< 2 Samuel 9 >
1 Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
And David said: 'Is there yet any that is left of the house of Saul, that I may show him kindness for Jonathan's sake?'
2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
Now there was of the house of Saul a servant whose name was Ziba, and they called him unto David; and the king said unto him: 'Art thou Ziba?' And he said: 'Thy servant is he.'
3 Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
And the king said: 'Is there not yet any of the house of Saul, that I may show the kindness of God unto him?' And Ziba said unto the king: 'Jonathan hath yet a son, who is lame on his feet.'
4 Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
And the king said unto him: 'Where is he?' And Ziba said unto the king: 'Behold, he is in the house of Machir the son of Ammiel, in Lo-debar.'
5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
Then king David sent, and fetched him out of the house of Machir the son of Ammiel, from Lo-debar.
6 Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo.
And Mephibosheth, the son of Jonathan, the son of Saul, came unto David, and fell on his face, and prostrated himself. And David said: 'Mephibosheth!' And he answered: 'Behold thy servant!'
7 Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
And David said unto him: 'Fear not; for I will surely show thee kindness for Jonathan thy father's sake, and will restore thee all the land of Saul thy father; and thou shalt eat bread at my table continually.'
8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
And he bowed down, and said: 'What is thy servant, that thou shouldest look upon such a dead dog as I am?'
9 Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
Then the king called to Ziba, Saul's servant, and said unto him: 'All that pertained to Saul and to all his house have I given unto thy master's son.
10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
And thou shalt till the land for him, thou, and thy sons, and thy servants; and thou shalt bring in the fruits, that thy master's son may have bread to eat; but Mephibosheth thy master's son shall eat bread continually at my table.' Now Ziba had fifteen sons and twenty servants.
11 Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
Then said Ziba unto the king: 'According to all that my lord the king commandeth his servant, so shall thy servant do; but Mephibosheth eateth at my table as one of the king's sons.'
12 Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
Now Mephibosheth had a young son, whose name was Mica. And all that dwelt in the house of Ziba were servants unto Mephibosheth.
13 Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.
But Mephibosheth dwelt in Jerusalem; for he did eat continually at the king's table; and he was lame on both his feet.