< 2 Samuel 19 >

1 Oni sciigis al Joab: Jen la reĝo ploras kaj malĝojas pri Abŝalom.
時にヨアブに告る者ありていふ視よ王はアブサロムの爲に哭き悲しむと
2 Kaj la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo; ĉar la popolo aŭdis en tiu tago, ke la reĝo malĝojas pri sia filo.
其日の勝利は凡の民の悲哀となれり其は民其日王は其子のために憂ふと言ふを聞たればなり
3 Kaj la popolo kvazaŭ ŝtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel ŝtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.
其日民は戰爭に逃て羞たる民の竊て去がごとく竊て城邑にいりぬ
4 Kaj la reĝo kovris sian vizaĝon, kaj la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo, mia filo!
王は其面を掩へり王大聲に叫てわが子アブサロムよアブサロムわが子よわが子よといふ
5 Tiam Joab venis al la reĝo en la domon, kaj diris: Vi malhonoris hodiaŭ la vizaĝon de ĉiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaŭ vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;
ここにヨアブ家にいり王の許にいたりていひけるは汝今日汝の生命と汝の男子汝の女子の生命および汝の妻等の生命と汝の妾等の生命を救ひたる汝の凡の臣僕の顔を羞させたり
6 ĉar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; ĉar vi montris hodiaŭ, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaŭ, ke se Abŝalom vivus kaj ni ĉiuj hodiaŭ mortus, tio plaĉus al vi.
是は汝おのれを惡む者を愛しおのれを愛する者を惡むなり汝今日汝が諸侯伯をも諸僕をも顧みざるを示せり今日我さとる若しアブサロム生をりて我儕皆死たらば汝の目に適ひしならん
7 Leviĝu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; ĉar mi ĵuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en ĉi tiu nokto ne restos eĉ unu homo ĉe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol ĉiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco ĝis nun.
されど今立て出で汝の諸僕を慰めてかたるべし我ヱホバを指て誓ふ汝若し出ずば今夜一人も汝とともに止るものなかるべし是は汝が若き時より今にいたるまでに蒙りたる諸の災禍よりも汝に惡かるべし
8 Tiam la reĝo leviĝis, kaj sidiĝis ĉe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante: Jen la reĝo sidas ĉe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaŭ la reĝon. Sed la Izraelidoj forkuris ĉiu en sian tendon.
是に於て王たちて門に坐す人々凡の民に告て視よ王は門に坐し居るといひければ民皆王のまへにいたる然どイスラエルはおのむの其天幕に逃かへれり
9 Kaj la tuta popolo disputadis inter si en ĉiuj triboj de Izrael, dirante: La reĝo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filiŝtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Abŝalom!
イスラエルの諸の支派の中に民皆爭ひていひけるは王は我儕を敵の手より救ひいだしまた我儕をペリシテ人の手より助けいだせりされど今はアブサロムのために國を逃いでたり
10 Kaj Abŝalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la reĝon?
また我儕が膏そそぎて我儕の上にかきしアブサロムは戰爭に死ねりされば爾ら何ぞ王を導きかへらんことと言ざるや
11 Dume la reĝo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri: Parolu kun la plejaĝuloj de Jehuda, kaj diru: Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la reĝo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la reĝo en lian domon?
ダビデ王祭司ザドクとアビヤタルに言つかはしけるはユダの長老等に告て言ヘイスラエルの全家の言語王の家に達せしに爾ら何ぞ王を其家に導きかへる最後となるや
12 Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj ĉe la revenigo de la reĝo?
爾等はわが兄弟爾らはわが骨肉なりしかるになんぞ爾等王を導き歸る最後となるやと
13 Kaj al Amasa diru: Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos ĉe mi por ĉiam militestro anstataŭ Joab.
又アマサに言べし爾はわが骨肉にあらずや爾ヨアブにかはりて常にわがまへにて軍長たるべし若しからずば神我に斯なし又重ねてかくなしたまへと
14 Kaj li inklinigis la koron de ĉiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la reĝo, kaj diris: Revenu vi kaj ĉiuj viaj servantoj.
かくダビデ、ユダの凡の人をして其心を傾けて一人のごとくにならしめければかれら王にねがはくは爾および爾の諸の臣僕歸りたまへといひおくれり
15 Kaj la reĝo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la reĝo, por akompani la reĝon trans Jordanon.
是において王歸りてヨルダンにいたるにユダの人々王を迎へんとて來りてギルガルにいたり王を送りてヨルダンを濟らんとす
16 Tiam Ŝimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Baĥurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la reĝo David.
