< 2 Samuel 3 >

1 Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.
Y hubo larga guerra entre la casa de Saúl y la casa de David; mas David se iba fortificando, y la casa de Saúl iba en disminución.
2 Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino;
Y nacieron hijos a David en Hebrón; su primogénito fue Amón, de Ahinoam jezreelita;
3 lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur;
su segundo Quileab, de Abigail la que era mujer de Nabal, el del Carmelo; el tercero, Absalón, hijo de Maaca, hija de Talmai rey de Gesur;
4 la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital;
el cuarto, Adonías hijo de Haguit; el quinto, Sefatías hijo de Abital;
5 la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.
el sexto, Itream, de Egla mujer de David. Estos nacieron a David en Hebrón.
6 Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
Y como había guerra entre la casa de Saúl y la de David, aconteció que Abner hijo de Ner se esforzaba por la casa de Saúl.
7 Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ-Boŝet diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?
Y Saúl había tenido una concubina que se llamaba Rizpa, hija de Aja. Y dijo Is-boset a Abner: ¿Por qué has entrado a la concubina de mi padre?
8 Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li diris: Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino!
Y se enojó Abner en gran manera por las palabras de Is-boset, y dijo: ¿Soy yo cabeza de perros respecto de Judá? Yo he hecho hoy misericordia con la casa de Saúl tu padre, con sus hermanos, y con sus amigos, y no te he entregado en las manos de David; ¿y tú me haces hoy cargo del pecado de esta mujer?
9 Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo ĵuris al David;
Así haga Dios a Abner y así le añada, si como ha jurado el SEÑOR a David no hiciere yo así con él,
10 por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis Beer-Ŝeba.
trasladando el reino de la casa de Saúl, y confirmando el trono de David sobre Israel y sobre Judá, desde Dan hasta Beerseba.
11 Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu vorton, ĉar li timis lin.
Y él no pudo responder palabra a Abner, porque le temía.
12 Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri: Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.
Y envió Abner mensajeros a David de su parte, diciendo: ¿Cúya es la tierra? Y que le dijesen: Haz alianza conmigo, y he aquí que mi mano será contigo para volver a ti a todo Israel.
13 Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizaĝon.
Y David dijo: Bien; yo haré contigo alianza; mas una cosa te pido, y es que no me vengas a ver sin que primero traigas a Mical la hija de Saúl, cuando vinieres a verme.
14 Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul, por diri: Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filiŝtoj.
Después de esto envió David mensajeros a Is-boset hijo de Saúl, diciendo: Restitúyeme a mi mujer Mical, la cual yo desposé conmigo por cien prepucios de filisteos.
15 Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ.
Entonces Is-boset envió, y la quitó a su marido Paltiel, hijo de Lais.
16 Kaj ŝia edzo iris kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris returne.
Y su marido fue con ella, siguiéndola y llorando hasta Bahurim. Y le dijo Abner: Anda, vuélvete. Entonces él se volvió.
17 Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante: Jam de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi;
Y habló Abner con los ancianos de Israel, diciendo: Ayer y anteayer procurabais que David fuese rey sobre vosotros;
18 nun faru do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filiŝtoj kaj el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj.
ahora, pues, hacedlo; porque el SEÑOR ha hablado a David, diciendo: Por la mano de mi siervo David libraré a mi pueblo Israel de mano de los filisteos, y de mano de todos sus enemigos.
19 Ankaŭ al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaŭ iris, por diri al la oreloj de David en Ĥebron ĉion, kio plaĉas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.
Y habló también Abner a los de Benjamín; y fue también Abner a Hebrón a decir a David todo el parecer de los de Israel y de toda la casa de Benjamín.
20 Kiam Abner venis al David en Ĥebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
Vino, pues, Abner a David en Hebrón, y con él veinte hombres; y David hizo banquete a Abner y a los que con él habían venido.
21 Kaj Abner diris al David: Mi leviĝos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la reĝo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi reĝu super ĉio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.
