< 2 Samuel 2 >

1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon.
Después de esto aconteció que David consultó al SEÑOR, diciendo: ¿Subiré a alguna de las ciudades de Judá? Y el SEÑOR le respondió: Sube. Y David volvió a decir: ¿A dónde subiré? Y él le dijo: A Hebrón.
2 Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
Y David subió allá, y con él sus dos mujeres, Ahinoam jezreelita y Abigail, la que fue mujer de Nabal del Carmelo.
3 Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron.
Y llevó también David consigo los varones que con él habían estado, cada uno con su familia; los cuales moraron en las ciudades de Hebrón.
4 Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon,
Y vinieron los varones de Judá, y ungieron allí a David por rey sobre la casa de Judá. Y dieron aviso a David, diciendo: Los de Jabes de Galaad son los que sepultaron a Saúl.
5 David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;
Y envió David mensajeros a los de Jabes de Galaad, diciéndoles: Benditos seáis vosotros del SEÑOR, que habéis hecho esta misericordia con vuestro señor Saúl en haberle dado sepultura.
6 nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris;
Ahora pues, el SEÑOR haga con vosotros misericordia y verdad; y yo también os haré bien por esto que habéis hecho.
7 nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.
Esfuércense pues ahora vuestras manos, y sed valientes; pues que muerto Saúl vuestro señor, los de la casa de Judá me han ungido por rey sobre ellos.
8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon,
Mas Abner hijo de Ner, general del ejército de Saúl, tomó a Is-boset hijo de Saúl, y lo hizo pasar al real.
9 kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.
Y lo alzó por rey sobre Galaad, y sobre Gesuri, y sobre Jezreel, y sobre Efraín, y sobre Benjamín, y sobre todo Israel.
10 Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
De cuarenta años era Is-boset hijo de Saúl, cuando comenzó a reinar sobre Israel; y reinó dos años. Sólo la casa de Judá seguía a David.
11 La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
Y fue el número de los días que David reinó en Hebrón sobre la casa de Judá, siete años y seis meses.
12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon.
Y Abner hijo de Ner salió del real a Gabaón con los siervos de Is-boset hijo de Saúl.
13 Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo.
Y Joab hijo de Sarvia, y los criados de David, salieron y los encontraron junto al estanque de Gabaón; y cuando se juntaron, se pararon los unos a un lado del estanque, y los otros al otro.
14 Kaj Abner diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris: Ili leviĝu.
Y dijo Abner a Joab: Levántense ahora los jóvenes, y maniobren delante de nosotros. Y Joab respondió: Levántense.
15 Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.
Entonces se levantaron, y en número de doce, pasaron de Benjamín de la parte de Is-boset hijo de Saúl; y doce de los siervos de David.
16 Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
Y cada uno echó mano de la cabeza de su compañero, y le metió su espada por el costado de su compañero, y cayeron a una; y fue llamado aquel lugar, Helcat-hazurim ( la heredad de los fuertes ), el cual está en Gabaón.
17 Kaj fariĝis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaŭ la servantoj de David.
Y hubo aquel día una batalla muy recia, donde Abner y los varones de Israel fueron vencidos de los siervos de David.
18 Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
Y estaban allí los tres hijos de Sarvia: Joab, y Abisai, y Asael. Este Asael era suelto de pies como un corzo del monte.
19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.
El cual Asael siguió a Abner, yendo tras de él sin apartarse a diestra ni a siniestra.
20 Abner turniĝis malantaŭen, kaj diris: Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis: Mi.
Y Abner miró atrás, y dijo: ¿No eres tú Asael? Y él respondió: Sí.
21 Tiam Abner diris al li: Flankeniĝu dekstren aŭ maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.
Entonces Abner le dijo: Apártate a la derecha o a la izquierda, y agárrate alguno de los jóvenes, y toma para ti sus despojos. Pero Asael no quiso apartarse de en pos de él.
22 Abner denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab?
Y Abner volvió a decir a Asael: Apártate de en pos de mí, porque te heriré derribándote en tierra, y después ¿cómo levantaré mi rostro a tu hermano Joab?
23 Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.
Y no queriendo él irse, lo hirió Abner con el regatón de la lanza por la quinta costilla, y le salió la lanza por las espaldas, y cayó allí, y murió en aquel mismo sitio. Y todos los que venían por aquel lugar donde Asael había caído y estaba muerto, se paraban.
24 Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona.
Mas Joab y Abisai siguieron a Abner; y se les puso el sol cuando llegaron al collado de Amma, que está delante de Gía, junto al camino del desierto de Gabaón.
25 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto.
Y se juntaron los hijos de Benjamín en un escuadrón con Abner, y se pararon en la cumbre del collado.
26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj?
Y Abner dio voces a Joab, diciendo: ¿Consumirá el cuchillo perpetuamente? ¿No sabes tú que al cabo sigue amargura? ¿Hasta cuándo no has de decir al pueblo que se vuelvan de seguir a sus hermanos?
27 Kaj Joab respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton.
Y Joab respondió: Vive Dios que si no hubieras hablado, ya desde esta mañana el pueblo hubiera dejado de seguir a sus hermanos.
28 Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
Entonces Joab tocó el cuerno, y todo el pueblo se detuvo, y no siguió más a los de Israel, ni peleó más.
29 Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon.
Y Abner y los suyos caminaron por la campiña toda aquella noche, y pasando el Jordán cruzaron por todo Bet-horón, y llegaron al real.
30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel.
Joab también volvió de seguir a Abner, y juntando todo el pueblo, faltaron de los siervos de David diecinueve hombres, y Asael.
31 Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.
Mas los siervos de David hirieron de los de Benjamín y de los de Abner, trescientos sesenta hombres, que murieron. Tomaron luego a Asael, y lo sepultaron en el sepulcro de su padre en Belén.
32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.
Y caminaron toda aquella noche Joab y los suyos, y les amaneció en Hebrón.

< 2 Samuel 2 >