時にバホリムのベニヤミン人ゲラの子シメイ急ぎてユダの人々とともに下りダビデ王を迓ふ
17 Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaŭ Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaŭ la reĝon.
一千のベニヤミン人彼とともにあり亦サウルの家の僕ヂバも其十五人の男子と二十人の僕をしたがへて偕に居たりしが皆王のまへにむかひてヨルダンをこぎ渡れり
18 La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la reĝo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam Ŝimei, filo de Gera, falis antaŭ la reĝo, kiam ĉi tiu transiris Jordanon.
時に王の家族を濟しまた王の目に善と見ゆるところを爲んとて濟舟を濟せり爰にゲラの子シメイ、ヨルダンを濟れる時王のまへに伏して
19 Kaj li diris al la reĝo: Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la reĝo eliris el Jerusalem, kaj la reĝo ne metu tion en sian koron.
王にいひけるはわが主よねがはくは罪を我に歸するなかれまた王わが主のエルサレムより出たまへる日に僕が爲たる惡き事を記憶えたまふなかれねがはくは王これを心に置たまふなかれ
20 Ĉar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la reĝo.
其は僕我罪を犯したるを知ればなり故に視よ我今日ヨセフの全家の最初に下り來りて王わが主を迓ふと
21 Tiam ekparolis Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj diris: Ĉu efektive Ŝimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?
然にゼルヤの子アビシヤイ答へていひけるはシメイはヱホバの膏そそぎし者を詛たるに因て其がために誅さるべきにあらずやと
22 Sed David diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaŭ malhelpas min? ĉu hodiaŭ oni povas iun mortigi en Izrael? ĉu mi ne scias, ke mi nun estas reĝo super Izrael?
ダビデいひけるは爾らゼルヤの子よ爾らのあづかるところにあらず爾等今日我に敵となる今日豈イスラエルの中にて人を誅すべけんや我豈わが今日イスラエルの王となりたるをしらざらんやと
23 Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi ne mortos. Kaj la reĝo ĵuris al li.
是をもて王はシメイに爾は誅されじといひて王かれに誓へり
24 Ankaŭ Mefiboŝet, ido de Saul, iris renkonte al la reĝo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la reĝo foriris, ĝis la tago, kiam li bonfarte revenis.
爰にサウルの子メピボセテ下りて王をむかふ彼は王の去し日より安かに歸れる日まで其足を飾らず其鬚を飾らず又其衣を濯ざりき
25 Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la reĝo, la reĝo diris al li: Kial vi ne iris kun mi, Mefiboŝet?
26 Ĉi tiu respondis: Mia sinjoro, ho reĝo! mia servanto min trompis; ĉar via sklavo diris: Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur ĝi kaj mi iru kun la reĝo; ĉar via sklavo estas lama.
彼エルサレムよりきたりて王を迓ふる時王かれにいひけるはメビボセテ爾なんぞ我とともに往ざりしや 彼こたへけるはわが主王よわが僕我を欺けり僕はわれ驢馬に鞍おきて其に乗て王の處にゆかんといへり僕跛者なればなり
27 Sed li kalumniis kontraŭ via sklavo al mia sinjoro la reĝo; tamen vi, mia sinjoro, ho reĝo, estas kiel anĝelo de Dio; agu, kiel plaĉas al vi.
しかるに彼僕を王わが主に讒言せり然ども王わが主は神の使のごとし故に爾の目に善と見るところを爲たまへ
28 Ĉar la tuta domo de mia patro meritis morton antaŭ mia sinjoro la reĝo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj manĝas ĉe via tablo. Kian justecon mi do ankoraŭ bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la reĝo?
