< 2 Samuel 4 >

1 Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis.
撒烏耳的兒子依市巴耳,一聽見阿貝乃爾死在赫貝龍,就慌了手腳,全以色列大驚。
2 Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj.
撒烏耳的兒子依市巴耳有兩個土匪頭目:一個名叫巴阿納,一個名叫勒加布,是本雅明子孫貝洛特人黎孟的兒子,──貝洛特被認為是本雅明族,
3 Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.
因為貝洛特人逃到了基塔殷,僑居在那裏,直到今日。
4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.
撒烏耳的兒子約納堂有個兒子雙足跛了,當撒烏耳與約納堂的凶信由依次勒耳傳來時,他只有五歲,他的乳母帶他逃跑,在慌張逃跑中,他跌瘸了腿;他名叫默黎巴耳。
5 Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon.
貝洛特人黎孟的兒子勒加布和巴阿納出去,正當中午炎熱的時候,到了依市巴耳家裏,他正在床上睡午覺。
6 Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris.
看門的女僕在篩麥子,也打盹睡著了。此時勒加布和他兄弟巴阿納溜進去,
7 Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto.
到了屋內,見依市巴耳正睡在臥室的床上,便將他打死,砍下他的頭,帶著頭,在阿辣巴的大路上走了一夜。
8 Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro.
他們帶著依市巴耳的頭,到了赫貝龍見達味王說:「大王的仇人撒烏耳常謀害你的性命;看,他兒子依市巴耳的頭;上主今天為我主向撒烏耳和他的後代報了仇。」
9 Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
但是,達味答覆貝洛特人黎孟的兒子勒加布和他兄弟巴阿納說:「我指著那救我脫離了一切患難的永生上主起誓:
10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:
那告訴我說:撒烏耳死了的,自以為是報喜信,我卻拿住他,在漆刻拉格殺了,作為他報信的賞報;
11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
那麼,現在這些匪徒,偷進人屋,殺了睡在床上的義人,我豈不更該從你們手中追討他的血債,將你們由地上剷除﹖」
12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.
達味遂命自己的僮僕,殺了他們,砍去他們的手足,掛在赫貝龍的池旁;至於依市巴耳的頭,叫人拿去葬在赫貝龍,阿貝乃爾的墳墓內。

< 2 Samuel 4 >