Y dijo Abner a David: Yo me levantaré e iré, y juntaré a mi señor el rey a todo Israel, para que hagan contigo alianza, y tú reines como deseas. David despidió luego a Abner, y él se fue en paz.
22 Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en Ĥebron, ĉar ĉi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.
Y he aquí los siervos de David y Joab, que venían del campo, y traían consigo gran presa. Mas Abner ya no estaba con David en Hebrón, que ya lo había él despedido, y él se había ido en paz.
23 Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al la reĝo; kaj ĉi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
Y luego que llegó Joab y todo el ejército que con él estaba, fue dado aviso a Joab, diciendo: Abner hijo de Ner ha venido al rey, y él le ha despedido, y se fue en paz.
24 Tiam Joab venis al la reĝo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?
Entonces Joab vino al rey, y le dijo: ¿Qué has hecho? He aquí habíase venido Abner a ti; ¿por qué pues lo dejaste que se fuese?
25 Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras.
¿Sabes tú que Abner hijo de Ner ha venido para engañarte, y a saber tu salida y tu entrada, y por entender todo lo que tú haces?
26 Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.
Y saliéndose Joab de con David, envió mensajeros tras Abner, los cuales le hicieron volver desde el pozo de Sira, sin saberlo David.
27 Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
Y cuando Abner volvió a Hebrón, lo apartó Joab al medio de la puerta, hablando con él blandamente, y allí le hirió por la quinta costilla, a causa de la muerte de Asael su hermano, y murió.
28 Kiam David poste aŭdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi kaj mia regno antaŭ la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.
Cuando David supo después esto, dijo: Limpio estoy yo y mi reino, por el SEÑOR, para siempre, de la sangre de Abner hijo de Ner.
29 Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
Caiga sobre la cabeza de Joab, y sobre toda la casa de su padre; que nunca falte de la casa de Joab quien padezca flujo, ni leproso, ni quien ande con báculo, ni quien muera a cuchillo, ni quien tenga falta de pan.
30 Tiel Joab kaj lia frato Abiŝaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.
Joab, pues, y Abisai su hermano mataron a Abner, porque él había muerto a Asael, hermano de ellos en la batalla de Gabaón.
31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon.
Entonces dijo David a Joab, y a todo el pueblo que con él estaba: Romped vuestros vestidos, y ceñíos de cilicio, y haced duelo delante de Abner. Y el rey iba detrás del féretro.
32 Kaj oni enterigis Abneron en Ĥebron; kaj la reĝo levis sian voĉon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
Y sepultaron a Abner en Hebrón; y alzando el rey su voz, lloró junto al sepulcro de Abner; y lloró también todo el pueblo.
33 Kaj la reĝo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: Ĉu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
Y endechando el rey al mismo Abner, decía: ¡Murió Abner como muere un loco!
34 Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraŭ pli ploris pro li la popolo.
Tus manos no estaban atadas, ni tus pies ligados con grillos. Caíste como los que caen delante de malos hombres. Y todo el pueblo volvió a llorar sobre él.
35 Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon manĝi, dum estis ankoraŭ tago; sed David ĵuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn.
Y como todo el pueblo viniese a dar de comer pan a David siendo aún de día, David juró, diciendo: Así me haga Dios y así me añada, si antes que se ponga el sol gustare yo pan, o cualquier otra cosa.
36 Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris la reĝo, plaĉis al la tuta popolo.
Así entendió todo el pueblo, y agradó a sus ojos; porque todo lo que el rey hacía parecía bien en ojos de todo el pueblo.
37 Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la reĝo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
Y todo el pueblo y aun todo Israel entendieron aquel día, que no había venido del rey que Abner hijo de Ner muriese.
38 Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Ĉu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaŭ en Izrael?
Entonces el rey dijo a sus siervos: ¿No sabéis que ha caído hoy en Israel un príncipe, y grande?
39 Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
Que yo ahora aún soy tierno rey ungido; y estos hombres, los hijos de Sarvia, muy duros me son; el SEÑOR dé el pago al que mal hace, conforme a su malicia.

< 2 Samuel 3 >