< 2 Samuel 21 >
1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
In Davids Tagen war drei Jahre lang, Jahr für Jahr, eine Hungersnot. Da suchte David das Antlitz des Herrn. Der Herr aber sprach: "Auf Saul und seinem Haus ruht eine Blutschuld, weil er die Gibeoniten getötet hat."
2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
Da berief der König die Gibeoniten und sprach zu ihnen. (Die Gibeoniten aber gehörten nicht zu den Söhnen Israels, sondern zu dem Reste der Amoriter. Doch die Söhne Israels hatten sich ihnen eidlich verpflichtet. Saul aber suchte in seinem Eifer für die Söhne Israels und Juda sie auszurotten.)
3 Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo?
Da sprach David zu den Gibeoniten: "Was soll ich für euch tun? Womit Sühne schaffen? Segnet doch des Herrn Eigentum!"
4 La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi.
Da sprachen die Gibeoniten zu ihm: "Wir wollen kein Silber und Gold von Saul und seinem Hause. Auch im übrigen Israel gibt es keinen Mann, dessen Tod wir fordern." Da sprach er: "Was ihr sagt, tue ich für euch."
5 Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael,
Da sprachen sie zum König: "Der Mann, der uns aufgerieben und auf unsere Vernichtung gesonnen, daß wir im ganzen Bereich Israels nicht mehr bestünden:
6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos.
aus seinen Söhnen soll man uns sieben Männer geben, daß wir sie dem Herrn aussetzen zu Gibea Sauls, des vom Herrn Erwählten!" Da sprach der König: "Ich gebe Sie."
7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
Der König aber verschonte Mephiboset, den Sohn des Saulssohnes Jonatan, wegen des Herrnschwures, der zwischen David und Sauls Sohn Jonatan bestand.
8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano.
So nahm der König der Rispa, Ajas Tochter, beide Söhne, die sie Saul geboren hatte, Armoni und Mephiboset, sowie der Merab, Sauls Tochter, fünf Söhne, die sie dem Mecholatiter Adriel, Barzillais Sohn, geboren hatte.
9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
Diese gab er den Gibeoniten. Und sie setzten sie auf dem Berge vor dem Herrn aus. So kamen die Sieben zusammen um. Und zwar starben sie in den Tagen der Gerstenernte, in den ersten Tagen, zu Beginn der Gerstenernte.
10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
Da nahm Ajas Tochter Rispa das Trauergewand und breitete es sich auf den Felsen, vom Beginn der Gerstenernte, bis Wasser vom Himmel auf sie floß. So hatte sie es verhütet, daß des Himmels Vögel bei Tag und des Feldes Tiere bei Nacht über sie herfielen.
11 Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
Da ward David gemeldet, was Rispa, Ajas Tochter und Sauls Nebenweib, getan.
12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
Da ging David hin und holte die Gebeine Sauls und die seines Sohnes Jonatan von den Bürgern in Jabes Gilead. Sie hatten sie vom Marktplatz in Betsean entführt, wo sie die Philister aufgehängt hatten an jenem Tage, als sie Saul am Gilboa schlugen.
13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
So brachte er Sauls und seines Sohnes Jonatan Gebeine von dort weg. Dann sammelte man die Gebeine der Ausgesetzten
14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.
und begrub sie mit Sauls und seines Sohnes Jonatan Gebeinen im Lande Benjamin zu Sela im Grabe seines Vaters Kis. So tat man alles, was der König befohlen hatte, und Gott ward danach dem Lande hold gestimmt. -
15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.
Da war wieder Krieg zwischen den Philistern und Israel. David zog mit seinen Dienern hinab, und sie kämpften mit den Philistern. David aber ward müde.
16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
Da nahm ihn Benob gefangen. Dieser gehörte zu den Kindern des Akis, und sein Speer wog 300 Sekel Erz; er hatte erst jüngst den Gurt angelegt. Und schon dachte er daran, David zu erschlagen.
17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
Da kam ihm Serujas Sohn Abisai zu Hilfe. Und er schlug den Philister tot. Damals beschworen Davids Leute ihn: "Du darfst nicht mehr mit uns in den Kampf ziehen, daß du nicht Israels Leuchte verlöschest!"
18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
Hernach war wieder Krieg zu Gob mit den Philistern. Damals schlug der Chusatiter Sibkai den Saph von den Kindern des Akis.
19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
Nochmals war ein Kampf mit den Philistern zu Gob. Da schlug Jairs Sohn Elchanan, ein Weber aus Bethlehem, den Gatiter Goliat, dessen Speerschaft einem Weberbaume glich.
20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
Nochmals war ein Kampf bei Gat. Da war ein Kriegsmann, der je sechs Finger an den Händen und je sechs Zehen an den Füßen hatte, zusammen vierundzwanzig, und der ebenfalls von Akis stammte.
21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
Er höhnte Israel. Da schlug ihn Jonatan, der Sohn Simis, des Bruders Davids.
22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
Diese Vier stammten von Akis zu Gat ab, und sie fielen durch Davids und seiner Diener Hand.