わが父の全家は王わが主のまへには死人なるのみなるに爾僕を爾の席にて食ふ者の中に置たまへりされば我何の理ありてか重ねて王に哀訴ることをえん
29 Kaj la reĝo diris al li: Kial vi parolas ankoraŭ pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.
王かれにいひけるは爾なんぞ重ねて爾の事を言や我いふ爾とヂバ其地を分つべし
30 Sed Mefiboŝet diris al la reĝo: Li prenu eĉ ĉion, post kiam mia sinjoro la reĝo venis bonfarte en sian domon.
メピボセテ王にいひけるは王わが主安然に其家に歸りたまひたればかれに之を悉くとらしめたまへと
31 Ankaŭ Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la reĝon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
爰にギレアデ人バルジライ、ロゲリムより下り王を送りてヨルダンを渡らんとて王とともにヨルダンを濟れり
32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la aĝon de okdek jaroj. Li donadis manĝaĵon al la reĝo, kiam ĉi tiu estis en Maĥanaim, ĉar li estis homo tre bonstata.
バルジライは甚だ老たる人にて八十歳なりきかれは甚だ大なる人なれば王のマハナイムに留れる間王を養へり
33 Kaj la reĝo diris al Barzilaj: Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi ĉe mi en Jerusalem.
王バルジライにいひけるは爾我とともに濟り來れ我エルサレムにて爾を我とともに養はん
34 Sed Barzilaj diris al la reĝo: Kiel longe mi havas ankoraŭ por vivi, ke mi iru kun la reĝo Jerusalemon?
バルジライ王にいひけるはわが生命の年の日尚幾何ありてか我王とともにエルサレムに上らんや
35 Mi havas nun la aĝon de okdek jaroj; ĉu mi povas distingi inter bono kaj malbono? ĉu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi manĝos aŭ kion mi trinkos? ĉu mi povas ankoraŭ kompreni la voĉon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu ŝarĝo por mia sinjoro la reĝo?
我は今日八十歳なり善きと惡きとを辨へるをえんや僕其食ふところと飮ところを味ふをえんや我再び謳歌之男と謳歌之女の聲を聽えんや僕なんぞ尚王わが主の累となるべけんや
36 Iomete iros via sklavo kun la reĝo trans Jordanon; por kio la reĝo volas rekompenci min per tia rekompenco?
僕は王とともにヨルダンを濟りて只少しくゆかん王なんぞこの報賞を我に報ゆるに及ばんや
37 Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, ĉe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la reĝo; kaj faru por li tion, kio plaĉos al vi.
請ふ僕を歸らしめよ我自己の邑にてわが父母の墓の側に死ん但し僕キムハムを視たまへかれを王わが主とともに濟り往しめたまへ又爾の目に善と見る所を彼になしたまへ
38 Kaj la reĝo diris: Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj ĉion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.
王いひけるはキムハム我とともに濟り往くべし我爾の目に善と見ゆる所をかれに爲ん又爾が望みて我に求むる所は皆我爾のために爲すべしと
39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaŭ la reĝo transiris. Kaj la reĝo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj ĉi tiu reiris al sia loko.
民皆ヨルダンを濟れり王渡りし時王バルジライに接吻してこれを祝す彼遂に己の所に歸れり
40 La reĝo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la reĝon, kaj ankaŭ duono de la popolo Izraela.
かくて王ギルガルに進むにキムハムかれとともに進めりユダの民皆王を送れりイスラエルの民の半も亦しかり
41 Sed jen ĉiuj Izraelidoj venis al la reĝo, kaj diris al la reĝo: Kial ŝtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la reĝon kaj lian familion kaj ĉiujn liajn virojn kun li?
是にイスラエルの人々皆王の所にいたりて王にいひけるは我儕の兄弟なるユダの人々何故に爾を竊みさり王と其家族およびダビデとともなる其凡の從者を送りてヨルダンを濟りしやと
42 Tiam ĉiuj Judoj respondis al la Izraelidoj: Ĉar la reĝo estas nia parenco; kaj kial tio ĉagrenas vin? ĉu ni ion manĝis de la reĝo, aŭ ĉu li donis al ni donacojn?
ユダの人々皆イスラエルの人々に對へていふ王は我に近きが故なり爾なんぞ此事について怒るや我儕王の物を食ひしことあるや王我儕に賜物を與へたることあるや
43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris: Dek partojn ni havas en la reĝo; kaj eĉ en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malŝatis nin? ĉu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia reĝo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.
イスラエルの人ユダの人に對ていひけるは我は王のうちに十の分を有ち亦ダビデのうちにも我は爾よりも多を有つなりしかるに爾なんぞ我らを軽じたるやわが王を導きかへらんと言しは我最初なるにあらずやとされどユダの人々の言はイスラエルの人々の言よりも厲しかりき

< 2 Samuel 19 >