< 2 Samuel 6 >

1 Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
داوود بار دیگر تمام سربازان ماهر خود را که سی هزار بودند، جمع کرد
2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
و به قریهٔ یعاریم رفت تا صندوق عهد خدا را از آنجا بیاورد. (این صندوق به نام خداوند لشکرهای آسمان نامیده می‌شد. روی صندوق دو کروبی قرار داشت و حضور خداوند بر آنها بود.)
3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
صندوق عهد را از خانهٔ ابیناداب که در کوهستان بود برداشته، بر ارابه‌ای نو گذاشتند. عُزه و اخیو (پسران ابیناداب)، گاوهای ارابه را می‌راندند.
4 Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto.
اخیو، پیشاپیش صندوق عهد می‌رفت،
5 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
و داوود با رهبران قوم اسرائیل که از پشت سر او در حرکت بودند با صدای تار و چنگ و دایره زنگی و دهل و سنج، با تمام قدرت در حضور خداوند آواز می‌خواندند و پایکوبی می‌کردند.
6 Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
اما وقتی به خرمنگاه ناکن رسیدند، گاوها لغزیدند و عزه دست خود را دراز کرد و صندوق عهد را گرفت که نیفتد.
7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.
آنگاه خشم خداوند بر عزه شعله‌ور شد و برای این بی‌احترامی او را در همان جا کنار صندوق عهد، کشت.
8 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
داوود از این عمل خداوند غمگین شد و آن مکان را «مجازات عزه» نامید که تا به امروز نیز به این نام معروف است.
9 Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
آن روز داوود از خداوند ترسید و گفت: «چطور می‌توانم صندوق عهد را به خانه ببرم؟»
10 Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
پس تصمیم گرفت به جای شهر داوود، آن را به خانهٔ عوبید ادوم که از جت آمده بود، ببرد.
11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.
صندوق عهد، سه ماه در خانهٔ عوبید ماند و خداوند، عوبید و تمام اهل خانهٔ او را برکت داد.
12 Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo.
داوود وقتی شنید خداوند عوبید را به دلیل وجود صندوق عهد در خانه‌اش برکت داده است، نزد او رفت و صندوق عهد را گرفت و با جشن و سرور به سوی اورشلیم رهسپار شد.
13 Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon.
مردانی که آن را حمل می‌کردند بیشتر از شش قدم نرفته بودند که داوود آنها را متوقف کرد تا یک گاو و یک گوسالهٔ فربه قربانی کند.
14 Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
داوود لباس کاهنان را پوشیده بود و با تمام قدرت در حضور خداوند می‌رقصید.
15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado.
به این ترتیب قوم اسرائیل با صدای شیپورها، شادی‌کنان صندوق عهد را به اورشلیم آوردند.
16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
وقتی جمعیت همراه صندوق عهد وارد شهر شدند، میکال دختر شائول از پنجره نگاه کرد و داوود را دید که در حضور خداوند می‌رقصد و پایکوبی می‌کند، پس در دل خود او را تحقیر کرد.
17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
صندوق عهد را در خیمه‌ای که داوود برای آن تدارک دیده بود، گذاشتند و داوود قربانیهای سوختنی و قربانیهای سلامتی به خداوند تقدیم نمود.
18 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.
در پایان مراسم قربانی، داوود بنی‌اسرائیل را به نام خداوند لشکرهای آسمان برکت داد
19 Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo.
و به هر یک از زنان و مردان یک قرص نان معمولی، یک نان خرما و یک نان کشمشی داد. وقتی جشن تمام شد و مردم به خانه‌های خود رفتند،
20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
داوود برگشت تا خانوادهٔ خود را برکت دهد. اما میکال به استقبال او آمده، با لحنی تحقیرآمیز به او گفت: «پادشاه اسرائیل امروز چقدر باوقار و سنگین بود! خوب خودش را مثل یک آدم ابله جلوی کنیزان رسوا کرد!»
21 Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis.
داوود به میکال گفت: «من امروز در حضور خداوندی می‌رقصیدم که مرا انتخاب فرمود تا بر پدرت و خانوادهٔ او برتر باشم و قوم خداوند، اسرائیل را رهبری کنم.
22 Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.
بله، اگر لازم باشد از این هم کوچکتر و نادانتر می‌شوم. ولی مطمئن باش که احترام من پیش کنیزان از بین نرفته است.»
23 Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.
پس میکال، دختر شائول، تا آخر عمر بی‌فرزند ماند.

< 2 Samuel 6 >