< 2 Samuel 23 >

1 Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
이는 다윗의 마지막 말이라 이새의 아들 다윗이 말함이여 높이 올리운 자, 야곱의 하나님에게 기름 부음 받은자 이스라엘의 노래 잘하는 자가 말하도다
2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
여호와의 신이 나를 빙자하여 말씀하심이여 그 말씀이 내 혀에 있도다
3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
이스라엘의 하나님이 말씀하시며 이스라엘의 바위가 내게 이르시기를 사람을 공의로 다스리는 자, 하나님을 경외함으로 다스리는 자여!
4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.
저는 돋는 해 아침 빛 같고 구름 없는 아침 같고 비 후의 광선으로 땅에서 움이 돋는 새 풀 같으니라 하시도다
5 Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
내 집이 하나님 앞에 이같지 아니하냐 하나님이 나로 더불어 영원한 언약을 세우사 만사에 구비하고 견고케 하셨으니 나의 모든 구원과 나의 모든 소원을 어찌 이루지 아니하시랴
6 La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;
그러나 사악한 자는 다 내어 버리울 가시나무 같으니 이는 손으로 잡을 수 없음이로다
7 Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
그것들을 만지는 자는 철과 창자루를 가져야 하리니 그것들이 당장에 불사르이리로다 하니라
8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
다윗의 용사들의 이름이 이러하니라 다그몬 사람 요셉밧세벳이라고도 하고 에센 사람 아디노라고도 하는 자는 군장의 두목이라 저가 한 때에 팔백인을 쳐 죽였더라
9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
그 다음은 아호아 사람 도대의 아들 엘르아살이니 다윗과 함께 한 세 용사 중에 하나이라 블레셋 사람이 싸우려고 모이매 이스라엘 사람들이 물러간지라 세 용사가 싸움을 돋우고
10 tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri.
저가 나가서 손이 피곤하여 칼에 붙기까지 블레셋 사람을 치니라 그 날에 여호와께서 크게 이기게 하셨으므로 백성들은 돌아와서 저의 뒤를 따라가며 노략할 뿐이었더라
11 Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj,
그 다음은 하랄 사람 아게의 아들 삼마라 블레셋 사람이 떼를 지어 녹두나무가 가득한 밭에 모이매 백성들은 블레셋 사람 앞에서 도망하되
12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
저는 그 밭 가운데 서서 막아 블레셋 사람을 친지라 여호와께서 큰 구원을 이루시니라
13 Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim.
또 삼십 두목 중 세 사람이 곡식 벨 때에 아둘람 굴에 이르러 다윗에게 나아갔는데 때에 블레셋 사람의 떼가 르바임 골짜기에 진쳤더라
14 David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
그 때에 다윗은 산성에 있고 블레셋 사람의 영채는 베들레헴에 있는지라
15 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
다윗이 사모하여 가로되 `베들레헴 성문 곁 우물 물을 누가 나로 마시게 할꼬' 하매
16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
세 용사가 블레셋 사람의 군대를 충돌하고 지나가서 베들레헴 성문 곁 우물 물을 길어 가지고 다윗에게로 왔으나 다윗이 마시기를 기뻐 아니하고 그 물을 여호와께 부어 드리며
17 kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
가로되 `여호와여, 내가 결단코 이런 일을 하지 아니하리이다 이는 생명을 돌아보지 아니하고 갔던 사람들의 피니이다' 하고 마시기를 즐겨 아니하니라 세 용사가 이런 일을 행하였더라
18 Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
또 스루야의 아들 요압의 아우 아비새니 저는 그 삼인의 두목이라 저가 창을 들어 삼백인을 죽이고 그 삼인 중에 이름을 얻었으니
19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
저는 삼인 중에 가장 존귀한 자가 아니냐 저가 저희의 두목이 되 었으나 그러나 첫 삼인에게는 미치지 못하였더라
20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
또 갑스엘 용사의 손자 여호야다의 아들 브나야니 저는 효용한 일을 행한 자라 일찌기 모압 아리엘의 아들 둘을 죽였고 또 눈 올 때에 함정에 내려가서 한 사자를 죽였으며
21 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
또 장대한 애굽 사람을 죽였는데 그의 손에 창이 있어도 저가 막대를 가지고 내려가서 그 애굽 사람의 손에서 창을 빼앗아 그 창으로 죽였더라
22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
여호야다의 아들 브나야가 이런 일을 행하였으므로 세 용사 중에 이름을 얻고
23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
삼십인보다 존귀하나 그러나 첫 삼인에게는 미치지 못하였더라 다윗이 저를 세워 시위대 장관을 삼았더라
24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
요압의 아우 아사헬은 삼십인중에 하나요 또 베들레헴 도도의 아들 엘하난과
25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod,
하롯 사람 삼훗과, 하롯 사람 엘리가와
26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano,
발디 사람 헬레스와, 드고아 사람 익게스의 아들 이라와
27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido,
아나돗 사람 아비에셀과, 후사 사람 므분내와
28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano,
아호아 사람 살몬과, 느도바 사람 마하래와
29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
느도바 사람 바아나의 아들 헬렙과, 베냐민 자손에 속한 기브아 사람 리배의 아들 잇대와
30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ,
비라돈 사람 브나야와, 가아스 시냇가에 사는 힛대와
31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano,
아르바 사람 아비알본과, 바르훔 사람 아스마웹과
32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen,
사알본 사람 엘리아바와, 야센의 아들 요나단과
33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,
하랄 사람 삼마와, 아랄 사람 사랄의 아들 아히암과
34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano,
마아가 사람의 손자 아하스배의 아들 엘리벨렛과, 길로 사람 아히도벨의 아들 엘리암과
35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
갈멜 사람 헤스래와, 아랍 사람 바아래와
36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,
소바 나단의 아들 이갈과, 갓 사람 바니와
37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
암몬 사람 셀렉과, 스루야의 아들 요압의 병기 잡은 자 브에롯 사람 나하래와
38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
이델 사람 이라와, 이델 사람 가렙과
39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.
헷 사람 우리아라 이상 도합이 삼십 칠인이었더라

< 2 Samuel 23 >