka Amalika.
14 Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?
Reèe mu David: kako te nije bilo strah podiæi ruku svoju i ubiti pomazanika Gospodnjega?
15 Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
I dozva David jednoga izmeðu momaka svojih i reèe: hodi, pogubi ga. A on ga udari, te umrije.
16 Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.
I reèe mu David: krv tvoja na tvoju glavu; jer tvoja usta svjedoèiše na te govoreæi: ja sam ubio pomazanika Gospodnjega.
17 Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
Tada David narica ovako za Saulom i za Jonatanom sinom njegovijem,
18 (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):
I izgovori, da bi se uèili sinovi Judini luku, i eto je napisano u knjizi istinitoga:
19 La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! Kiel falis la herooj!
Diko Izrailjeva! na tvojim visinama pobijeni su; kako padoše junaci?
20 Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon; Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj, Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
Ne kazujte u Gatu, i ne razglašujte po ulicama Askalonskim, da se ne vesele kæeri Filistejske i da ne igraju kæeri neobrezanijeh.
21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj, La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.
Gore Gelvujske! ne padala rosa ni dažd na vas, i ne rodilo polje za prinos, jer je tu baèen štit s junaka, štit Saulov, kao da nije pomazan uljem.
22 Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
Bez krvi pobijenijeh i bez masti od junaka nije se vraæao luk Jonatanov, niti je maè Saulov dolazio natrag prazan.
23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo, Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.
Saul i Jonatan, mili i dragi za života, ni na smrti se ne rastaviše; lakši od orlova bijahu.
24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
Kæeri Izrailjeve! plaèite za Saulom, koji vas je oblaèio u skerlet lijepo, i kitio vas zlatnijem zakladima po haljinama vašim.
25 Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.
Kako padoše junaci u boju! Jonatan kako pogibe na tvojim visinama!
26 Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.
Žao mi je za tobom, brate Jonatane; bio si mi mio vrlo; veæa mi je bila ljubav tvoja od ljubavi ženske.
27 Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!
Kako padoše junaci, i propade oružje ubojito!